Saltu al enhavo

Artohalo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artohalo de Erfurto
konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Erfurto
Situanta sur Fischmarkt (Erfurt)
Situo
Geografia situo 50° 58′ 40″ N, 11° 1′ 42″ O (mapo)50.9776811.02839Koordinatoj: 50° 58′ 40″ N, 11° 1′ 42″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Erfurto

Artohalo de Erfurto (Erfurto)
Artohalo de Erfurto (Erfurto)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Erfurto

Artohalo de Erfurto (Centra Erfurto)
Artohalo de Erfurto (Centra Erfurto)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Erfurto (Malnova urbo)

Artohalo de Erfurto (Erfurto (Malnova urbo))
Artohalo de Erfurto (Erfurto (Malnova urbo))
DEC
Map
Artohalo de Erfurto
vdr

La Artohalo de Erfurto (germane Kunsthalle Erfurt) troviĝas en unu el la belaj konstruaĵoj de sur la Fiŝbazar-placo (nr. 7) en la urbocentro de Erfurto, nome en la Domo de la ruĝa bovo (germane: Haus zum Roten Ochsen). Ĝi estas ankaŭ la sidejo de la porarta societo Erfurter Kunstverein.

Malantaŭ la en 1561 de Israel von der Mihla farita Rolando-statuo (signo de urba sendependeco; por kaŝi tiun volon antaŭ la regantoj en Mainz oni pretendis ke temas pri Sankta Marteno kiel romia soldato!) troviĝas hodiaŭ artgaleriego.

Priskribo de la fasado

[redakti | redakti fonton]
Detaloj: la muzoj Terpsichore kaj Urania

La domon kun belega renesanca fasado konstruigis Jakob Naffzer, riĉa komercisto de izatido kaj magistratano. Sur la gabloj sidas diabloj, super ili anĝeloj kun trombonoj. Sur la fenestroj de la unua etaĝo estas kapoj de gapantoj kun diversaj vizaĝesprimoj. Dorikaj kolonoj ornamis la teretaĝon, ionikaj la unuan etaĝon, korintikaj la frontonan zonon.

Meze estas ridetanta ruĝa bovo kun hufoj kaj po du virinaj figuroj flanke. Aliaj figuretoj reprezentas la planedojn (samtempe la latinaj nomoj de la tagoj de la semajno). Sekvas senvestaj knaboj, la grekaj muzoj; pro spacomanko oni reduktiĝis iliaj nombroj je ok kaj simple forlasis Kaliopon! Sur la frontono tenas soldato flageton kun la inicialoj GAF: ili estas mallongigo por Galerie am Fischmarkt, la pli frua nomo de la hodiaŭa Artohalo.

Interno kaj uzo

[redakti | redakti fonton]

Interne estas bela salono kun pentrita trabplafono. La elmontra spaco estas granda je 750 kvadratmetroj, kiun oni uzas ekskluzive por nedaŭraj ekspozicioj de vidigaj artoj - de la komenco de la moderna arto ĝis la senpera estanteco. La ĉefe per la urbo financita ejo ne posedas proprajn kolektojn. Ĝi difinas sin ankaŭ kiel podion por junaj artistoj por sinprezentado antaŭ la publiko.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]