Arturo Ghezzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo Ghezzo
Persona informo
Naskiĝo 1873
Morto 1950
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Pentraĵo sur muro de TEA, la Esperanto-Asocio en Triesto

Arturo GHEZZO (geco), ps. Ghez, italo, doktoro, profesoro. Eklaboris pri Esperanto en Triesto en 1909. Liaj propagando kaj instrua laboro estis de tiam tre gravaj por la regiono Istrio. En 1911 sukcesis en la profesora ekzameno de Esperanto ĉe la Supera Instituto de Antverpeno. Lingva Komitatano de 1913 ĝis minimume 1929 aŭ pli longe. Sennombraj paroladoj kaj kursoj. Dum la unua mondmilito la aŭstra polico persekutis lin pro lia esperantista agado kaj li estis internigita en la kampon de Lebring, Stirio. Prezidanto de Esperantista Rondo en Triesto kaj de la itala Esperanto-kongreso en 1922.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • lernolibro;
  • tri festparoladoj okaze de landaj kongresoj;
teatraĵoj:
    • Lia Ventumilo;
    • Kiam Amo parolas;
    • Fraŭlinoj, imitu min;
    • Vi sola Esperanto povas fari tiajn miraklojn;
    • Aventuro de Karuavalo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell'Esperanto in Italia. Roma 1982, p. 12-13 (en la itala)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.