Artur Lundkvist
| Artur Lundkvist | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Artur Lundkvist | |||||
| Naskonomo | Artur Nils Lundkvist | ||||
| Naskiĝo | 3-an de marto 1906 | ||||
| Morto | 11-an de decembro 1991 (85-jaraĝa) en Råsunda church parish | ||||
| Tombo | tombejo de Solna, 4/194 (1992–) | ||||
| Lingvoj | hispana • franca • sveda vd | ||||
| Ŝtataneco | Svedio | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Maria Wine (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto • filmreĝisoro • filmmuntisto • tradukisto • verkisto • ĵurnalisto | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||





Artur Nils LUNDKVIST (naskiĝis la 3-an de marto 1906 en Hagstad, municipo Perstorp; mortis la 11-an de decembro 1991 en Solna) estis sveda verkisto, poeto kaj literatura kritikisto. Li estis membro de la Sveda Akademio ekde 1968 [1] kaj edziĝis kun la verkistino Maria Wine ekde 1936.[2]
Li estis aŭtoro de pli ol 100 verkoj, kolektoj de poezio, lirika prozo, noveloj, literaturaj eseoj, tradukoj de kantotekstoj, romanoj, vojaĝeseoj kaj scenaroj por kino.
Li verkis superrealismajn kantotekstojn, transskribante impresojn de la subkonscio kaj sonĝojn, aŭ esploris urbajn kaj kamparajn temojn, dominitajn de la ideo de socia kaj morala libereco. Li estis konata literatura kritikisto, ekzercante konsiderindan influon en la publikaĵoj: Bonniers litteräre magasin, Dagens Nyheter, Carovana, Morgon-Tidningen, Poesi.
Kiel literaturkritikisto, kaj ankaŭ tradukisto, li prezentis fremdan literaturon al svedaj legantoj, inkluzive de pluraj aŭtoroj, kiuj poste ricevos la Nobel-premion pri literaturo, kiel ekzemple William Faulkner, T. S. Eliot, Pablo Neruda, Claude Simon, Vicente Aleixandre, Octavio Paz, Gabriel García Márquez kaj Mario Vargas Llosa.[2] Liaj verkoj estis tradukitaj en pli ol 30 lingvojn.
Li fondis la literaturan grupon Fem Unga. Li estis unu el la ĉefaj reprezentantoj kaj teoriuloj de sveda modernismo.
Artur Lundkvist apartenis al rondoj subtenantaj la tiel nomatan Trian Lokon (direkto en la sveda ekstera politiko de la 1950-aj jaroj signifanta mankon de subteno por kaj Usono kaj Sovetunio dum la Malvarma Milito). Li aktivis en la Sveda Packomitato (svede: Svenska Fredskommittén).[3] En 1950 li estis nomumita vicprezidanto de la Monda Konsilio de Paco, kaj kelkajn jarojn poste (1958) li ricevis la Internacian Lenin-Pacpremion.[4]
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1929: Naket liv (Nuda Vivo)
- 1930: Svart stad (La Nigra Urbo)
- 1937: Sirensång (La Kanto de la Sireno)
- 1957: Vulkanisk kontinent (La Vulkana Kontinento. Vojaĝo Tra Sudameriko)
- 1962: Ögonblick och vågor (Momento kaj Ondoj).
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La vojaĝanto. novelo. trad. Ferenc Szilágyi, en Sveda Novelaro, 1950.
- La volo de l' ĉielo. El la sveda tradukis Bertil Nilsson. Eldonejo Inko, eldonaĵa numero 057. Dec 2000. 244 paĝoj. ISBN 91-7303-057-0
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kumm, Bjorn, "Obituary: Artur Lundkvist", 12 Dec 1991, paĝo 13.
- 1 2 Artur Lundkvist Svenskt översättarlexikon
- ↑ Häggman, Bertil. (1991) Medlöparna (svede). Stockholm: Contra. ISBN 91-86092-22-7.
- ↑ (1959) Yearbook of the Great Soviet Encyclopedia (ruse). Moscow: Sovetskaya Enciklopediya.

