Artileria fuortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejobjekto K-S 22a Krok en fuortaro Bouda

Artileria fuortaro estas ĉeĥoslovaka termino por la plej grandega kaj la plej enspeza konsisto de antaŭmilitaj fortikaĵoj. Konstrue temas pri kelke da objektoj de pezaj fortikaĵoj, kiuj estas regule kunigitaj per sistemo de subteraj koridoroj kaj ĉambregoj.

En la ĉeĥoslovakaj artileriaj fuortaroj estis konstruitaj aŭ planitaj tiuj ĉi tipoj de objektoj:

  • Enirejobjekto servanta kiel ĉefa loko por eniro de la garnizono en la internon de fuortaro kaj por ties provizado. Tial ĝi estis konstruita en enlanda spaco.
  • Infanteria fuorto kutime enkomponita en pasa linio de la ĉefa defendposteno. En nivelo de la infanteriaj fuortoj devis esti haltigita antaŭenpaŝado de malamiko.
  • Artileria fuorto estis unu el la objektoj, en kiuj estis lokigita ĉefa armilaro de la fuortaro. Ĉikaze kazemata haŭbizo de kalibro 100 mm.
  • Artileria turniĝonta turo estas alia tipo de objekto destinita por lokigo de la ĉefa armilaro. Ĝemeo de haŭbizoj de kalibro 100 mm povis dank' al la lokigo en al turniĝonta turo efiki en rondo kun 360°.
  • Minĵetila kupolo estis planita en fuortaroj, en kies ĉirkaŭaĵo aperis tre montetriĉa tereno kun multaj surdaj spacoj.
  • Artileria gvatturo estis rezistkapabla gvat-posteno. Ties informoj estis gravaj por direktado de kanonado. Ne ĉiuj gvatejoj estas kun la patrina fuortaro kunigitaj per la subtera sistemo.

La subtera sistemo kunigis krom kelkaj artileriaj gvatejoj ĉiujn fuortarajn objektojn. En la subteraj spacoj troviĝis ekipaĵaro kaj provizoj. Por tiuj ĉi celoj ĉi tie estis establitaj krom aliaj deponejoj de pafaĵo, nutraĵoj, brulmaterialo, kuirejo, filtrilejo, provizujoj de trinkakvo, elektrejo ekipita per dizel-agregatoj, malsanulejo kaj komandantejo.

Artileriaj fuortaroj en Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

En Ĉeĥoslovakio en diversa stadio de planado aperis 17 artileriaj fuortaroj. Oni sukcesis konstrue fini nur kvin fuortarojn: Adam, Bouda, Hanička, Hůrka kaj Smolkov. Kvar fuortaroj estis ekkonstruitaj: Dobrošov, Skutina, Šibenice, Stachelberg. Pluaj du fuortaroj ne estis, eĉ kiam ilia desegnaĵdokumentaro finita, komisiitaj al neniu konstrufirmao: Jírová hora, Poustka. Realigo de fuortaroj Milotický vrch kaj Kronfelzov estis nuligita kaj anstataŭigita per malpli enspeza projekto. Fuortaro U Orla estasdas ankaŭ envicigata inter ekkonstruitaj fuortarojn, tamen ĉi tie estis konstruita nur unu infanteria fuorto pro kaŭzo de sekurigo de unueco de la defendposteno, dum kio plua konstruado estis prokrastita. Projekto de fuortaro Bartošovice estis nuligita kaj anstataŭigita per konstruado de fuortaro Hanička. Plua fuortaro, kun devis esti konstruita nur post finigo de Milotický vrch estas fuortaro Gudrich. Inter la fuortaroj estas ensumigata ankaŭ planata ekzerc-areo Orlík, kiu devis krom la ekzercado de la fortikaĵaj taĉmentoj servi okaze de atako eĉ al defendo. Interesaĵo de tiu ĉi fuortaro estas, ke iliaj objektoj ne devis esti kunigitaj per la subtera sistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]