Arto de Oceanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moai sur insulo Rano Raraku.

La Arto de Oceanio estas markita de la multeco de insulaj teritorioj kiuj bordas la Pacifikan Oceanon, elstare la insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando, kaj tri ĉefaj areoj de insuloj kaj insularoj: Polinezio, Melanezio kaj Mikronezio.

Diversaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

La unua kulturo disvolvigita en la zono estis la Lapita kulturo (1.500-500 a.K.), kiu karakterizas pro sia ceramiko ornamita pere de motivoj dentecaj faritaj per kombiloj aŭ pikiloj, same kiel pro objektoj el obsidiano kaj konkoj. En Aŭstralio elstaras la rokpentraĵoj, kiuj estas ege skemecaj, alvenante ĝi la geometria simpligo. Poste okazis la etendo al la pacifika periferio kaj oni produktis grandan kulturan diversecon. La majoritato de artaj montroj estis de rita karaktero, rilataj kun dancoj kaj ceremonioj de religia tipo: en Mikronezio oni produktis prilaboritajn arkitekturajn kompleksojn kun skulptaĵoj el ŝtono kaj megalitoj; en Guamo kaj la Marianaj Insuloj elstaras la domoj konstruitaj sur kolonoj el ŝtono (latte); en Havajo oni konstruis grandajn templojn (heiau), kun skulptaĵoj el ligno de ĝis tri metroj kiuj reprezentis diojn; en Novzelando, la maorioj disvolvigis tipon de lignoĉizado kun figuroj de politikaj kaj religiaj estroj; en Paskinsulo oni konstruis la famajn unuŝtonajn kapojn (Moai) inter la jaroj 900 kaj 1600; en Melanezio elstaras la grandaj kunsidejoj aŭ «domoj de la spiritoj», dediĉitaj al ceremonioj rilataj kun la kulto al la prauloj; la maskoj estis karakteraj de Nov-Gvineo (mai), Nova Irlando (malanggan) kaj Nov-Kaledonio (apuema); la Asmatoj de Irian Jaya (Okcidenta Nov-Gvineo) konstruis memorfostojn (bisj) de 5 al 10 metroj altajn, ĉizitaj kun figuroj antropomorfaj; en la insuloj Salomonoj oni produktis statuojn el ligno (indalo) de figuroj ĉu homaj ĉu bestaj, kun inkrustaĵoj el konkoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Onians, John (2008). Atlas del arte. Ed. Blume, Barcelona. ISBN 978-84-9801-293-4. p. 208-209.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]