Arthur Degen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Artur Degen)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Arthur DEGEN[1] (naskiĝis la 6-an de junio 1879 en Lepsiko) estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto.

Degen estis ekzamena komisaro de la Esperanta Instituto por Germanoj kaj vigla propagandisto en meza Germanio per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Li fondis en 1910 la Lepsikan Esperanto-Instruistaron. Li estis prezidanto de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI). Krome li fondis Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) en Vieno en 1924.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kleines Lehrbuch, malgranda lernolibro, 1915
  • Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch (Vortareto Esperanto-Germana kaj Germana-Esperanto, kune kun Bernhard Kötz)
  • Esperanto-Lernolibro por popollernejoj, multaj eldonoj 1922-1953
  • Du Fabeloj de Grimm, traduko ĉ. 1929
  • La Sorĉistina Kanto (Das Hexenlied), melodramo de Ernst von Wildenbruch / Max von Schillings el 1902/1903, traduko de 1932

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Enciklopedio de Esperanto la persona nomo estas erare skribita "Artur" sen "h". Arthur tamen en ĉiuj verkoj troveblaj en Trovanto kaj la kutima formo en la germana de tiu epoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]