Arthur Ehrhardt
| Arthur Ehrhardt | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 20-an de marto 1896 en Hämmern | |
| Morto | 11-an de majo 1971 (75-jaraĝa) en Coburg | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germanio | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto de nefikcio tradukisto milita historiisto oficiro opinia ĵurnalisto | |
| Laborkampo | armearo, milita historio kaj opinia ĵurnalismo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arthur EHRHARDT (naskiĝinta la 20-an de marto 1896 en Frankenblick-Hämmern, mortinta la 11-an de majo 1971 en Koburgo) estis germana oficiro, armea verkisto, tradukisto kaj politika publicisto.
Lia en 1935 eldonita esploraĵo Der Kleinkrieg. Geschichtliche Erfahrungen und künftige Möglichkeiten estas, laŭ Walter Laqueur, fakte la ununura serioza studrezulto el Germanujo dum la intermondmilita epoko pri la fenomeno de t.n. etaj militoj (do partizanaj). En 1944 Ehrhardt fariĝis membro de Waffen-SS faronte kun oficiroj de Wehrmacht kaj SS manlibron pri partizana batalo en Germanujo.
En 1910 Ehrhardt eniris la Porinstruistan seminarion koburgan. En aŭgusto 1914 li volontulis soldate. Militfine estis li kompaniestro; li sesfoje estis vundita. Post kiam li, laŭ propra volo, forlasis la armeon en la jaro 1919-a, li estis instruisto en elementa lernejo en Koburgo kaj paralele hobie trejnadis interesatojn je soldata agado. En 1932 li, pro aŭda difekto, maldungiĝis de la edukadaj superuloj. Sekvis aktiveco je landlima defendkorpuso en Supra Silezio kaj ene de la SA- regimento SA-Standarte 81. Ĉu li mem anis iam ĉe SA aŭ ĉe NSDAP ne klare estis.
En 1934 ekis lia kariero kiel armeverkisto. Aperis aĵoj liaj je Potsdam ĉe la eldonejoj Voggenreiter - kiu tiam flegadis kunlabori kun Reichswehr respektive Wehrmacht; speciala serio tiurilate nomiĝis Graue Bücherei. Tradukis Ehrhardt el la angla lingvo plurajn klasikulojn de la moderna milita teorio ekz. Basil Liddell Hart, J. F. C. Fuller kaj George C. Marshall. Tamen restis lia plej grava verko Der Kleinkrieg. Geschichtliche Erfahrungen und künftige Möglichkeiten (1935) kiu ĝusi en 1942 kaj 1944 noveldonojn kun malsamaj antaŭparoloj. Laŭ propra aserto Ehrhardt profitis multege de la aŭstra generalo Hugo Kerchnawe, kiu troviĝis en la oficiraro de la Centraj Potencoj okupantaj Serbujon. Bazoj de la akribaj analizoj de Ehrhardt estis diversaj milithistoriaj eventoj kaj taktikoj el tuta Eŭropo inter 1808 kaj 1918. Rilate al la partizana milito li emfazis ke malkun apogo fare de la loĝantaro aŭ sen kunlaborado kun iu trupero tiaĵoj ĉiam riskegas fiaski.
En la 9.11.1944 Ehrhardt ricevis la rangon de Sturmbannführer ĉe SS.[1] Jam ekde la eksplodo de la Dua Mondmilito li laboris en la kontraŭspionado. Supoze ne nur libroaperigo pri partizanumado sed eĉ konkreta partizana milito kontraŭ la Ruĝa Armeo estis planita, kun loĝistika apogo de Ehrhardt. Ambaŭ aferoj jam ne realiĝis.
En 1950 li fondis la ekstremisman gazeton "Nation Europa" kiun li ĉefredaktis ĝismorte. En 1970 li publikigis la specialan numeron Werwolf – Winke für Jagdeinheiten kiu similas iel manlibreton por skoltistoj.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Eldonistece
[redakti | redakti fonton]- Basil Henry Liddell Hart: Infanterie von morgen. Potsdam 1934.
- George C. Marshall: Infanterie im Kampf. Potsdam 1935.
- J. F. C. Fuller: Generäle von morgen. Potsdam 1935.
- Liddell Hart: Wenn England zu Felde zieht. Potsdam 1936.
- N. N.: Die britische Armee. Potsdam 1935.
- L. E. O. Charlton: Kapitän Cope mischt sich ein. Potsdam 1937.
Aŭtore
[redakti | redakti fonton]- 'Der Kleinkrieg. Geschichtliche Erfahrungen und künftige Möglichkeiten. Potsdam 1935, dua eldono 1942, tria eldono 1944.
- Guerrilla Warfare. Lessons of the Past and Possibilities of the Future. Fort Leavenworth, KA 1936 (en Usono eldonis: Command and General Staff School).
- Barbara rettet die Stadt. Potsdam 1943.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Erich Kern: "Verleger Arthur Ehrhardt zum 70. Geburtstag. Dem Rufer von Coburg" - ĉe: Deutsche Wochen-Zeitung, 18.3.1966
- Heinrich Härtle: "Arthur Ehrhardt zum 75. Geburtstag" - ĉe: Deutsche Nachrichten, 2.4.1971
- Hartwig Singer (Henning Eichberg): "Arthur Ehrhardt ist tot" - ĉe: Deutscher Studentenanzeiger, julio 1971
- Faksimile-Ausgabe von: Werwolf. Winke für Jagdeinheiten. Missglückter Kinder-Heckenschützenkrieg oder Denkmodell kommender Dinge" - ĉe: Nation Europa, 3/1970, p. 3–80
- Arno Rose: Werwolf 1944-1945. Eine Dokumentation, Stuttgart 1980.
- Walter Laqueur: Guerilla: A Historical and Critical Study, London 1977.
- Volker Koop: Himmlers letztes Aufgebot: die NS-Organisation Werwolf, Kolonjo 2008.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "DESG, dem Europagedanken der Waffen-SS verpflichtet" - ĉe: Antifaschistische Informationen. Rechte Organisationen in Hamburg, 1 (junio 1995; eldonis Bündnis keinen Fußbreit den Faschisten)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kf. la akton ĉe Bundesarchiv R 9361-III/522611.

