Arthur Conan Doyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan Doyle
Naskiĝo 22-an de majo 1859 (1859-05-22)
en Edinburgo,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 7-an de julio 1930 (1930-07-07) (71-jaraĝa)
en Windlesham Manor
Nacieco brito
Sukcesis kiel
  • kuracisto
  • verkisto
vdr

Sir Arthur Conan DOYLE [artfur koŭnen dojl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.

Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.

La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle ne nur verkis krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko "The Lost World" priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema Profesoro Challenger, aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel Sherlock Holmes kaj D-ro Watson. La historiaj romanoj de Doyle (ekz. "Rodney Stone", "Sir Nigel", "The White Company") apenaŭ estas konataj.

En siaj lastaj jaroj, li interesiĝis pri spiritismo. Li intencis konvinki al Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.

Listo de verkoj

Mallongaj rakontoj

Kolektoj

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj