Aruad
Aruad aŭ Ruad, iam Arvad, (arabe: أرواد, Arwād) estas senakva insulo, ĉirkaŭ 3 km antaŭ la siria havenurbo Tartus (nomita ankaŭ Tortosa aŭ Tartosa). Ĝi estas ĉ. 570 m longa kaj ĉ. 360 m larĝa kaj tute kovrita de la samnoma fiŝkaptista vilaĝo. Ĝi havas konstruitan haveneton por malgrandaj boatoj ĉe sia orienta flanko.
Fotogalerio
-
Osmana fortikaĵo de Aruad
-
La haveneto de Aruad
-
Aruad kun haveneto vidita desupre
Bildstrio
En la 26-a volumo de Asterikso, "La odiseo", Aruad estas menciita kiel fenica haveno, fermita al la gaŭloj, kiuj serĉas ŝtonoleon.
Vidu ankaŭ
Koordinatoj: 34° 51′ 20″ N 35° 51′ 32″ O / 34.85556 °N, 35.85889 °O (mapo)