Artkritikisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artkritikisto, foje artrecenzisto, estas homo, kiu vivtenas sin per publikigo de opinioj, ideoj kaj pensoj pri la artaĵoj kaj distro. Iuj artkritikistoj ankaŭ estas artistoj, prelegantoj en artaj universitatoj kaj la limo inter ĉi tiuj profesioj devas esti klara ĉar oni atendas profesian objektivecon je la plej alta grado. Multaj el la artaj kritikistoj estas ĵurnalistoj, kaj moralaj ĵurnalistoj promesas deteni sin de personaj opinioj. Sed volenevole iam artkritikisto ne povas eviti ĝin, kaj tiel ĝia kritiko kutime ja estas subjektiva.

La profesia fono de artkritikistoj preter ilia trejnado kiel ĵurnalistoj, universitataj prelegantoj aŭ esploristoj estas diversa. Plej multaj el ili eble havas malsamajn art-rilatajn profesiojn kiel kuratoro, eldonisto, muzika redaktoro, arta direktoro de teatro, aktoro, reĝisoro kaj pli. Iuj estas artistoj mem antaŭ ol ili fariĝis kritikistoj, tamen nur kelkaj el la kritikistoj vivtenas sin kiel artistoj kaj kritikistoj samtempe. Plej multaj kritikistoj havas la esperon prezenti profesian scion kaj ekkoni plej diversan artaĵon de la ĝenro, kiun ili vizitas. Tamen estas kritikistoj, kies specialaĵo prezentas la perspektivon de la simpla konsumanto de arto kaj distro. La kritikisto devas do esti profesia, por permesi filtrilon kaj havigi sciaron al la spektantoj. Spektantoj ekzamenos ĝian kritikon laŭ la verkoj, kiujn ili vidas. Kaj tiam eble daŭre aŭskultos la kritikiston. Ili eble ankaŭ ne traktas ĝiajn kritikojn, kiam ili trovas malakordon inter ĝi kaj ilia persona gusto.

La graveco de kritiko[redakti | redakti fonton]

Iuj artistoj ne konsideras la kritikistojn. Estas fama frazo tiele "la kritikistoj ploras kaj la giĉeto ridas". Kontraŭe estas multaj artistoj, kiuj alte konsideras la verkon de artkritikistoj kaj emas ofendi ilin per malbonaj recenzoj kaj eĉ reagi al ĉi tiuj recenzoj severe.

Laŭ kritikisto David Sperber artverko estus konsiderata "kvalita" danke al la subteno de kelkaj flankoj, unu el kiuj artkritikistoj, kaj kiel difinita de sociologo Pierre Bourdieu: "Juĝo de la kreaĵo dependas de la kvalito de diskurso aperanta al ĝi en la kampoj de kultura produktado". La historia evoluo de la recenzo reprezentiĝas per la gvidprincipoj de la tri ĉefaj recenzologoj.

H. Aspremont (16-a jarcento): „La recenzo estas superflua kaj malutila akcesoraĵo de l' literaturo, ĝia parazito.“

Hippolyte Adolphe Taine (1828-1893): „Recenzi estas nepre necese. La tasko de l' konstrua kritiko estas klarigi la jam ekzistantan literaturon, evoluigi la verkistojn kaj tiel plibonige efiki je l' estiĝantaj verkoj.“

Oscar Wilde (1854-1900): „Kritiko estas arto potencumita, ĉar dum la materialo de l'arto estas la naturo, tiu de l' kritiko estas la arto mem.“

Elstaraj modernaj artkritikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Christopher Allen
  • Lawrence Alloway
  • Guillaume Apollinaire
  • Zacharie Astruc
  • Albert Aurier
  • Charles Baudelaire
  • Michael Baxandall
  • Sister Wendy Beckett
  • Clive Bell
  • Bernard Berenson
  • John Berger
  • Vasily Botkin
  • John Canaday
  • Champfleury
  • Kenneth Clark
  • T. J. Clark
  • Robert Coates
  • Clarence Cook
  • Douglas Cooper
  • Royal Cortissoz
  • Thomas Craven
  • Arthur Danto
  • G. Roger Denson
  • Sergei Djagilev
  • Denis Diderot
  • John Elderfield
  • James Elkins
  • Félix Fénéon
  • Hal Foster
  • Peter Frank
  • Michael Fried
  • B. H. Friedman
  • Roger Fry
  • Peter Fuller
  • Théophile Gautier
  • Stepan Gedeonov
  • Gustave Geffroy
  • Clement Greenberg
  • Dmitry Grigorovich
  • Boris Groys
  • Dave Hickey
  • Robert Hughes
  • Édouard Jaguer
  • Michael Kimmelman
  • Gottfried Knapp
  • Hilton Kramer
  • Rosalind E. Krauss
  • R. Siva Kumar
  • Donald Kuspit
  • Julien Leclercq
  • Louis Leroy
  • Lucy R. Lippard
  • Giovanni Lista
  • George Loukomski
  • Sergey Makovsky
  • Nancy Marmer
  • Camille Mauclair
  • Octave Mirbeau
  • Robert C. Morgan
  • Suzanne Muchnic
  • John Neal
  • Linda Nochlin
  • Frank O'Hara
  • Saul Ostrow
  • Jed Perl
  • Adrian Prakhov
  • Griselda Pollock
  • Nikolay Punin
  • Arlene Raven
  • Herbert Read
  • Pierre Restany
  • John Rewald
  • Rainer Maria Rilke
  • Daniel Robbins
  • Barbara Rose
  • Harold Rosenberg
  • Robert Rosenblum
  • John Ruskin
  • John Russell
  • Frank Rutter
  • André Salmon
  • Jerry Saltz
  • Irving Sandler
  • Meyer Schapiro
  • Peter Schjeldahl
  • Brian Sewell
  • Roberta Smith
  • Rafael Squirru
  • Vladimir Stasov
  • Leo Stein
  • Leo Steinberg
  • Aleksej Suvorin
  • Michel Tapié
  • Théophile Thoré-Bürger
  • Éric Troncy
  • Tristan Tzara
  • Kirk Varnedoe
  • Louis Vauxcelles
  • Boris Vipper
  • Karen Wilkin
  • Émile Zola
  • Ticio Escobar

Esperantistaj artkritikistoj[redakti | redakti fonton]