Arto de Antikva Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diadumeno, de Polikleto (3a kvarono de la 5-a jarcento a.K.).
Heraklo kaj Atena, ceramiko de nigraj figuroj ĉe amforo fare de Andokides Pentristo (Munkeno 2301), ĉ. 520/510 a.K.
La Helenisma Pergama Altaro: maldekstre dekstren Nereo, Doris, Giganto, Oceano.

La Arto de Antikva Grekio markas referencpunkton por la okcidenta civilizacio kiu daŭros ĝis nuntempe. La grekaj modeloj de la antikveco estas konsiderataj klasikaj kaj la skulptaj kaj arkitekturaj stiloj estis foje rekreitaj laŭlonge de la historio de Okcidento.

Laŭ Francisko Azorín Greka arto estas Tipa arto de la grekoj, speciale tiun de la 10-2 jc. a.K. La arkitekturo estis lintela; la skulptaro produktis belegajn marmorajn statuojn.[1] Li indikas etimologion el propra romana nomo de la greka lando kaj de tie la latina graecus.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arto de Antikva Grekio elstaras inter tiuj de aliaj antikvaj kulturoj ekzemple pro sia disvolviĝo de naturalismaj sed idealigitaj priskriboj de la homa korpo, en kio ĉefe nudaj masklaj figuroj estis ĝenerale la fokuso de plinovigo. La indico de stila disvolviĝo inter ĉirkaŭ 750 kaj 300 a.K. estis rimarkinda laŭ la antikvaj niveloj, kaj en survivantaj verkoj ĝi estas plej bone vidata en skulptarto. Estis gravaj plinovigoj en pentrarto, kiuj devis esti esence rekonstruitaj pro manko de originaj survivaĵoj de kvalito, krom la distinga kampo de pentrita ceramiko. La greka arkitekturo, teknike tre simpla, stablis harmonian stilon kun nombraj detalaj konvencioj kiuj estis tre amplekse adoptitaj de la romia arkitekturo kaj estas ankoraŭ sekvata en kelkaj modernaj konstruaĵoj. Ĝi uzis vortotrezoron pri ornamaĵoj kiu estis kunhavata kun ceramiko, metalurgio kaj aliaj rimedoj, kaj havis enorman influon sur la arto de tuta Eŭrazio, ĉefe kiam la Budhismo portis ĝin trans la etendita greka mondo kreita de Aleksandro la Granda. La socia kunteksto de la greka arto inkludis radikalajn politikajn disvolvigojn kaj grandan pliigon de prospero; samtempe okazis ankaŭ similajn atingojn en Grekio pri filozofio, literaturo kaj aliaj fakoj.

La plej frua arto fare de grekoj estas ĝenerale ekskluditaj el antikva greka arto, kaj anstataŭe estas konata kiel Egea arto; tio inkludas Cikladan arton kaj la arton de la Minoa kaj de la Mikenaj kulturoj el la Greka Bronzepoko.[3] La arto de antikva Grekio estas kutime dividata laŭstile en kvar periodoj: la Geometria, la Arkaika, la Klasika, kaj la Helenisma. La Geometria epoko estas kutime datita el ĉirkaŭ 1000 a.K., kvankam reale oni konas malmulton pri arto en Grekio dum la antaŭaj 200 jaroj, tradicie konataj kiel Greka Malhela Epoko. La 7a jarcento a.K. atestis la malrapidan disvolviĝo de la Arkaika stilo kiel ekzempligita de la stilo de nigraj figuroj de ceramika pentrado. Ĉirkaŭ 500 a.K., tuj antaŭ la eksplodo de la Persaj Militoj (480 al 448 a.K.), estis kutime konsiderita kiel la dividlinio inter la Arkaika kaj la Klasika periodoj, kaj la regado de Aleksandro la Granda (336 al 323 a.K.) estas konsiderita kiel separilo inter la Klasika kaj la Helenisma periodoj. El ioma punkto en la 1a jarcento a.K. antaŭen oni uzas la terminon "grek-romia", aŭ eĉ pli lokajn terminojn por la orienta greka mondo.[4]

Reale, ne estis klara transiro el unu periodo al alia. Formoj de arto disvolviĝis je diferencaj rapidoj en diversaj partoj de la greka mondo, kaj je ajna epoko kelkaj artistoj laboris laŭ pli plinovigemaj stiloj ol aliaj. Fortaj lokaj tradicioj, kaj la postuloj de lokaj kultoj, ebligas al historiistoj lokigi la originojn eĉ de artaĵoj trovitaj ege for el ties originejo. La greka arto de variaj tipoj estis ege amplekse eksportita. La tuta periodo vidis ĝenerale rapidan pliigon en prospero kaj komercaj ligoj ene de la greka mondo kaj kun najbaraj kulturoj.

La surviva indico de greka arto ege diferencas laŭ la diversaj rimedoj. Restis grandaj kvantoj de ceramiko kaj moneroj, multo da ŝtonaj skulptaĵoj, kvankam ĉefe pro romiaj kopioj, kaj kelkaj grandaj bronzaj skulptaĵoj. Preskaŭ tute malaperintaj estas pentraĵoj, fajnaj metalaj ujoj, kaj ajno en kadukiĝemaj materialoj kiaj ligno. La ŝtona ŝelo de nombraj temploj kaj teatroj survivis, sed malmulto de ties etenda ornamaĵaro.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 84.
  2. Azorín, samloke.
  3. Boardman, 3–4; Cook, 1–2
  4. Cook, 12
  5. Cook, 14–18

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Beazley" The Classical Art Research Centre, Oxford University. Beazley Archive – Etenda reitejo pri klasikaĵoj. [1] Arkivigite je 2010-08-19 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 18an de Aŭgusto 2016.
  • Boardman, John eld., The Oxford History of Classical Art, 1993, OUP, ISBN 0198143869
  • Burnett, Andrew, Coins; Interpreting the Past, University of California/British Museum, 1991, ISBN 0520076281
  • Cook, R.M., Greek Art, Penguin, 1986 (reprint of 1972), ISBN 0140218661
  • Honour, Hugh, Neo-classicism. Style and Civilisation, 1968 (reprinted 1977), Penguin
  • Howgego, Christopher, Ancient History from Coins, Routledge, 1995, ISBN 041508993X
  • Karouzou, Semni, National Museum : Illustrated Guide to the Museum, (NM of Athens), 1980, Ekdotike Athenon S.A., ISBN 9789602130049 (posta eldono)
  • Rasmussen, Tom, Spivey, Nigel, eld., Looking at Greek Vases, 1991, Cambridge University Press, ISBN 9780521376792, google books
  • Rawson, Jessica, Chinese Ornament: The Lotus and the Dragon, 1984, British Museum Publications, ISBN 0714114316
  • Smith, R.R.R., Hellenistic Sculpture, a handbook, Thames & Hudson, 1991, ISBN 0500202494
  • Henri Stierlin, Greece: From Mycenae to the Parthenon, TASCHEN, 2004
  • Williams, Dyfri. Masterpieces of Classical Art, 2009, British Museum Press, ISBN 9780714122540
  • Woodford, Susan, An Introduction To Greek Art, 1986, Duckworth, ISBN 9780801419942