Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laŭhorloĝe: memportreto de Vincent van Gogh; afrika statuo de ĉokveoj; detalo el la Naskiĝo de Venuso de Sandro Botticelli; kaj japana ŝisa leono.
Alegorio de arto (1690-1694), de Sebastiano Ricci.
Pentrado: Pentraĵo de ĉevalo pentrita en la ŝtonepoko, en Groto Lascaux.

Arto estas diversan gamon de homaj aktivecoj en kreado vidan, aŭ prezantantajn artefaktoj esprimanta la aŭtora imagema aŭ teĥnika lerto, intencita por esti estimi por ilia beleco aŭ emocia potenco.[1][2] Arkitekturo ofte estas inkludita kiel unu el la bildartoj; tamen, kiel la dekoraciaj artoj, ĝi implikas la kreadon de objektoj kie la praktikaj konsideroj de uzo estas esencaj - en maniero ke ili kutime estas ne en pentraĵo, ekzemple. Muziko, teatro, kino, danco, kaj alia prezentartoj, same kiel literaturo kaj alia amaskomunikilaro kiel ekzemple interagada amaskomunikilaro, estas inkluditaj en pli larĝa difino de arto aŭ la artoj.[3] Ĝis la 17-a jarcento, arto rilatis al iu kapablo aŭ majstreco kaj ne estis diferencigita de metiojsciencoj, sed en moderna uzokutimo la belartoj, kie estetikaj konsideroj estas plej gravaj, estas distingitaj de lernitaj kapabloj ĝenerale, kiaj ekzemple la dekoraciaj aŭ dekoraj artoj.

Arto povas esti karakterizita laŭ mimesis (imitado, sia reflektado de vivo), esprimo, komunikado de emocio, aŭ aliaj kvalitoj. Dum la Romantika periodo, arto estis vidita kiel "speciala fakultato de la homanimo por esti klasigita kun religio kaj scienco".[4] Kvankam la difino de kio konsistigas arton estas pridisputata[5][6][7] kaj ŝanĝis dum la tempo, ĝeneralaj priskriboj mencias ideon de imagiva aŭ teknika kapablo devena de homa agado[8] kaj kreado.[9]

La signifo kaj naturo de arto, kaj rilataj konceptoj kiaj ekzemple kreivo kaj interpreto, estas esplorita en branĉo de filozofio konata kiel estetiko.[10]

La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto τέχνη (teĥne), kiu havis la saman sencon, evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimo de percepto pri la beleco, sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.

Diversaj difinoj kaj sencoj de arto[redakti | redakti fonton]

Homa kreo[redakti | redakti fonton]

La vorton “arto” oni ofte perceptas mala al “naturo”. Tiele, oni povas nomi kiel “arto” ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto. Tiu estas tro ampleksa difino pri arto, ĉar inkludsa ĉiajn verkojn de homo. El tio devenas la ideo de artefariteco. Pro tio, ankaŭ Esperanto estas nomita ofte kiel “artefarita lingvo”. Tamen ofte oni kontraŭmetas la koncepton de arto kun la ideo de praktiko. Arta estus ĉio kio ne estas praktika, sed multaj artefaritaĵoj, eĉ majoritato, estas ankaŭ praktikaj. Tio evidentas en arkitekturo, sed ankaŭ pentraĵo povas esti praktika, kiel propagandilo, priskribo, rekonila portreto ktp.

Scioj kaj teĥnikoj[redakti | redakti fonton]

Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon. Lingve, oni ofte kunmetas tiel infinitivon al la vorto “arto”, ekzemple: “La arto praktiki iun specialan sporton”. Ankaŭ tiu difino ege ampleksas ĉar enhavus multon, fakte ĉion, el homa konaro. Mankas en ĝi la spirita flanko de emocio, komunikivo ktp.

Esprimo de beleco[redakti | redakti fonton]

Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo. Tio ja superas la nuran enhavon de praktikaj konoj kaj scioj. Tamen ankaŭ la koncepto de beleco estas malpreciza, pro subjektiveco kaj manko de unuanimeco: tio komplikas la laboron de la artkritikistoj.

Verko aŭ aktivado, kiu kreas artaĵojn[redakti | redakti fonton]

Tradicie oni nomas artojn, tiujn teknikojn aŭ agadojn per kiuj kreiĝas artaĵoj, “belartoj”. Ili konsistas el ses subpartoj: arkitekturo, skulpturo, pentrarto, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun pensmanieron. Hodiaŭ “arto” estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi iun ajn homan aktivon kiel bazon.

Kontraste al ĉiutagaĵoj, artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon. Ekzemple por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas, sed la funkcio samas. Por necesejo montrata muzee kiel artaĵo, tiaj ecoj ja havas signifon.

Arta difino de la Arto[redakti | redakti fonton]

Arto estas ĉio homfarita (kontraste al la naturo), kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi (kontraste al tekniko), al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco (kontraste al la metio), kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto (kontraste al scienco).

Historio de arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de arto.

Arto en Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Prahistoria arto.

La prahistoria arto estas arta fenomeno kun granda amplekso tempa kaj geografia, kiu aludas la diversajn manifestiĝojn de la homa inĝenio, sprito, talento en la periodo antaŭ la invento de la skribado.

Kvankam malfacilas ĝeneraligi pri tiom ampleksa (en la tempo kaj en la spaco) pro la artagado de tiom diversaj kaj distancaj civilizacioj, oni povas diri ke en bildagoj de la prapopoloj, la realismo estas io escepta, dum simbolismo, abstraktado, stilizado kaj skizismo, aperas kiel tutmonda tendenco. Alia ebla ĝeneraligo estas ke preskaŭ la tuta surmura arto de la holoceno disvolviĝas en la ekstero, kaj ĉiukaze en rokaj ŝirmejoj, klifoj kaj kavetoj ne tre profundaj. Trie ankaŭ la megalitismo kaj konstruado de tomboj, rilate la adoradon al mortintoj, aŭ la neceso disvolvi defendan arkitekturon, ofte per ciklopaj konstruaĵoj (kies motivigo superas la militajn necesojn), estas ĝeneralaj en la tutmonda prahistoria arto.

Laste, spite al la rimarkinda religia signifo de la prahistoria arto, tiu ne nur asociiĝas al la funebra aŭ mitologia kampo, sed la temoj ampleksas ankaŭ ĉiujn aspektojn de la socia vivo de homoj (ĉasado, milito, taskoj, ceremonioj, hierarkioj, sekso, familio, eĉ distro...) kaj, ĉefe, dum la socioj evoluis, la glorigon de povo kaj de povuloj.

Arto en Antikveco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antikva arto.

Malnova artoArto de la Antikva tempo estas la arto de la Antikva epoko. La historio de la malnova arto estas la divido de la historio de la arto kiu centras sin en sia studo kaj formala interpreto, teknika, struktura, kaj ideologia (ikonografio) kaj en sia historia ekspliko; kvankam la arkeologio estas la historia scienco kies objekto estas la materiala kulturo el kiu la verkoj de arto estas la plej valora manifestacio, kaj estas la respondeco de ĝia malkovro kaj kunteksta analizo.

Ĝia kronologia limigo iras de la komenco de la Historio (proksimume la 4a jarmilo a. K. en Mez-Oriento kaj Egiptio) ĝis la falo de la Romia Imperio de Okcidento (5a jarcento). La geografia etendo de la disvolviĝo de la unuaj civilizacioj – difinitaj pro la apero de la skribo kaj la politika kaj religia povoj – postulas kie povas situi (mediteraneaj civilizacioj, de Barato, de Orienta Azio, de Antaŭkolumba Ameriko kaj de la cetero de Eŭropo kaj de Afriko) kaj kiam oni povas paroli en ĉiu pri historia periodo (Historio) aŭ de prahistoria periodo (Prahistorio), kiu determinus ke ĝia arta produktado estis objekto de la historio de la prahistoria arto; kvankam vere la metodiko por ĝia studo estas komuna en granda parto, estas fundamenta diferenco, kaj estas la eblo uzi la skribitajn fontojn por la historiaj periodoj. Ĉi tiu rimedo estas neanstataŭigebla, pro tio ke ĝi ne nur permesas la identigon en sia kazo de la aŭtoroj aŭ patronoj de la arta verko kaj rekonstrui la kuntekston en kiu okazis, sed ebligas la interpreton de la Arto en sia rilato kun la intelekta produktado en aliaj medioj de la penso, ĉefe la religio kaj la filozofio. Tiel oni povas efektivigi legadon de la arto kiu komprenas ĝin tra la vido de la mondo (Weltanschauung) aŭ reganta ideologio en epokoj kaj lokoj tiom malproksimaj onin kiom la civilizacioj de la Malnova Epoko, kaj de kiu la Arto estas la materiala kaj vida konkretiĝo.

Kontraŭe al la okcidenta civilizacio, la afrikaj civilizacioj, ekstrem-orientaj kaj amerikaj ne spertis la markitan maldaŭron kiu la okcidenta arto prezentas inter la malnova arto kaj la mezepoka arto; ĉi tiun lastan koncepton ne oni kutimas apliki al ĉi tiuj civilizacioj.

Arto en Klasika Epoko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Klasika arto.
Torso de la Belvedere, verko de Apolonio de Ateno de la 1-a jarcento a.K. Mikelanĝelo admiris lin eksterordinare (ĉi tiu estas la verko de iu kiu sciis pli ol la Naturo) malgraŭ, aŭ eble danke al, ĝia aspekto preskaŭdetruita, kiu produktas komunan fascinon al la tuta malnova arto. Estas fama lia difino de bonkvalita skulptaĵo: kiu restis bela post esti ruliĝinta sur deklivo.
Venko de Samotrako, senaŭtora, 190-aj jaroj a.K.
  • Greka arto: en Grekio oni disvolvigis la ĉefajn artajn montrojn kiuj markis la evoluon de la arto en Okcidento. Post komencoj en kiuj elstaris la kulturoj kaj minoa kaj mikena, la greka arto disvolviĝis en tri periodoj: arkaika, klasika kaj helenisma. En arkitekturo elstaris la temploj, kie sinsekvis tri konstruaj stiloj: dorika, ionika kaj korinta. Elstaris ĉefe la komplekso de la Akropolo de Ateno. En skulptarto hegemoniis la reprezentado de la homa korpo, kun evoluo el rigidaj kaj skemecaj formoj, pasante tra la naturalismo de la klasika periodo – kun la verkaro de Mirono, Fidio kaj Polikleto–, ĝis la troigo kaj sinueco de la helenisma periodo.

Arto en Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Prakristana arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Prakristana arto.

Prakristana arto estas termino uzata por la stilo arta kiu disvolviĝis dum la ses unuaj jarcentoj de nia erao en suda Eŭropo kaj ĉirkaŭ la Mediteraneo, ekde la apero de la kristanismo, dum la romia dominado, ĝis la invado de la ĝermanaj popoloj, kvankam en Oriento pluis, post la divido de la Imperio, en la nomita bizanca arto.

En Okcidento, Romo estas la centro kaj simbolo de la kristaneco, pro kio en ĝi okazis la unuaj manifestiĝoj artaj de la primitivaj kristanoj aŭ paleokristanoj, kio ricevas grandan influon de la romia arto kaj en arkitekturo kaj en la plastikaj artoj. Same kiel ĝenerale por la tuta historio de la kristanismo en ties unuaj momentoj, ankaŭ en arto distingiĝas du epokoj, separataj de la publikigo de la Edikto de Milano fare de Konstantino en la jaro 313, kio sekurigis al la kristanoj kompletajn rajtojn por publika manifestado de ties kredoj kaj sekve de ties projekcio en arto.

Praromaniko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Praromaniko.

La terminoj praromaniko kaj antaŭromaniko ampleksas en la arthistorio la epokojn de la Frua Mezepoko en Eŭropo, proksimume de la 5-a jarcento ĝis la 11-a jarcento. Ĝi karakterizas la epokon respektive la transiron de la malfrua antikvo al la romaniko. La termino uziĝas ĉefe por la arĥitekturo.

Romaniko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Romaniko.
Pantokrator de la absido de Sant Climent de Taüll, MNAC.

Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika arkitekturo al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.

La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo. La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.

Krom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj. La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.

Gotiko[redakti | redakti fonton]

Gotika volbo. Sankta Johano (Świętej Janów), Toruń, Polujo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gotika arto.

Gotika arto estas arto kiu disvolviĝis el Okcidenta Eŭropo fine de la Mezepoko, ekde la mezo de la 12-a jarcento ĝis la apero de la Renesanco (15-a jarcento por Italujo), kaj ĝis la 16-a jarcento en la lokoj kie la gotiko pluvivis. Temas pri ampleksa arta periodo, kiu ekis en la nordo de Francio kaj etendiĝis tra la tuta Okcidento. Laŭ la landoj kaj la regionoj ĝi disvolviĝis laŭ momentoj kronologie diversaj, montrante fortajn diferencojn: pli pura en Francio (kie distingiĝas la gotiko el Parizo disde tiu de Provenco), pli horizontala kaj proksima al la klasika tradicio en Italio (kvankam norde estas unu el la plej modelaj ekzemploj, kvankam malfruega, la Katedralo de Milano), kaj aparte estas lokaj specialaĵoj en Flandrujo, Germanujo, Anglujo kaj Hispanujo. La ĉefa montriĝo de la gotiko estas la Gotika arĥitekturo, sed estas ankaŭ Gotika pentrarto kaj Gotika skulptarto.

Bizanca arto[redakti | redakti fonton]

Kristo Pantokrator: La plej fama el la bizancaj mozaikoj (12-a jarcento) de la Preĝejo de Sankta Saĝeco (Agia Sofia) konservita en Istanbulo (eksa Konstantinopolo).
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bizanca arto.

Bizanca arto (aŭ Bizanca stilo) estas arta esprimo el 6-a jarcento forte enradikita en la helenista mondo kiel sekvanto de la orienta paleokristana arto En siaj unuaj momentoj oni konsideris ĝin kiel la natura konservanto en la landoj de la orienta Mediteraneo de la Romia Imperio, transpasante la artajn formojn kiuj influas povege en la mezepoka okcienta kulturo. La periodoj de la bizanca arto alĝustiĝas, kompreneble, al la grandaj fazoj de ties politika historio.

Ekde komencoj de la 5-a jarcento oni kreis formalan artstilon propra kaj diferencita de tiu kiu pludaŭris en la Okcidenta Imperio. Pli poste, en la epoko de Justiniano la 1-a (527-565) ekas la unua etapo specife bizanca: estas la Unua Orepoko kiu enhavas la 6-an kaj la 7-an jarcentojn; ĝi estas la etapo de formo de la bizanca arto en siaj bazaj formalaj aspektoj.

Post la periodo de lukto kontraŭ la ikonoklasmaj, kvankam malriĉa laŭ monumentoj, komencas, ĉirkaŭ la jaro 850, la meza bizanca arto aŭ Dua Orepoko kiu daŭras ĝis la jaro 1204, kiam Konstantinopolo estis konkerita de la krucmilitistoj; en tiu epoko baze plisolidiĝas la formalaj kaj spiritaj aspektoj de la bizanca arto; ĝi estas la vera etapo kaj kreinta kaj difininta la bizancan estetikon.

Post la latina dominado, dum la dinastio de la Paleologoj, oni eniras en la Tria Orepoko kiu centriĝas en la 14-a jarcento kaj kiu finas je la konkero de Konstantinopolo en la jaro 1453. Poste, la bizanca arto floras en la slavaj landoj, Rusio kaj suroriento de Eŭropo, transirante ĝis nuntempe tra la monto Athos.

Renesanca arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Renesanca arto.
Ticiano, Sankta kaj nesankta amo, ĉ. 1513 – 1514.

Renesanca arto estas la pentrarto, skulptarto, arkitekturo kaj ornamaj artoj de la periodo de la historio de Eŭropo konata kiel Renesanco, aperinta kiel distinga stilo en Italio ĉikaŭ 1400, paralele kun disvolviĝoj kiu okazis en filozofio, literaturo, muziko kaj scienco. La renesanca arto, notita kiel reuzado de modeloj de antikvaj tradicioj, prenis kiel fondo la arton de la klasika antikveco, sed transformis tiun tradicion per la absorbado de ĵusaj disvolviĝoj en la arto de Norda Eŭropo kaj per aplikado de tiutempa scienca kono. La renesanca arto, kun la renesanca Humanismo, disvatiĝis tra la tuta Eŭropo, efikante su kaj artistoj kaj ties patronoj per la disvolvigo de novaj teknikoj kaj novaj artaj sentoj. La renesanca arto markas la transiron de Eŭropo el la mezepoka periodo al la Moderna Epoko.

En multaj partoj de Eŭropo, la arto de la Frua Renesanco estis kreita paralele kun la malfrua mezepoka arto.

La artistoj de la Renesanco relegis la mitaron de la grek-romia Antikveco kiu havigis al ili denove produkteblajn temojn. La arkeologaj malkovroj (grupo de Laokoonto), same kiel la esploroj de la Banejoj de Karakalo fare de la Farnesoj, inspiris la skulptistojn kaj la arkitektojn de la 15a ka j16a jarcentoj. La vilao de la imperiestro Hadrieno aŭ la Panteono de Romo proponis konstrumodelojn radikale diferencajn el la gotika stilo. La formoj de la Antikveco revenis al la modo: kolonoj, pilastroj, frontonoj, kupoloj, statuoj ornamis la riĉajn konstruaĵojn de tiu epokoe. La Antikva Testamento kaj la kristanismo katolika plue inspiris la artaĵojn.

Baroka arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Baroka arto.
Baroka pordego en Vilno, Litovio.

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon. La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".

Baroko malsekvas la regulojn de klasikismo, kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. La temaro ampleksiĝas: morto kaj monstroj estas artindaj. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, kurbon al rekto.

Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la katolikan eklezion. Tial, Romo estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En Hispanameriko, ĝi miksiĝis kun la tradicioj de indianaj metiistoj.

Arto de aliaj mondopartoj[redakti | redakti fonton]

Tre ofte en Historio de Arto oni sekvas la sinsekvon de artaj kaj historiaj movadoj kiuj okazis en Eŭropo (ne tiom norde) kaj ĉirkaŭ la Mediteraneo. Kompreneble ankaŭ en aliaj mondopartoj estis evoluo de la artaj celoj, teknikoj kaj produktoj. Laŭlonge de la historio kaj ĉefe pro la efikoj de koloniismo ekde la Epoko de Malkovroj multaj apartaj landoj aliĝis al la eŭropcentra evoluo.

Antaŭkolumba arto[redakti | redakti fonton]

Majaa reliefo el Palenque, Meksiko.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antaŭkolumba arto.

Antaŭkolumba arto estas la bildartoj de indiĝenaj popoloj de Karibio, Norda, Centra, kaj Sudameriko ĝis la fino de la 15-a kaj komenco de la 16-a jarcento, kaj la periodo markita per la alveno de Kristoforo Kolumbo en Amerikon. Antaŭkolumba arto prosperis ĉie en Ameriko de minimume, 13,000 a.K. al 1500 p.K. Multaj antaŭkolumbaj kulturoj ne havis skribsistemojn, tiel ke bildarto esprimis kosmologiojn, mondkonceptojn, religion, kaj filozofion de tiuj kulturoj, same kiel ĝi funkciis kiel memorhelpilo. Dum la periodo antaŭe kaj post eŭropa esplorado kaj setlejo de Ameriko; inkluzive de Nordameriko, Mezameriko, Sudameriko kaj la insuloj de Karibio, Bahamoj, Grandaj Antiloj, la Malgrandaj Antiloj kaj aliaj insularoj, indiĝenaj kulturoj produktis vastan gamon de bildartoj, inkluzive de pentraĵoj sur tekstiloj, feloj, roko kaj kavernaj surfacoj, korpoj aparte vizaĝoj, ceramiko, arkitekturaj ecoj inkluzive de internaj murpentraĵoj, lignopaneloj, kaj aliaj haveblaj surfacoj. Bedaŭrinde, multaj el la efemeraj surfacoj, kiel ekzemple teksitaj tekstiloj, tipe ne estis konservitaj, sed antaŭkolumba pentrarto sur ceramiko, muroj, kaj ŝtonoj pluvivis pli ofte.

Afrika arto[redakti | redakti fonton]

La longa Historio de Afrika Arto inkludas skulptarton, eble tipigita laŭ la latuna metalurgio de la Benina Imperio, same kiel pololajn artmetiojn. En la antikva mondo, Egipto estas ofte konsiderita kiel la plej granda arta kulturo de Afriko, sed ĝi rivalis ankaŭ kun Nubio, kiu situis en teritorioj de la nuntempa Sudano. Konkurenca kun la Eŭropa Mezepoko, en la 11a jarcento estis lando kiu faris grandan arkitekturon, oran skulptarton, kaj prilaboritan juvelarton, fondita en Granda Zimbabvo. Impresa skulptarto estis konkurence fandita el latuno fare de la Joruboj en teritorioj kie nun estas Niĝerio. Tia kulturo kreskiĝis kaj finfine transformiĝis al la Benina Imperio, kie oni produktis elegantajn altarajn tuskojn, latunajn kapojn, platojn el latuno, kaj palacan arkitekturon. La Benina Imperio estis nuligita de la Brita Imperio en 1897, kaj nun malmulto de la historia arto restas en Niĝerio. Nuntempe, la plej grava moderna artevento en Afriko estas la Johanesburga Bienalo.

Barata arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Barata arto.
Sivá Naṭarāja, Ĉola dinastio, Tamilnado, 11a jarcento.

La arto de Barato (कला भारत, kalā bhārata) karakterizas ĉefe ĉar estas montro de la komplika socio barata, multetna kaj multkultura. Krome ĝi havas karakteron ĉefe religia, ĉar arto utilis kiel transmitilo de la diversaj religioj kiuj uziĝis en Barato: hinduismo, budhismo, islamo, kristanismo ktp. Menciindas kiel distinga trajto de la barata arto ties integremo kun la naturo, kiel adapto al la universa ordo, konstatinte ke la plej parto de naturaj elementoj (montoj, riveroj, arboj) havas por baratanoj sanktan karakteron.

Unu el la ŝlosilaj faktoj en la konstruado de la barata aŭ hindia kulturo estis la etna diverseco de tiom multaj popoloj kiuj alvenis al ties teritorioj: el la nigrulaj indiĝenoj praulaj de la aktualaj dravidaj popoloj, alvenis en sinsekvaj tajdoj tre diversaj popoloj. La mikso de popoloj kaj kulturoj produktis arton de granda diverseco kaj laŭstile kaj formale, kunvivante diversaj artaj tendencoj laŭ la regiono.[12]

Barato estis lulilo de granda civilizacii kiu etendis, ĉefe pere de la etendo de budhismo, tra la tuta centro kaj sudoriento de Azio, influante eĉ sur povaj kulturoj kiaj la ĉina kaj la japana. En Okcidento ĝi estis konata ĉefe post la ekspedicio al Hindio fare de Aleksandro la Granda, kiam alvenis novaĵoj pri la teknikaj, kulturaj kaj artaj progresoj disvolvigitaj en la hinda subkontinento. La barata arto tendencas al la simbola sanktigo de ĉiuj ties elementoj, kaj al la rakonta karaktero de ties vidartaj esprimoj kiu tendencas ĝenerale al la trascendo de sia signifo, esprimita tra bildoj de granda sensualeco kiu konotacias grandan estetikan rafinadon. Arto floris en Barato dum la antikveco ĉefe pro la Induso-civilizacio; tamen, post la alveno de la arjaj popoloj okazis periodo de arta vakuo pri kiu oni scias nenion, ĉar ne restis spuroj kiu montras la tiamajn realigojn, inter 1500 kaj 300 a.K., ĝis la starigo de la Maŭrja imperio. Poste, la apero de budhismo kaj de ĝajnismo, kiuj kunvivis pace kun hinduismo ĝis la alveno de islamanoj, fundamentis la kulturajn, estetikajn kaj artajn bazojn de la barata arto ĝis la moderna epoko.[13]

Islama arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Islama arto.
Detalo de arabeska ornamado ĉe la Alhambro en Hispanio.

Islama arto ampleksas la bildartojn produktitajn de la 7-a jarcento pluen fare de homoj kiuj vivis ene de la teritorio kiu estis loĝita aŭ regita fare de kulture islamaj loĝantaroj.[14] Estas tiel tre malfacile difini ĉar ĝi kovras multajn terojn kaj tre diversajn homojn super proksimume 1400 jarojn; ĝi ne estas arto specife de la preciza religio, aŭ de tempo, aŭ de loko, aŭ de ununura medio kiel ekzemple pentrarto.[15] La enorma kampo de islama arkitekturo estas la temo de aparta artikolo, forlasante kampojn tiel multfacete kiel kaligrafio, pentrarto, vitro, ceramiko, kaj tekstiloj, inter aliaj.

Islama arto ne estas entute limigita al religia arto, sed inkludas la tutan arton de la riĉaj kaj multfacetaj kulturoj de islamaj socioj ankaŭe. Ĝi ofte inkludas sekularajn elementojn kaj elementojn pri kiuj oni malakceptas, se ne rekte malpermesas, fare de kelkaj islamaj teologoj.[16] Krom la ĉiamĉeestaj kaligrafaj surskriboj, specife religia arto estas fakte malpli elstara en islama arto ol en okcidenta mezepoka arto, kun la escepto de islama arkitekturo kie moskeoj kaj iliaj kompleksoj de ĉirkaŭaj konstruaĵoj estas la plej oftaj restaĵoj. Metafora pentrarto povas kovri religiajn scenojn, sed normale en esence sekularaj kuntekstoj kiel ekzemple la muroj de palacoj aŭ ilustraciitaj libroj de poezio. La kaligrafio kaj ornamado de manuskriptoj de la Korano estas grava aspekto, sed alia religia arto kiel ekzemple vitraj moskeolampoj kaj alia moskeaj elementoj kiel ekzemple kaheloj (ekz. Girih-kaheloj), lignaĵoj kaj tapiŝoj kutime havas la saman stilon kaj ĉeftemojn kiel nuntempa sekulara arto, kvankam kun religiaj surskriboj eĉ pli elstaraj.

Ĉina arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉina arto.
Komenca Aŭtuno, 13a jarcento, de pentristo de la Dinastio Song nome Ĉian Hsuan. La dekadencaj lotusfolioj kaj libeloj ŝvebantaj super stagnanta akvo estas probable kaŝa kritiko de la Mongola regado.[17]

Ĉina arto estas vidarto kiu, ĉu antikva aŭ moderna, originiĝis en aŭ estas praktikata en Ĉinio aŭ de ĉinaj artistoj. La Ĉina arto ankaŭ en la Respubliko Ĉinio (Tajvano) kaj tiu de transmaraj ĉinoj povas esti konsiderata parto de Ĉina arto se ĝi bazas sur la Ĉinaj heredo kaj kulturo. Komenca "ŝtonepoa arto" datas el la jaroj 10,000 a.K., ĉefe konsistanta el simpla ceramiko kaj skulptaĵoj. Post tiu komenca periodo de Ĉina arto, same kiel ĉe la Ĉina historio, ĝi estas tipe klasita laŭ la sukcedo de reganta dinastioj de Ĉinaj imperiestroj, plej el kiuj daŭris kelkajn centojn da jaroj.

Ĉina arto havas plej verŝajne la plej aĝan kontinuan tradicion en la mondo, kaj estas markita de malofta grado de tia kontinueco ene, kaj konscie de, tiu tradicio; kaj mankas ekvivalento en la okcidenta dekadencaro kaj laŭgrada rekupero de klasikaj stiloj. La rimedoj kiuj estis kutime klasitaj en Okcidento ekde la Renesanco kiel ornamartoj estas tre gravaj en Ĉina arto, kaj multo el la plej fajna verkaro estis produktita en grandaj atelierojfabrikoj fare de ĉefe nekonataj artistoj, ĉefe ĉe la fako de Ĉina porcelano. Multo el la plej gravaj verkoj en ceramiko, tekstiloj kaj aliaj teknikoj estis produktita laŭlonge de daŭra periodo fare de variaj imperiaj faktorioj aŭ atelieroj, kiuj estis uzataj de la kortego same kiel por distribuo enlande kaj eksterlande je granda skalo por montri la riĉon kaj povon de la imperiestroj. Kontraste, la tradicio de inkakva pentrarto, praktikita ĉefe de fakul-funkciuloj kaj kortegaj pentristoj speciale de pejzaĝoj, floroj, kaj birdoj, disvolvigis estetikajn valorojn depende de la individua imagopovo kaj objektiva observado fare de la artisto, kio estis similaj al tiuj de Okcidento, sed delonge multe pli antaŭdataj je ties disvoviĝo en Ĉinio. Post la kontaktoj kun la okcidenta arto iĝis pli kaj pli gravaj el la 19a jarcento antaŭen, en ĵusaj jardekoj Ĉinio partoprenis per pliiĝanta sukceso en la tutmonda nuntempa arto.

Japana arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Japana arto.
Icukuŝima-Sanktejo, kun sia torijo (arko alireja al religia spaco) situa ĉe la Interna Maro Seto, ekzemplo de integrado de la arto en la natura etoso.

La arto de Japanio (日本美術 Nippon bijutsu?) estas esprimo de la kulturo de Japanio, kiu disvolviĝis laŭlonge de la tempo en diversaj periodoj kaj stiloj kiuj sinsekvis kronologie, paralele al la historia, socia kaj kultura fluoj de la japona popolo. La evoluo de la japana arto estis markita de la disvolviĝo de ties teknologio, dum estis unu el ties distingaj trajtoj la uzado de indiĝenaj materialoj. Kiel okazis ĉe granda parto de la okcidenta arto, la ĉefaj artaj montroj havis originon en la religio kaj la politika povo. Unu de la ĉefaj karakteroj de la japana arto estas ĝia eklektikismo, devena el la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj alvenis ĉe la japanaj marbordoj laŭlonge de la tempo.

Menciindas ankaŭ ke granda parto de la arto produktita en Japanio estis de religia tipo: al la religio de ŝintoismo, nome la plej tipe japana, formita ĉikaŭ la 1a jarcento, aldóniĝis la budhismo ĉirkaŭ la 5a jarcento, formante religian sinkretismon kiu daŭras ankoraŭ nuntempe, kaj kiu same montriĝis en arto.[18]

La japana arto estas reflekto de distingaj kulturoj kaj tradicioj, interpretante je propra maniero la artajn stilojn importitajn de aliaj landoj, kiuj estos ricevitaj laŭ propra koncepto kaj de vivo kaj de arto, reinterpretante kaj simpligante ties proprajn karakterojn, kiel ĉe la prilaboritaj ĉinaj budhismaj temploj, kiuj en Japanio suferis procezo de malpliigo de ties superfluaj kaj ornamaj elementoj. Tio estas montro de la sinkretisma karaktero de la japana arto, pro kio ĉiam akceptis nature ajnan plinovigon devena el aliaj landoj.[19]

Oceania arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Oceania arto.
Moai sur insulo Rano Raraku.

La unua kulturo disvolvigita en la zono estis la Lapita kulturo (1.500-500 a.K.), kiu karakterizas pro sia ceramiko ornamita pere de motivoj dentecaj faritaj per kombiloj aŭ pikiloj, same kiel pro objektoj el obsidiano kaj konkoj. En Aŭstralio elstaras la rokpentraĵoj, kiuj estas ege skemecaj, alvenante ĝi la geometria simpligo. Poste okazis la etendo al la pacifika periferio kaj oni produktis grandan kulturan diversecon. La majoritato de artaj montroj estis de rita karaktero, rilataj kun dancoj kaj ceremonioj de religia tipo: en Mikronezio oni produktis prilaboritajn arkitekturajn kompleksojn kun skulptaĵoj el ŝtono kaj megalitoj; en Guamo kaj la Marianaj Insuloj elstaras la domoj konstruitaj sur kolonoj el ŝtono (latte); en Havajo oni konstruis grandajn templojn (heiau), kun skulptaĵoj el ligno de ĝis tri metroj kiuj reprezentis diojn; en Novzelando, la maorioj disvolvigis tipon de lignoĉizado kun figuroj de politikaj kaj religiaj estroj; en Paskinsulo oni konstruis la famajn unuŝtonajn kapojn (Moai) inter la jaroj 900 kaj 1600; en Melanezio elstaras la grandaj kunsidejoj aŭ «domoj de la spiritoj», dediĉitaj al ceremonioj rilataj kun la kulto al la prauloj; la maskoj estis karakteraj de Nov-Gvineo (mai), Nova Irlando (malanggan) kaj Nov-Kaledonio (apuema); la Asmatoj de Irian Jaya (Okcidenta Nov-Gvineo) konstruis memorfostojn (bisj) de 5 al 10 metroj altajn, ĉizitaj kun figuroj antropomorfaj; en la insuloj Salomonoj oni produktis statuojn el ligno (indalo) de figuroj ĉu homaj ĉu bestaj, kun inkrustaĵoj el konkoj.[20]

Moderna arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Moderna arto.
Vincent van Gogh, Kampara ŝoseo en Provenco nokte, 1889, Majo 1890, Muzeo Kröller-Müller.

Moderna arto estas arta laboro produktita dum la periodo etenda proksimume el la 1860-aj al la 1970-aj jaroj, kaj ĝi prezentas la stilon kaj filozofion proprajn de la arto produktita dum tiu epoko.[21] La termino estas kutime asocia kun arto en kiu la tradicioj de la pasinteco estis malakceptitaj pro spirito de eksperimentado.[22] Modernaj artistoj eksperimentis per novaj manieroj rigardi kaj per freŝaj ideoj pri la naturo de materialoj kaj la funkcioj de arto. Tendenco for el rakonto, kiu estis karaktera de la tradiciaj artoj, al abstraktado estas karaktera de multo el moderna arto. Pli ĵusa arta produktado estas ofte nomata nuntempa artopostmoderna arto.

Moderna arto ekas el la heredo de pentristoj kiaj Vincent van Gogh, Paul Cézanne, Paul Gauguin, Georges Seurat kaj Henri de Toulouse-Lautrec ĉiuj el kiuj estis esencaj por la disvolvigo de moderna arto. Ĉe la komenco de la 20a jarcento Henri Matisse kaj kelkaj aliaj junaj artistoj kiaj la pra-kubistoj Georges Braque, André Derain, Raoul Dufy, Jean Metzinger kaj Maurice de Vlaminck revoluciigis la parizan artetoson per "sovaĝaj", mult-koloraj, esprimivaj pejzaĝoj kaj figuraj pentraĵoj kion la kritikistoj nomigis Faŭvismo. Ambaŭ versioj fare de Henri Matisse de La danco signis ŝlosilan punkton kaj en lia kariero kaj en la disvolvigo de moderna pentrarto.[23] Ĝi montris la ekan fascinadon de Matisse rilate al la primitiva arto: nome intensa arda koloraro de la figuroj kontraŭ la malvarma blu-verda fono kaj la ritma sukcedo de dancantaj nudaĵoj ersprimas la sentojn de emocia liberiĝo kaj hedonismo.

Dekomence influita de Toulouse-Lautrec, Gauguin kaj aliaj plinovigantoj de la fino de la 19a jarcento, Pablo Picasso faris siajn unuajn kubismajn pentraĵojn bazite sur la ideo de Cézanne ke ĉia priskribo de naturo povas esti limigita al tri solidaĵoj: nome kubo, sfero kaj konuso. Per la pentraĵo Les Demoiselles d'Avignon (1907), Picasso rimarkinde kreis novan kaj radikalan pentrarton priskribante krudan kaj primitivan bordelan scenon kun kvin prostitutinoj, violente pentritaj virinoj, rememorigantaj de afrikaj tradiciaj maskoj kaj de siaj propraj novaj kubismaj inventaĵoj. Analiza kubismo estis samtempe disvolvigita kaj de Pablo Picasso kaj de Georges Braque, ekzemple ĉe Violono kaj kandelingo, Parizo, el ĉirkaŭ 1908 al 1912. Analiza kubismo, nome unua klara manifestigo de kubismo, estis sekvata de sinteza kubismo, praktikata de Braque, Picasso, Fernand Léger, Juan Gris, Albert Gleizes, Marcel Duchamp kaj kelkaj aliaj artistoj en la 1920-aj jaroj. Sinteza kubismo estis karakterizata de la enkonduko de diversaj teksturoj, surfacoj, kolaĝaj elementoj, gluita papero kaj granda vario de merĝitaj objektoj.

Arto en Nuntempo[redakti | redakti fonton]

David Smith,Cubi VI (1963), Israela Muzeo, Jerusalemo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nuntempa arto.

Nuntempa arto estas arto produktita ĉe la nuna periodo en tempo. Nuntempa arto inkludas, kaj evoluas el, Postmoderna arto, kiu estas siavice posteulo al Moderna arto.[24] En multaj lingvoj, "moderna" kaj "nuntempa" estas sinonimoj, rezultigante iun kunfandon de la esprimoj "moderna arto" kaj "nuntempa arto" ĉe ne-specialistoj.

La klasifiko de "nuntempa arto" kiel speciala speco de arto, prefere ol ĝenerala adjektiva frazo, iras reen al la komencoj de Modernismo en la anglalingva mondo. En Londono, la Nuntempa Arto-Socio (Contemporary Art Society) estis fondita en 1910 de la kritikisto Roger Fry kaj aliaj, kiel privata socio por aĉetado de artaĵoj al lokoj en publikaj muzeoj.[25] Kelkaj aliaj institucioj uzantaj la esprimon estis fonditaj en la 1930-aj jaroj, kiel ekzemple en 1938 la Nuntempa Arto-Socio de Adelajdo, Aŭstralio,[26] kaj kreskanta nombro post 1945.[27] Multaj, kiel la Institute of Contemporary Art, Boston (Instituto de Nuntempa arto, Bostono) ŝanĝis siajn nomojn de tiaj uzantaj "Modernan arton" en tiu periodo, kiam Modernismo iĝis difinita kiel historia artmovado, kaj multe da "moderna" arto ĉesis esti "nuntempa". La difino de kio estas nuntempa estas nature ĉiam en moviĝo, ankrita en la nuntempo kun komencdato kiujn movoj antaŭen, kaj la verkoj la Nuntempa Arto-Socio aĉetitaj en 1910 povus jam ne esti priskribitaj kiel nuntempaj.

Specialaj punktoj kiuj estis viditaj kiel markado de ŝanĝo en stiloj inkludas la finon de la Dua Mondmilito kaj la revolucieman epokon de la 1960-aj jaroj. Eble ekzistas manko de naturaj rompopunktoj ekde la 1960-aj jaroj, kaj difinoj de kio konsistigas "nuntempan arton" en la 2010-aj jaroj varias, kaj estas plejparte neprecizaj. Arto de la pasintaj 20 jaroj estas tre supozeble inkludita, kaj difinoj ofte inkludas arton irantan reen al proksimume 1970,[28] "la arto de la fino de la 20a kaj komenco de la 21a jarcento";[29] "la arto de la fino de la 20a kaj komenco de la 21a jarcento, kaj elkreskaĵo kaj malakcepto de la moderna arto";[30] "Strikte parolante, la termino "nuntempa arto" referencas al arto farita kaj produktita de artistoj kiuj vivas nuntempe";[31] "Arto el la 1960-aj aŭ 70-aj ĝis tiu ĵusa minuto";[32] kaj foje plu, precipe en muzeokuntekstoj, kiel muzeoj kiuj formas permanentan kolekton de nuntempa arto neeviteble trovas tion aĝiĝanta. Multaj utiligas la formuliĝon "Moderna kaj Nuntempa Arto", kiu evitas tiun problemon.[33] Pli malgrandaj komercaj galerioj, revuoj kaj aliaj fontoj povas utiligi pli striktajn difinojn, eble limigante la "samtempon" al verkoj de 2000 antaŭen. Artistoj kiuj daŭre estas produktivaj post longa kariero, kaj daŭrantaj artmovadoj, povas prezenti specialan temon; galerioj kaj kritikistoj ofte estas malvolontaj disigi sian laboron inter la samtempa kaj ne-samtempa.

Formoj, ĝenroj, kaj stiloj[redakti | redakti fonton]

Detalo de la plej fama verko de Leonardo da Vinci nome Mona Lisa, montranta la pentrartan teknikon sfumato

La kreivaj artoj ofte estas dividitaj en pli specifajn kategoriojn, ĉiu rilatitaj al sia tekniko, aŭ komunikilo, kiaj ekzemple dekoraciaj artoj, plastikaj, prezentartoj, aŭ literaturo. Male al sciencaj kampoj, arto estas unu el la malmultaj subjektoj kiuj estas akademie fakorganizita laŭ tekniko [3]. Arta medio estas la substanco aŭ materialo el kiu la artaĵo fariĝas, kaj ankaŭ povas rilati al la tekniko uzita. Ekzemple, farbo estas komunikilo uzita en pentrarto, kaj papero estas komunikilo uzita en dezajno.

Arta ĝenro estas la specifa formo, aŭ kvalito kiun arta esprimo prenas. La rimedoj utiligitaj ofte influas la formon. Ekzemple, la formo de skulptaĵo devas ekzisti en spaco en tri dimensioj, kaj respondi al gravito. La limoj kaj limigoj de akurata medio estas tiel nomitaj ĝiaj formalaj kvalitoj. Por doni alian ekzemplon, la formalaj kvalitoj de pentraĵo estas la kanvasteksturo, koloro, kaj brosa teksturo. La formalaj kvalitoj de videoludoj estas ne-linearecaj, interagado- kaj virtuala ĉeesto. La formo de speciala artverko estas determinita per la formalaj kvalitoj de la rimedoj, kaj ne estas rilatita al la intencoj de la artisto aŭ la reagoj de la spektantaro laŭ iu maniero entute kiam tiuj trajtoj estas rilatitaj al enhavo prefere ol formo.[34]

Ĝenro estas aro de konvencioj kaj stiloj ene de akurata medio. Ekzemple, bone agnoskitaj ĝenroj en kino estas vakeraj, hororaj kaj romantikaj komedioj. Ĝenroj en muziko inkludas mortmetalon kaj trip hop. Ĝenroj en pentrarto inkludas pentritan aranĝitaĵon kaj paŝtistecan pejzaĝon. Speciala artverko povas fleksi aŭ kombini ĝenrojn sed ĉiu ĝenro havas rekoneblan grupon de konvencioj, kliŝoj kaj tropoj.

La stilo de arto, artisto, aŭ movado estas la karakteriza metodo kaj formo sekvita de la respektiva arto. Ĉiu loza broseca, guteteca aŭ verŝita abstrakta pentraĵo estas nomita ekspresionisma. Ofte stilo estas interligita kun speciala historia periodo, aro de ideoj, kaj akurata arta movado. Tiel Jackson Pollock estas nomita abstrakta ekspresionisto.

Speciala stilo povas havi specifajn kulturajn signifojn. Ekzemple, Roy Lichtenstein - pentristo asociita kun la usona poparta movado de la 1960-aj jaroj - ne estis punktisto, malgraŭ sia uzado de punktoj. Lichtenstein uzis eĉ spacigitajn bildstriajn punktojn (la tipo kion kutime reproduktas koloron en bildstrioj) kiel stilo por pridubi la "altan" pentroarton kun la "malalta" arto de bildstrioj, tiel komentante klasajn barierojn en kulturo. Punktismo, tekniko en malfrua Impresionismo (1880-aj jaroj) evoluiĝis precipe fare de la artisto Georges Seurat, kiu utiligis punktojn por krei varion en koloro kaj profundo en provo alproksimiĝi al la objekto laŭ la maniero homoj vere vidas koloron. Ambaŭ artistoj uzas punktojn, sed la speciala stilo kaj tekniko rilatigas al la arta movado adoptita fare de ĉiu artisto.

Ornamartoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ornama arto.

Ornamartojornamaj artoj estas artojmetioj koncernaj kun la desegno kaj manproduktado de belaj objektoj kiuj estas ankaŭ funkciaj, tio estas plenumas celon, krom la propra de arto. Ĝi inkludas dominternan dezajnon, sed kutime ne arkitekturon. La ornamartoj estas ofte kategoriigitaj kontraste al "belartoj", nome, pentrarto, desegno, fotarto, kaj grandskale skulptarto, kiuj ĝenerale ne havas alian funkcion krom esti rigardataj.

Tabelo de artoj kun iliaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La stilizita subskribo de la sultano Mahmud la 2-a de la Otomana Imperio estis verkita en araba kaligrafio. Legeblas Mahmud Khan filo de Abdulhamid estas ĉiam venkinto.
Speco Vortoj Du-dimensieco Tri-dimensieco Sono Movo
beletro jes ne ne jes ne
bildliteraturo jes jes ne ne ne
origamio ne jes jes ne ne
pentrarto ne jes ne ne ne
skulptarto ne ne jes ne ne
kaligrafio jes jes ne ne ne
kinarto jes jes jes jes jes
teatro jes jes jes jes jes
pantomimo ne ne jes ne jes
danco ne ne jes jes jes
cirkartoj jes jes jes jes jes

Diversaj artoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://en.oxforddictionaries.com/definition/art
  2. http://www.merriam-webster.com/dictionary/art
  3. "Art, n. 1". OED Online. Decembro 2011. Oxford University Press. http://www.oed.com. (Alirita la 26an de Februaro 2012.); Definition of art. Oxford Dictionaries. Alirita 1a Januaro 2013.
  4. Gombrich, Ernst. http://www.gombrich.co.uk/showdoc.php?id=68 Press statement on The Story of Art, alirita la 18an de Novembro 2008, 2005, The Gombrich Archive http://web.archive.org/web/20081006212330/http://www.gombrich.co.uk/showdoc.php?id=68 arkivita la 6an de Oktobro 2008.
  5. Stephen Davies. (1991) Definition of Art. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-9794-0.
  6. Robert Stecker. (1997) Artworks: Definition, Meaning, Value. Pennsylvania State University Press. ISBN 978-0-271-01596-5.
  7. (2000) Noël Carroll: Theories of Art Today. University of Wisconsin Press. ISBN 978-0-299-16354-9.
  8. What Is Art?
  9. art – Britannica Online Encyclopedia
  10. Kennick, William eld, kaj W. E. Kennick, Art and philosophy : readings in aesthetics New York: St. Martin's Press, 1979, pp. xi–xiii. ISBN 0-312-05391-6.
  11. Azcárate Ristori, José María de; Pérez Sánchez, Alfonso Emilio; Ramírez Domínguez, Juan Antonio (1983). Historia del Arte. Anaya, Madrid. ISBN 84-207-1408-9, p. 64-88.
  12. García-Ormaechea, Carmen (1989). El arte indio. Historia 16, Madrid. paĝo 12.
  13. «El arte de la India». 2007. [1] Konsultita la 19an de Aŭgusto 2016.
  14. Marilyn Jenkins-Madina, Richard Ettinghausen kaj Oleg Grabar, 2001, Islamic Art and Architecture: 650–1250, Yale University Press, ISBN 0-300-08869-4, p. 3; Brend, 10
  15. J. M. BLOOM & S. S. BLAIR. (2009) Grove Encyclopedia of Islamic Art and Architecture, Vol. II. New York: Oxford University Press, p. vii. ISBN 978-0-19-530991-1.
  16. Davies, Penelope J.E. Denny, Walter B. Hofrichter, Frima Fox. Jacobs, Joseph. Roberts, Ann M. Simon, David L. Janson's History of Art, Prentice Hall; 2007, Upper Saddle River, New Jersey. Severth Edition, ISBN 0-13-193455-4 pg. 277
  17. Early Autumn (29.1). Detroit Institute of Arts. Alirita 2008-12-18.
  18. AA.VV. (1997). Enciclopedia Salvat, tomo 10. Salvat Editores, Barcelona. ISBN 84-345-9717-9. p. 2148.
  19. [2] Arte japonés, alirita la 22an de Januaro de 2011.
  20. Onians, John (2008). Atlas del arte. Ed. Blume, Barcelona. ISBN 978-84-9801-293-4. p. 208-209.
  21. Atkins 1990, p. 102.
  22. Gombrich 1958, p. 419.
  23. Russell T. Clement. Four French Symbolists. Greenwood Press, 1996. Paĝo 114.
  24. What is "Contemporary" Art?. About.com. Alirita 28a Aprilo 2013.
  25. Fry Roger, Ed. Craufurd D. Goodwin, Art and the Market: Roger Fry on Commerce in Art, 1999, University of Michigan Press, ISBN 0472109022, 9780472109029, google books
  26. Ankaŭ la Nuntempa Arto-Socio de Montrealo, 1939-1948
  27. Smith, 257-258
  28. Kelkaj difinoj: "Art21 defines contemporary art as the work of artists who are living in the twenty-first century." Art21
  29. dictionary.com
  30. Columbia Encyclopedia
  31. Getty Museum
  32. about.com
  33. Ekzemploj de specializitaj muzeoj estas la Strasburga Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Artoj kaj la Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Artoj de Trento kaj Rovereto. La Oxford Dictionary of Modern and Contemporary Art estas unu el multaj librotitoloj kiuj uzas tiun frazon.
  34. . Module 1: Introduction and Definitions. Saylor.org. Alirita 2a Aprilo 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Atkins, Robert. 1990. Artspeak: A Guide to Contemporary Ideas, Movements, and Buzzwords. New York: Abbeville Press. ISBN 1-55859-127-3
  • Gombrich, E. H. 1958. The Story of Art. London: Phaidon. OCLC 220078463
  • Mullins, Charlotte. 2006. Painting People: Figure Painting Today. New York: D.A.P. ISBN 978-1-933045-38-2

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shiner, Larry. "The Invention of Art: A Cultural History". Chicago: University of Chicago Press, 2003. ISBN 978-0-226-75342-3
  • Arthur Danto, The Abuse of Beauty: Aesthetics and the Concept of Art. 2003
  • Dana Arnold kaj Margaret Iverson (eld.) Art and Thought. Oxford: Basil Blackwell, 2003
  • Michael Ann Holly and Keith Moxey (eld.) Art History Aesthetics Visual Studies. New Haven: Yale University Press, 2002. ISBN 0-300-09789-1
  • John Whitehead. Grasping for the Wind, 2001
  • Noel Carroll, Theories of Art Today, 2000
  • Evelyn Hatcher, ed. Art as Culture: An Introduction to the Anthropology of Art, 1999
  • Catherine de Zegher (eld.). Inside the Visible. MIT Press, 1996
  • Nina, Felshin, eld. But is it Art? 1995
  • Stephen Davies, Definitions of Art, 1991
  • Oscar Wilde, "Intentions".
  • Jean Robertson kaj Craig McDaniel, "Themes of Contemporary Art, Visual Art after 1980", 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]