Arthur Reese Fairbairn
Arthur Reese Fairbairn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1884 |
Morto | la ekzakta mortodato ne konatas |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Arthur Reese Fairbairn estis angla esperantisto kaj arkitekto. Li naskiĝis la 6-an de majo 1884 en Sunderland, kaj aktivis kaj kiel laika predikanto metodista kaj kiel arĥeologo. De 1920 li estis propaganda sekretario por la Esperanto-movado en nordorienta Anglujo. Engaĝita fotisto, li faris multajn paroladojn kun lumbildoj pri Universalaj Kongresoj de Esperanto. Lia ekzakta mortodato ne konatas.