Arthur Marvin
Aspekto
Arthur Marvin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1859 en Warners |
Morto | 18-an de januaro 1911 (51-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto filmreĝisoro ![]() |
Arthur MARVIN (n. en majo 1859 - m. la 18-an de januaro 1911) estis usona kameraisto, kiu laboris por la kinfirmao American Mutoscope and Biograph Company, kiun fondis lia frato Henry Marvin.
Li filmis 418 filmojn inter 1897 kaj 1911, inkluzive de The Adventures of Dollie (1908). Li cetere filmis Sherlock Holmes Baffled, la plej frue konata kina adaptigo de la detektivo Sherlock Holmes, kreita de la brita verkisto Arthur Conan Doyle.