Arthur Lydiard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arthur LYDIARD)
Arthur Lydiard
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1917 (1917-07-06)
en Aŭklando
Morto 11-an de decembro 2004 (2004-12-11) (87-jaraĝa)
en Houston
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nov-Zelando
Familio
Edz(in)o Eira Lehtonen
Okupo
Okupo atleto • sporta trejnisto
vdr

Kiel amatora kur-sportisto Arthur Leslie LYDIARD estis sukcesa en nacia (novzelanda) skalo kaj empirie kolektis scion pri efika trejnado de kurado. Temas interalie pri la ĝusta proporcio, volumeno kaj intenseco de la diversaj trejnkampoj. Kontraste al la iam furoranta troakcentado de la intervala trejnado li emfazis la gravecon de solida elteniva bazo. LYDIARD trejnis precipe novzelandajn atletojn, kiuj laŭvorte kuris al la pinto de la mondo. Poste li fariĝis "trejnisto de trejnistoj". LYDIARD publikigis kelkajn librojn kaj influis decide la amasan disvastiĝon de trotado (angle: jogging).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arthur LYDIARD naskiĝis la 6-an de julio 1917 en Auckland, Novzelando. Li lernis en Mount Albert Grammar School kaj poste akiris profesian edukon kiel ŝuisto. Kiel lernejano kaj juna plenkreskulo li entuziasme ludis rugbeon. Li ankaŭ kuris kaj naĝis, entute kredis esti sportiva, sed neniam vere trejnis. Meze de siaj 20-aj jaroj li ekdikiĝis kaj sentis, ke li komencas perdi siajn korpajn kapablojn sporti senĝene. Tio rimarkeblis speciale dum kurado. Tiam li komencis eksperimenti kaj finfine trovis sian propran vojon de trejnado. Komence de la 1950-aj jaroj LYDIARD estis la plej sukcesa maratonisto de Novzelando. Li venkis 1951 en la maratono de Auckland kaj 1953 kaj 1955 li fariĝis nacia maratonmajstro. La sukceso de la jam maturaĝa atleto altiris la atenton de pli junaj kurantoj en kaj ĉirkaŭ Auckland. La unua estis Lawrie KING. Post dujara trejnado kun LYDIARD KING venkis en provinca ĉampionado trans du mejloj kun antaŭeco de 80 metroj, gvidinte jam dekomence. Lia venko establis la renomon de LYDIARD kiel trejnisto. Poste KING fariĝis novzelanda ĉampiono de kampokurado, nacia rekordulo trans 6 mejloj kaj reprezentanto ĉe Empire Games de 1954. En 1951 Bert PAYNE la trejnisto de la tiam 17-jara Murray HALBERG konsultis LYDIARD. Ekde 1953 - HALBERG estis tiam jam "tute" ĉe LYDIARD - aliĝis Barry MAGEE. Kun tiuj viroj LYDIARD elprovis siajn principojn pri la elformado de eltenivo kaj pri la kunordigo de trejnado kaj konkursoj.

Meze de la 1950-aj jaroj LYDIARD kompletigis sian "recepton" por kurado. Li sciis kiel kuiri kaj miksis la ingrediencojn; la longajn kurojn kaj grandajn semajnan distancosumojn, kiuj preparis la bazon por maratonoj, la montekzercojn, la ekzercojn por la gamborapideco, la sprintotrejnadon ... kaj li sciis kiel plani por ke la sportistoj atingu la maksimumon de siaj kapabloj je la ĝusta tempo. En 1955 li finis konkursi mem por dediĉi sian tempon al komerca agado. Ĝis 1957 li havis du laborpostenojn. Unu el ili estis dumnokta laktoliverado. Poste li forlasis tiun laboron kaj komencis trejni la maratoniston Ray PUCKETT. Tiu venkis en la nacia ĉampionado de la sama jaro. Sekvis lin kiel dua la jam 40-jara LYDIARD.

Inter liaj kurantoj Peter Snell estis la sekva kiu gajnis mondan famon, kiam li pretersprintis Roger MOENS survoje al la Olimpia oro trans 800 metroj 1960 en Romo. En la finalo de la kuro trans 5.000 metroj Murray HALBERG distanciĝis de la aliaj duonan mejlon antaŭ la celrubando kaj venkis. En maratono Barry MCGEE gajnis la bronzan medalon malantaŭ la afrikanoj Bikila kaj RHADI. Dum la olimpikoj de 1964 SNELL akiris oron trans 800 kaj 1.500 metroj kaj en ĉi lasta konkurso John DAVIES, alia trejnato de LYDIARD, gajnis la bronzan medalon. La sporta mondo volis ekscii pli pri la metodoj laŭ kiuj trejnis tiu grupo el Auckland. Feliĉe LYDIARD tute ne sekretumis. Fakte li vaste publikigis kaj diskutis pri siaj ideoj.

(daŭrigota)

Trejnmetodo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.