Arthur Ernst Glasewald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Ernst Glasewald
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1861 (1861-08-02)
en Gößnitz
Morto 16-an de septembro 1926 (1926-09-16) (65-jaraĝa)
en Gößnitz
Okupo
Okupo librovendisto
vdr

Arthur Ernst GLASEWALD (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1861 en Gößnitz, mortinta la 16-an de septembro 1926 samloke) estis germana filatelisto[1] kaj kronikisto de sia naskiĝurbo.[2] Laŭ li nomiĝis la meritmedalo Glasewald-Medaille por esplorado pri privata poŝta entreprenado.[3]

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Arthur Ernst Glasewald estis filo de la mastra librobindisto Arthur Glasewald. Ankaŭ li mem trejniĝis samprofesie antaŭ novorientiĝo je komercado per poŝtmarkoj. Li estis komencinta jam kiel 7-jaraĝulo. Lia patro, kiu dum dek jaroj profesivojaĝis tra Skandinavio, liveris la fundamenton filatelan. Kromaĵoj alvenis fare de la en Usonon elmigrinta onklo. Post la lernoknabaj jaroj en librobindado li iris en 1878 internacie gapvagadi kaj lernadi. Ĝis 1882 li deĵoris ĉe la libroeldonisto Löwenthal en Kaselo, kiu vendis ankaŭ poŝtmarkojn elegente prezentitajn vitrine. Laŭ iniciato de Glasewald fonditis en la 17-a de novembro 1881 Casseler Philatelisten-Club kiu alinomĝis ekde 1895 Verein für Briefmarkenkunde zu Cassel. En 1880/81 Glasewald li eklaboris ĉe la librovendejo situanta en la evangelia klubdomo (Haus Löwental) kiu flegis filatelan sekcion kolektante en favoro de la kristana orfejo de la sirianoj en Jerusalemo poŝtmarkojn el la tuta mondo. En 1883 Glasewald ekdeĵoris - kvazaŭ kiel unua rekte trejnigta filatelkomercisto - por la tiam internacie gravega filatelinegocisto Julius Goldner: pro ke Goldner ne haltigis troigitajn represadojn de filatelaĵoj ekz. pri Helgolando necesis maldungiĝi. Antaŭe ankoraŭ Glasewald proponis la fondon de la scoieto Verein für Briefmarkenkunde.

En 1885 li iĝis afergvidanto ĉe H.J. Dauth, papervarkomercisto kun filatela sekcio en Frankfurto ĉe Majno. Paralele Glasewald ĉefredaktistis ĉe la fakgazeto Frankfurter Briefmarken-Zeitung. Tiutempe li tre engaĝiĝis en la kluba vivo de la filatemuloj frankfurtaj. Ekde la 15-a de marto 1886 li memstare profesiulis en Gößnitz kaj nomumiĝis ĉ. 1900 unua afergvidanto de la Federacia pruvejo pri filatelaĵoj. En listto de pruvantoj de la Ligo de germanaj kaj aŭstraj filatelikluboj el la 1897-a jaro li titoliĝis ĝenerala pruvanto kaj krome speciala fakulo pri aferoj el Badeno, Suda Bulgarujo, Greklando kaj de Thurn und Taxis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Glasewald konsiderendas gravega filatelisto kun ampleksa deĵorkampo kaj entuziasmiga karaktero. Batalante energie kontraŭ falsigadojn - la tribunaloj ŝatis ade liajn spertojn! - li iĝis ankaŭ nomenklaturistoj en la kampo de filatelo. Al li ŝuldiĝas ankaŭ la enkonduko de t.n. bonfaraj poŝtmarkeldonoj por helpi ulojn en mizero. Estante mem ekde la infanaĝo fanatikulo filatela li transdonis sian entreprenon en la 1922-a jaro al la filo dediĉonte sin mem ekskluzive je aŭtentikecpruvadoj kaj je gvidado de la Germana filatelista unuiĝo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1920: Lindenberg-medalo merita (laŭ Carl Lindenberg; ĝi duonŝerce nomiĝas nobelpremio de la filatelistoj)
  • 1925: Hans-Wagner-medalo merita (laŭ Hans Wagner, patro de la filatelistaj tagoj en Germanujo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Maassen: "Wer ist wer in der Philatelie?" Arkivigite je 2016-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. A.E. Glasewald: Chronik der Stadt Gößnitz, Kommissions-Verlag von A. Glasewalds Buchhandlung Gößnitz, 1910
  3. Glasewald-Medaille 2016

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Maassen: Wer ist wer in der Philatelie?, Band 2, E–H, Phil Creativ, Schwalmtal, tria eldono, 2017, ISBN 978-3-932198-96-0, p. 182–186