Arturo la 1-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo la 1-a
Persona informo
Arzhur Iañ
Naskiĝo 29-an de marto 1187 (1187-03-29)
en Nanto
Morto 3-an de aprilo 1203 (1203-04-03) (16-jaraĝa)
en Turo Johana de Arko
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Katedralo Nia-Damo de Rueno vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Duklando de BretonioReĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj • Anĵua dinastio vd
Patro Gotfredo la 2-a vd
Patrino Konstanca de Bretonio vd
Gefratoj Eleonora • Matilda of Brittany • Alix de Thouars • Catherine of Thouars vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arturo la 1-a (n. la 29-an de marto 1187, m. aprilon 1203) el la dinastio Plantaĝenetoj estis duko de Bretonio de 1196 al 1203.

Li estis la postmorta filo de Ĝofredo la 2-a (Bretonio) (m. 1186), kies edzino Konstanca (Dukino de Bretonio) naskis lin sep monatojn post la morto de Ĝofredo. Ĝofredo estis la kvara legitima filo de Henriko la 2-a (Anglio), kaj Arturo estis nevo de Rikardo la 1-a (Anglio) kaj Johano (Anglio).

En 1191, kiam li estis en Sicilio survoje al la Sankta Lando, Rikardo la 1-a formale agnoskis Arturon (prefere al Johano) kiel sia heredonto kaj Tankredo (Sicilio) promesis ke unu el liaj filinoj edziĝos Arturon kiam li plenaĝos.

En 1196, kiam Arturo havis sep jaron, Konstanca aranĝis ke li estu proklamata Duko de Bretonio.

En 1199 mortis Rikardo la 1-a, kaj Johano kroniĝis kiel reĝo de Anglio. Tamen multaj nobeloj de liaj francaj posedaĵoj rifuzis agnoski lin. Ili preferis Arturon, kiu deklaris sin vasalo de Filipo la 2-a (Francio), ne de Johano. Komence Filipo subtenis Arturon sed, post mallonga milito, en 1200 Filipo agnoskis Johanon la rajta reĝo de Anglio kaj Duko de Normandio.

Sed Filipo daŭre agnoskis Arturon rajta reganto de Bretonio, Majno (Francio), Poitou kaj Anĵuo. Johano invadis Francion en 1202. Dum Arturo sieĝis sian avinon, Eleonoron de Akvitanion, armeo de Johano surprizis kaj kaptis lin. Li estis enkarcerigata ĉe Falaise kaj poste Rouen kie Vilhelmo de Braose (7-a Barono de Abergavenny) gardis lin. Li malaperis en 1203. Pri lia sorto oni ne certas: estis diversaj onidiroj. Verŝajne li estis mortigata. Ankaŭ kaptata estis Eleonoro (konata kiel la bela knabino de Bretonio), la fratino de Arturo. Laŭ unu raporto (en la Analoj de Margam), Johano mem ebriiĝis la ĵaŭdon antaŭ Pasko, mortigis lin, plipezigis la kadavron per granda ŝtono, kaj ĵetis ĝin en la Sejnon: fiŝisto rete kaptis la kadavron, kiu estis sekrete entombigata en Abatejo Bec. Post la morto de Arturo, Vilhelmo de Braose ĝuis la favoron de Johano, kaj ricevis grandajn bienojn: pro tio estis suspektate ke li estis kompleco en la murdo. Multajn jarojn poste, kiam Vilhelmo kaj Johano kverelis, Maud de Braose (edzino de Vilhelmo) akuzis la reĝon pro la murdo de Arturo. Pro tio ŝi kaj ŝia filo (ankaŭ nomata Vilhelmo) enkarceriĝis en Kastelo Windsor kie ili malsatmortis: sed Vilhelmo de Braose eskapis kaj fuĝis en Francion, kie laudire li verkis raporton pri la morto de Arturo, kvankam neniu kopio troviĝis.

La verŝajna murdo de Arturo estis kerna elemento en la teatraĵo Reĝo Johano de William Shakespeare.