Artistkolonio (Nagybánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Artistkolonio de Nagybánya estis la plej grava hungara artista kolonio de pentristoj en Hungario de la 20-a jarcento.

Károly Ferenczy: Sur monteto (Dombtetőn) (1901)
János Thorma: Printempo en Nagybánya (Tavasz Nagybányán) (1934)

La hungara erao[redakti | redakti fonton]

En 1896 hungaraj pentristoj fondis artistan kolonion en urbo Nagybánya, kiu nun apartenas al Rumanio, kiel Baia Mare. La kolonio iĝis libera lernejo ekde 1902 kaj kremo de hungaraj pentristoj ĉeestis en 3 generacioj. Tie etendiĝis komence la naturalismo, poste laŭ franca influo la plein air. La fondistoj estis Simon Hollósy, István Réti, Károly Ferenczy, Béni Ferenczy, János Thorma, Béla Iványi-Grünwald, Géza Bornemisza, baldaŭe aliĝis multaj, ekzemple Lídia Agricola, Andor Basch, Ágost Benkhard, Tibor Boromisza (pentristo), Zoltán Csáktornyai, Dezső Czigány, Elek Falus, Valér Ferenczy, Sándor Galimberti, Oszkár Glatz, Elemér Halász-Hradil, Ödön Heller, Ferenc Joachim, József Koszta, János Krizsán, Jenő Maticska, András Mikola, Vilmos Perlrott-Csaba, Károly Réthy, Gyula Rudnay, Lajos Tihanyi, Tivadar Zemplényi, Sándor Ziffer. Tiu skolo efikis al la sekvaj hungaraj artistokolonioj.

La rumana erao[redakti | redakti fonton]

Pentristoj de la artista kolonio de Nagybánya en ĉ. 1905

Post la 1-a mondmilito la urbo rumaniĝis, kiel Baia Mare. Tiam ankaŭ junaj rumanaj pentristoj alvenis el Bukareŝto, Iaşi kaj Chişinău. Tiu faris la lernejon legala. La gvidanto de la skolo estis János Thorma. Daŭre alvenis ankaŭ pli junaj hungaroj, ekzemple István Boldizsár, Gizella Dömötör, Tibor Jankay, Károly Patkó, János Pirk, en 1930 András Mikola, Aurél Bernáth, József Mokos, sed revenis el la pli maljunaj Vilmos Perlrott-Csaba. La kolonio oficiale funkciis ĝis 1937, tiam la tiama politiko malebligis la funkciadon. Inter 1940-1945 Nagybánya rehungariĝis, sed la komenciĝinta 2-a mondmilito baris la artan laboron. Poste la urbo denove estis apartenaĵo de Rumanio kaj la artistkolonio paŝo post paŝo ĉesis funkcii. En la socialismo tiu skolo forgesiĝis en Rumanio, sed en Hungario restis ekzemplodona kolonio.

En la 1920-aj jaroj Elek Petrovics kune kun Societo Szinyei Merse Pál strebis multe por disvastiĝo de pentraĵoj pentritaj en la artistkolonio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]