Arthur Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Miller

Arthur MILLER (naskiĝis la 17-an de oktobro 1915 en Novjorko, mortis la 10-an de februaro 2005 en sia loĝloko Roxbury en Konetikuto) estis usona verkisto.

El lia socikritika verkaro plej famas la dramo Death of a Salesman (= Morto de vojaĝa komizo): Pro ĝi li en la jaro 1949 gajnis la Premion Pulitzer.

En 1956 li devis aperi antaŭ la Komitato pri Mal-Usonecaj Aktivadoj de la Usona Kongreso, ĉar Elia Kazan estis malkaŝinta komunan partoprenon en komunismaj kunvenoj. En 1957 la Usona Kongreso deklaris lin kulpa pri malrespekto, ĉar li rifuzis malkaŝi la nomojn de anoj de literatura rondo suspektata pri komunismo. En 1958 la Apelacia Kortumo nuligis tiun juĝon.

De 1956 ĝis 1961 li estis la edzo de la aktorino Marilyn Monroe.

En 1985 li vizitis Turkion kun la brita verkisto Harold Pinter. Ĉe aranĝo de la usona ambasadejo por honorigi Miller-on, Pinter estis elĵetita pro tio, ke li parolis pri torturo en Turkio, kaj Miller foriris kun li por montri subtenon.

Famaj verkoj

  • Fokuso (Focus, romano, 1945)
  • Ĉiuj miaj filoj (All My Sons, dramo, 1947)
  • Morto de vojaĝa komizo (Death of a Salesman, dramo, 1949)
  • La Fandujo (The Crucible, dramo, 1953)
  • Vido el ponto (A View From the Bridge, dramo, 1955)
  • La Nekontentuloj (The Missfits, filmscenaro, 1961)
  • Post la falo (After the Fall, dramo, 1964)
  • La Premio (The Prize, dramo, 1968)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ibiblio.org/miller greke http://www.imdb.com/title/tt0055184 greke http://www.imdb.com/title/tt0251072 greke http://imdb.com/title/tt0081344