Artropoda okulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Multaj insektoj, kiaj tiu ino de Tabanus lineola, havas diĥoptajn komponitajn okulojn.

Artropodoj prae posedis komponitajn okulojn, sed la tipo kaj origino de tiu okulo varias inter grupoj, kaj kelkaj taksonoj havas duarange disvolvigitajn simplajn okulojn. La disvolvigo de la organo tra la stirpo povas esti ĉirkaŭkalkulita per komparo de grupoj kiuj disbranĉiĝis frue, kiel la Onychophora kaj la Hufumkraboj ĝis la antaŭenira okulkondiĉo troviĝinta en insektoj kaj en aliaj derivitaj artropodoj.

Apudigitaj okuloj estas la plej ofta formo de okulo, kaj estas supozeble la praa formo de komponita okulo. Ili troviĝas en ĉiuj artropodaj grupoj, kvankam ili eble evoluis el pli ol unu fojo ene de tiu filumo.[1] Kelkaj anelidoj kaj duvalvuloj havas apudigitajn okulojn. Ili estas posedataj ankaŭ de Limulus, nome la ĉefaj Hufumkraboj, kaj estas sugestoj ke aliaj keliceruloj disvolvigis siajn simplajn okulojn per malpliigo el komponita komenca punkto.[1] Kelkaj raŭpoj ŝajne evoluigis komponitajn okulojn el simplaj okuloj en la kontraŭa direkto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 M F Land; R D Fernald (1992), "The Evolution of Eyes", Annual Review of Neuroscience, 15 (1): 1–29, doi:10.1146/annurev.ne.15.030192.000245, PMID 1575438.