Artikulacio (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La artikulacio (lat. articulare: artikulacii) estas maniero de la tongenerado je muzikilo kaj la kantvoĉo. Ĝi estas grava interpretilo .

La muzika artikulacio priskribas, kiel oni frazigas plurajn sinsekvajn tonojn . La artikulacio ekestas, depende de la instrumento, per diferencaj maniero eksonigi tonon: je klavarinstrumentoj ĝi fariĝas per la klavofrapo, je arĉinstrumentoj per la arĉomovo kaj je blovinstrumentoj per la komencado de la aerfluo kaj la langopuŝo.

La kvalito de la artikulacio povas diferenci ekde forta, mallonga stakato ĝis mola portato eblas ĉiuj intergradoj. Legato verdire estas la foresto de artikulacio, je ĉi tiu oni ŝanĝas la prenon sen denove ekarĉi aŭ ekpuŝi. Je klavariloj oni povas, same kiel je ĉiuj frapinstrumentoj, post la klavofrapo ne lu influi la tonon, kaj jen pro kio oni povas nur imiti la letgatoludadon nur per konvenaj frapmanieroj.

Ekzemploj por artikulaciaj signoj en nototekstoj[redakti | redakti fonton]

Examples of articulations. From left to right: staccato, staccatissimo, martellato, marcato, tenuto.
Articulations from legato to staccatissimo
La plej gravaj specoj de la artikulacio estas
legato ligite
non legato ne ligite
tenuto tenate
portato portate
staccato senkohera, abrupta

La artikulacio estas je multaj komponaĵoj ne ekzakte notita kaj tial ofte estas tasko de interpretoj, adekvate artikuli. En la praktikoj de ĵazo kaj dancmuziko la artikulaciaj signoj streko kaj punkto i.a. indikas la rilaton al la svingeca (ternara) aŭ rokeca (binara) ritmo.