Arthur Rimbaud
Arthur Rimbaud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jean Nicolas Arthur Rimbaud | ||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1854 en Charleville | ||||
Morto | 10-an de novembro 1891 (37-jaraĝa) en Marsejlo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | osta kancero vd | ||||
Tombo | Boutet Cemetery vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Dua Franca Imperio • Tria Respubliko de Francio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Frédéric Rimbaud vd | ||||
Patrino | Vitalie Rimbaud vd | ||||
Gefratoj | Isabelle Rimbaud • Vitalie Rimbaud vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Amkunulo | Paul Verlaine vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • komercisto de armiloj • esploristo • mondovojaĝisto • militisto vd | ||||
Laborkampo | Simbolismo • dekadencismo vd | ||||
Aktiva dum | 1869–1875 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean Nicolas Arthur RIMBAUD [aʁtyʁ ʁɛ̃bo] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1854 en Charleville, mortis la 10-an de novembro 1891 en Marseille) estis franca poeto.
Junaĝo[redakti | redakti fonton]
Arthur Rimbaud naskiĝis 12, strato Napoléon en Charleville, kiu fariĝis poste « strato Thiers », antaŭ ol esti renomita « strato Bérégovoy ». Lia patro, Frédéric Rimbaud, burgonjano de provenca heredaĵo, armea kapitano, garnizonante en Mézières, partoprenis en la konkero de Alĝerio, kie li akiris honoran legianecon. Li renkontis Vitalie Cuif, junan kamparaninon el Roche, vilaĝo apud Attigny kaj instaliĝis en Charleville. Ili kune naskis 5 gefilojn (Frédéric, Arthur, Victorine, Vitalie kaj Isabelle), antaŭ ol la patro forlasis la familion.
Post la foriro de la patro, Vitalie ekloĝis kun la gefiloj en domaĉo, en strato Bourbon, unu el la plej aĉaj en Charleville. Arthur tiam estis 7-jara.
Franclingva originalo | Proza traduko |
---|---|
|
|
Lia patrino estis rigidmensa, zorgante pri edukado kaj respektindeco: ŝi sekve malpermesis al siaj gefiloj ludi kun la gefiloj de la laboristoj; dimanĉe la familio iradis laŭvice, la patrino vicfine al la preĝejo. Sed en tiu hejmo pli malpli bone rekonstruita, Vitalie ankaŭ priatentis siajn gefilojn, kaj kvankam perforta kaj memkomprenebla estadis la ribelo de Arthur pli poste, ĉiam al ŝi li revenadis, sed ankaŭ precipe al sia juna fratino Isabelle.
Arthur studis en la instituto Rossat, kaj poste en mezgrada lernejo, kie li montriĝis escepta lernanto kun mirinda frumatureco: li ricevadis aron da unuaj premioj (prix d'excellence) pri literaturo, latina de- kaj al-traduko kaj lertege verkadis latinlingvajn poemojn, elegiojn kaj dialogojn. Sed lia animo boladis en li.
Franclingva originalo | Proza traduko |
---|---|
|
|
En julio 1869, li partoprenis la ĝeneralan konkurson pri latinlingva verkado pri "Jugurtha", kiun li tre supere gajnis. La lernejestro Desdouests diris pri Rimbaud: "Nenio banala naskiĝas en ĉi kapo, li fariĝas genio de la malbono aŭ genio de la bono." Gajninte ĉiujn premiojn li liberiĝis el la infanaĝaj humiliĝoj.
Ekflugo al poezio[redakti | redakti fonton]

En 1870, Arthur Rimbaud konatiĝis kun Georges Izambard, juna anstataŭanta profesoro en «retorika klaso» (nuntempe la unua klaso en Francio), kiu fariĝis por li anstataŭanta patro, speco de murego kontraŭ la « mother » (lia kastranta patrino), kiun li kromnomis « maman fléau » (plaga panjo) aŭ « la mère rimbe » (patrino rimbe laŭ la familia nomo) kaj precipe gvidanto sur la vojoj al la poezio ĉar la juna Arthur agnoskis sin mem poeto.
El tiu tempo nin atingis liaj unuaj versoj les Étrennes des Orphelins, Soleil et Chair kaj Ophélie. La poezia orientiĝo tiam klare estis tiu de la Parnasa skolo, la kolektiva revuo, la tiutempa Parnasse, iniciis Arthur Rimbaud, en la poezion de sia tempo. En letero skribita la 24-an de majo 1870, sendita al la reprezentanto de tiu movado, Théodore de Banville, Arthur, tiam 16-jara, asertis voli fariĝi Parnasano aŭ nenio. Li kunsendis plurajn poemojn (Ophélie, Sensation, Soleil et chair), por ricevi subtenon de la eldonisto Alphonse Lemerre.
Lia poemo À la musique (Al la muziko), verkita aŭtune 1870, evidentigis lian malbonsenton vivi en Charleville.
Franclingva originalo | Proza traduko |
---|---|
Sur la place taillée en mesquines pelouses, |
Sur la placo tajlita en etanimaj razenoj, |
|

Tiam sentante tre profunde la tragedion de la Pariza Komunumo, la poeto-infano volis ekloĝi en Parizo. En la sama tago, kiam Napoleono la 3-a kaj la imperia armeo eniris en Rethel, Arthur fuĝis de Charleville, al Parizo, kie li volis fariĝi ĵurnalisto. Ĉi aventuro finiĝis en la karcero de Mazas. Post la reveno al Charleville, lia patrino memorige punbatis lin meze de la quai Madeleine, apud la nuna Rimbaud Muzeo. Sed tio estis nur la komenco de longa serio da fuĝoj, ĉar Arthur malsane bezonegis marŝadi kaj marŝadi por atingi alian mondon preter oceanoj kaj montoj ĉiam pli malproksimaj. Paul Verlaine nomis lin: «voyageur loqué» (fivestita vojaĝanto).
Dum sia restado en Parizo Arthur, loĝis en februaro-marto 1871, ĉe Théodore de Banville. Sed ekde majo, Arthur en siaj leteroj nomitaj «de la vidanto » esprimis sian malsamecon, kaj aŭguste 1871, en sia parodia poemo Ce qu'on dit au poète à propos de fleurs (tio, kion oni diras al la poeto pri la floroj), malferme esprimis kritikon de la poetiko de Banville.
En sia perforta poemo L'orgie parisienne ou Paris se repeuple (la pariza orgio aŭ Parizo estas reloĝata), li akuzis la malkuraĝon de la venkintoj. Okaze de la malvenko de Francio kun Prusio, lia poezio ankoraŭ pliradikaliĝis, ekzemple Vénus Anadyomène. Lia verkmaniero iom post iom ŝanĝiĝis. Rimbaud atingis, ke li malŝategis la poezion de la Parnasanoj, kaj en la fama Letero al Paul Demeny aŭ Letero de la vidanto, li emfazis sian forĵeton de la «subjektiva poezio». Ankaŭ en tiu sama letero li diskonigis sian propran poezian esploron: li volis fariĝi «vidanto», per «longa, grandega kaj elpensita malreguligo de ĉiuj sentoj ».
Bohemio en Parizo[redakti | redakti fonton]
Tiel do, Rimbaud, la superdotita lernanto, rifuzis reiri liceen, forkuris kaj drinkis absintaĵon, do resume li estis tipa infant terrible. Li korespondadis en aŭgusto kaj septembro 1871 kun Paul Verlaine al kiu li estis sendinta kelkajn poemojn. Fine ĉi lasta, laŭ peto de Rimbaud, invitis lin Parizen : « Venez chère grande âme, on vous appelle, on vous attend ! » («Venu kara granda animo, oni vokas vin, oni atendas vin!»). Rimbaud alvenis kun enkonduka vorto la famegiĝonta Le Bateau ivre (La ebria ŝipo), kiun li deklamis antaŭ la amikoj de Verlaine kaj ekloĝis ĉe sia protektanto, ne sen konfliktoj kun ties edzino. Ambaŭ fariĝis gejaj amantoj kaj ekvivadis skandalan kaj vageman vivon, interpunkciatan de tumultaj kaj drinkemaj vesperoj ĉe Cercle des poètes Zutiques (Cirklo de la "peĉaj" poetoj - zutique estas malkutima vorto en la franca konstruita el la krivorto "zut !" esprimanta spitiĝon, - esperante : peĉ'!- ). Li tiam estas 17-jara.
Ĉi tumulta ligiteco finiĝis per fiasko: en 1873, ambaŭ amantoj estis en Londono. Verlaine subite forlasis Rimbaud asertante, ke li volas rekuniĝi kun sia edzino, decidita, se ŝi ne konsentus, enpafi al si kuglon en la kapon. Li loĝis en hotelo en Bruselo. Rimbaud revenis al li, persvadita, ke Verlaine ne kuraĝos mortigi sin mem. Dum Rimbaud intencis forlasi lin, Verlaine ebria pafis dufoje al sia amanto, vundante lin malgrave ĉe la manradiko. Verlaine estis juĝita pro tio kaj kondamnita al enkarcerigo. Verlaine restadis du jarojn en karcero en Mons. Dume Rimbaud reiris al la familia bieno en Roche (Ardennes), kie li verkis Une saison en Enfer ("Sezono en infero").
Une saison en Enfer estas halucina biografio de la vivvojo de Rimbaud. La ĥaosan stilon senĉese trairas tuta aro da internaj voĉoj. Rimbaud krie esprimis sian suferadon, sian intiman sperton: li estis kompreninta, ke li ne povas «ŝteli la fajron» por si sola. «Arda pacienco» nepras por ke la malvenko ne estu definitiva. Sed deziri forgesi «la Inferon» signifus perfidi la homaron. Tamen en la neeltenebla soleco en la urbo, laceco ĉirkaŭpremis la junan poeton.
Regule afazia aŭ trairita de hatokrioj kontraŭ la eklezio, kontraŭ la socio de la 19-a jarcento kiu enfermas la individuon, Rimbaud konigis siajn malsukcesojn: amaj malsukcesoj, kaj oni povas pensi pri lia rilato kun Verlaine, sed ankaŭ, ke por li «amo estas reinventinda». Alia malsukceso estis lia klopodo de Vidanto: li estis estulo, kiu sola volis damni sin por retrovi la veran sencon de la poezio.
La poemoj poste verkitaj, preskaŭ ĉiuj tiuj Iluminaĵoj finiĝas kun la entrudiĝo de « la realeco malglate stringebla ». Tiel do li eksilentis 21-jara ĉar li finfaris ĉion, kion li kapablis, en la «dezerto kaj la nokto», kiuj ĉirkaŭis lin. Li de tiam eksciis, ke sola la poezio ne povas ŝanĝi la vivon.
La afrika aventuro[redakti | redakti fonton]

La 24-jara juna poeto forlasis la mondon de la literaturo kaj de la salonoj por ekvivi aventuron kiel kuracilo kontraŭ la enuo, alŝipante al landoj kun revigaj nomoj (Jemeno, Ĝibuto, Etiopio, Eritreo), sed kiuj estis nur la kadro de longa persona drivado en kiu li fine perdiĝis.
Alveninte en Adeno li kandidatiĝis kiel manlaboristo, simpla laboristo. La 7-an de aŭgusto 1880 li fariĝis submastro de la kafoapartigistinoj de la kompanio Bardey. En tiu tempo la haveno Mokha prosperis danke al la kafokomerco.
Decembre 1880 li alvenis en Harar (Etiopio), la 99-minareta urbo. Legendo rakontas, ke li estus inter la unuaj okcidentuloj, kiu eniris ĉi islaman sanktan urbon. Li fariĝis administranto de komerca kontoro kaj komercis eburon, kafon, felojn, oron, kiujn li vendis kontraŭ teksaĵoj el Liono, kaseroloj kaj bagatelaĵoj. Li ankaŭ komercis armilojn, ĉar la regionon skuas multaj konfliktoj. Tamen la legendo laŭ kiu Rimbaud estus sklavisto estas falsa: la nura vero estas, ke li petis en 1889 paron da gesklavoj de amiko por sia propra servo - kaj tamen neniam havis.
Tamen en Harar kiel aliloke Rimbaud daŭre enuadis kaj en unu el la leteroj, kiujn li sendis al sia familio, li diris: «Mi multe enuas, daŭre; mi eĉ neniam konis iun ajn, kiu same enuas kiel mi.»
En 1891 li estas revenigita patrujen: tumoro ekis ĉe genuo kaj li devis esti amputita. La 24-an de julio 1891 li atingis la stacidomon de Voncq (je 3 kilometroj de Roche), kun lambastono kaj sia nova ligna kruro. Sed ĉar la gangrenon oni ne povis tute haltigi, li reforiris unu monaton poste per trajno por havi belan morton (« faire une bonne mort » ) en Marsejlo, kie li mortis la 10-an de novembro 1891, 37-jara kruele suferanta kaj kuracita de sia pli juna fratino Isabelle. Sur sia mortolito, li petegis ke oni reenŝipigu lin por reiri al Suez.
Lia amiko Paul Verlaine resumis unufraze la vagojarojn de Rimbaud :
« (...) il ne fit plus rien que de voyager terriblement et de mourir très jeune. »
«(...) li nenion alian plu faris krom terure vojaĝadi kaj morti tre juna.»
Alporto al poezio[redakti | redakti fonton]
Kial lia aparta stilo, lian absolutan serĉon de la esenco de la poezio tiom resonegis?
Unue ĉar la stilo de Rimbaud donas universalan ekzemplon de spertado de la limoj, ĉiu dum sia vivo sentinte la ribelon, kiun la malbenita poeto, malferlinte ĉiujn ligŝnurojn, pelas ĝis ties klimakso dum la ordinara homo kontentiĝas fridotime loki ĝin sub socian maskon.
Rimbaud ankaŭ inventis novan lingvaĵon, laŭ sia deziro: «animo por la animo, resumante ĉion, parfumojn sonojn kolorojn, pensoj alkroĉante pensojn kaj tirante» (Lettre du voyant). Neniu detalega priskribo: formo, karna perforto en lumega koloro. Per liaj vizioj la estuloj, la objektoj ekvivas kaj unuiĝas en la vivo de la bildo. Tiu nova poezia vortumo forigis la normojn de la civilizo kaj de la socia determinado.
Kun li poezio enhavas la kolorojn de la muziko kaj de la pentrarto, la movon de la danco kaj de la sonĝo. Li deziris ke «teruraj laboristoj» postsekvu lin. Kaj ja aperis Jarry, Artaud, Vitrac kaj la Surrealistoj, ne flankenlasante la poetojn de "le Grand Jeu" ("la granda ludo") kaj René Daumal, aŭ Henri Michaux! Kiel la Ebria Ŝipo (Le Bateau ivre), ili sinkis en la fundon de la nekonato, malfermante la vojon al la nuntempa poezio.
Influo[redakti | redakti fonton]
Lia verko iĝis modelo por la simbolistoj kaj grave influis la francan literaturon de la 20-a jarcento.
Arthur Rimbaud influis ankaŭ homojn kiel Bob Dylan, Fabrizio De André, Klaus Hoffmann, Henry Miller, Patti Smith, Jim Morrison, Penny Rimbaud (Crass), Vladimir Visockij, Georg Heym, Paul Zech, Klaus Mann, la superrealistoj, la Beat-poetoj kaj multaj aliaj artistoj.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]
Mendita de la Prezidento Mitterrand la statuto "L'homme aux semelles de vent" videblas sur la placo de l'Arsenal en Parizo. La skulptisto Jean-Robert Ipousteguy distranĉis ĝin al du pecoj por esprimi la surprizigan destinon de la poeto daŭre antaŭentirita al aliloko. Jen kio klarigas la titolon L'homme aux semelles devant (la homo kun plandumoj antaŭe) kio ankaŭ estas aludo al la nomo kiun donis Verlaine : « l'homme aux semelles de vent » ("la homo kun ventoplandumoj", franclingve la du esprimoj aŭdiĝas ekzakte same).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Une saison en enfer (1873)
- Les Illuminations (1886)
- Reliquaire, poésies (1891)
- Poésies complètes (1895)
- Lettres, Egypte, Arabie, Ethiopie (1899)
- Œuvres, vers et proses (1912)
- Les Mains de Jeanne-Marie (1919)
- Stupra (1923)
- Le Cœur sous une soutane (1924)
- Lettres de la vie littéraire (1870-1875)
- Vers de collège (1932)
- Album zutique (1943)
- Lettre du baron de Pedechèvre (1949)
- Voyelles, Oraison du soir, Les assis, Les effarés, Les chercheuses de poux, Bateau ivre, Premières communions, unue aperis en Les Poètes Maudits de Verlaine (1884)
Esperante[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
France[redakti | redakti fonton]
- Œuvres complètes, correspondance, d'Arthur Rimbaud (eldono de Louis Forestier), Robert Laffont, coll. « Bouquins », Paris, 1998 ;
- Yann Hureaux, Un ardennais nommé Rimbaud, eld. La Nuée Bleue / L'Ardennais ;
- Jean-Luc Steinmetz, Arthur Rimbaud : une question de présence : biographie, Tallandier, coll. « Biographie », Paris, 2004 (ISBN 2-84734-194-3) ;
- Alain Borer, Rimbaud en Abyssinie, Seuil, kolekto « Fiction & Cie », Paris, 1984 (ISBN 2-02-006991-1) ;
- Rimbaud Ailleurs, nuntempaj fotoj kaj konversacioj de Jean-Hugues Berrou, malnovaj tekstoj kaj dokumentoj de Jean-Jacques Lefrère kaj Pierre Leroy, kunlaboris Maurice Culot, Fayard, Paris.
Germane[redakti | redakti fonton]
- Yves Bonnefoy: Arthur Rimbaud. 6. A. Rowohlt, Reinbek 1994 ISBN 3-499-50065-5
- Michel Butor: Versuch über Rimbaud. Rimbaud Verlag, Aachen 1994 ISBN 3-89086-876-2
- Enid Starkie: Das Leben des Arthur Rimbaud. Matthes & Seitz, Berlin 1990 ISBN 3-88221-765-0
- Philippe Besson: "Brüchige Tage". Dtv Juni 2006, ISBN 3-423-24530-1
- Benjamin Fondane: "Rimbaud der Strolch" . Matthes & Seitz, München 1991, ISBN 3-88221-257-8
Angle[redakti | redakti fonton]
- Elizabeth M. Hanson: My poor Arthur. Holt, New York 1960
- Charles Nicholl: Somebody else. Cape, London 1997
Filmoj[redakti | redakti fonton]
- 1995 Total Eclipse, reĝisoro: Agnieszka Holland, kun Leonardo DiCaprio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
France[redakti | redakti fonton]
- Biografio de Rimbaud sur la paĝaro de la Ardennes-departemento Arkivigite je 2005-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Prezento, biografio de la poeto, grandaj temoj de lia verkaro, plena ciferigita verkaro, indekso de la titoloj, bildoj
- Biografioj kaj poemoj de Arthur Rimbaud kaj Paul Verlaine Arkivigite je 2006-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Plena poezia verkaro, biografieto kaj pluraj leteroj de Rimbaud Arkivigite je 2005-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Rimbaud, la poeto : Ĉiuj tekstoj (1870-1875), kronologio de la vivo de Rimbaud, komentitaj antologio kaj bibliografio, stilistika glosaro, studo de la "Recueil de Douai", antologio de la rimbaudaj fontoj
- Vojplanoj ĉirkaŭ la verkaro kaj la vivo de Rimbaud
- Redaktitaj komentoj de la poemoj de Rimbaud
- Artikolo pri Rimbaud publikigita la 12-an de aŭgusto 1898 far la simbolista belga poeto Georges Rodenbach (1855-1898) Arkivigite je 2006-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
Germane[redakti | redakti fonton]
- Verkoj de Arthur Rimbaud: tekstoj, vortolistoj, ...
- Rimbaud - Diabla epoko, dramo pri Rimbaud Arkivigite je 2007-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj[redakti | redakti fonton]