Arvo Karvinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arvo Karvinen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1934 (1934-01-07)
en Leppävirta
Morto 6-an de oktobro 2013 (2013-10-06) (79-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Maunula Cemetery
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Q11885025 • Business College Helsinki • Universitato de Helsinko
Okupo
Okupo organization leader
vdr

Arvo KARVINEN (naskiĝis la 7-an de januaro 1934, mortis la 6-an de oktobro 2013), magistro pri filozofio, aktivulo en la Finnlanda kaj internacia blindula movado, ankaŭ esperantista. Li blindiĝis 11-jara pro akcidento, esperantiĝis en 1955, estrarano de Steleto, finna esperanto-asocio de viddifektitoj ekde 1960, estrarano de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) (1963–1967) kaj prezidanto 2009–2011, vice 2012, delegito de LIBE ĉe Eŭropa Blindul-unuiĝo kaj membro de ĝia kultura kaj eduka komisiono 2007–2011, membro de UEA-komitato 1994–2001.

Laborante longe kiel la ĝenerala sekretario de la Finna federacio de vidhandikapuloj (1972–1999) gvidis multajn internaciajn kunlaborojn kun evolulandoj. Aktivis kiel komitatano de EBU (European Blind Union/Eŭropa Blindul-unuiĝo) kaj de WBU (World Blind Union/Monda Blindul-unuiĝo). Lia celkonscia laboro por atingi la celojn kaj ideojn de EBU kaj liaj servoj al vidhandikapito, kaj lia vasta kariero estas agnoskataj kaj alte aprezataj de EBU kaj ĝiaj membroj. En 2007 li estis invitata kiel honoran membron de EBU.

Sur la eŭropa kampo Arvo Karvinen laboris i.a. en la EBU komisiono pri kunlaboro kun Eŭropa Unio, EBU komisiono kun evolulandoj, en komisionoj de sociala fonduso de Eŭropa Unio. Lia internacia kariero komenciĝis en la 1960-aj jaroj inter sporto kaj lia pli vasta mondskala kariero en 1976 kiel estrarano de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj (World Council for the Welfare of the Blind). Ekde 1960-aj jaroj li laboris en la finna ligo de vidhandikapitoj kie li ekde 1972 okupis la postenon de ĝenerala sekretario ĝis emeritiĝo.

Lia agado emfazis precipe la trian mondon, i.a. li laboris plurajn fojon en Namibio por fondi rekapabligan centron pro blinduloj, por eduki personaron kaj fortigi organizon de blinduloj. En Zambio la finna ligo de vidhandikapitoj fondis brajlan bibliotekon, evoluis profesian edukadon kaj manlaborajn kondiĉojn. En Ekvadoro oni fondis brajlan presejon.

Kompreneble liaj servoj kaj krea potenco estas konataj ankaŭ sur la nacia kampo. En 1998 li ricevis de la finna prezidento la altan titolon "organiza konsilanto" pro sia plurjara sociala agado por handikapuloj, en- kaj eksterlande ĉefe en la tria mondo. Li spruĉis ideojn pri projektoj, kiun oni tiatempe taksis nekredeblajn. Tamen li ilin kuraĝe antaŭenpuŝis kaj efektivigis. En la finna ligo de viddifektitoj li iniciatis novan laborstrukturon i.a. fondante lokajn asociojn por fortigi porblindulan agadon, kaj aranĝis monkolektadon por fondi produktadon de sonlibroj en 1960-aj jaroj. Li establis regulajn kontaktojn kun decidfarantoj kaj aliaj organizoj. Lia krea potenco daŭris eĉ post emeritiĝo. En Iiris-centro staras kiel lastaj monumentoj de lia iniciatemo rekapabliga korto por infanoj nome ”korto de travivaĵo” inaŭgurita de prezidentino Tarja Halonen somere 2012 kaj ekde de printempo 2013 funkcianta kleriga centro por etaj infanoj. Li aranĝis financadon pere de kunlaboro de internacia kaj lokaj Lions-organizoj.

La sociala aktiveco de Arvo Karvinen emfazas multajn kampojn i.a. li laboris por la bono de edukado kaj dungiĝo kiel estro (angle ombudsman) de la fondaĵo por helpi vidhandikapulojn. En la socio aktivis kiel membro de ”Lions club” (1973–2013). La eblecoj de la volontula kunlaboro ĉiam estis liaj fortoj precipe en la agado de la internacia Lions-organizaĵo.

Fidela esperantisto[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1956 Arvo Karvinen partoprenis en Esperanto-kongresoj kaj asistis en aliaj internaciaj renkontiĝoj kiel preleganto en Esperanto. Li partoprenis en la aranĝado de la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en Finnlando en 1969 kaj 1995, estis membro de Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Universala Kongreso de Esperanto en Tampere 1995, iniciatis IKBE-on en Litovio (Vilno) 2005 kaj aktive asistis en la preparlaboroj, membro de LKK de IKBE en Svedio (Gotenburgo) 2003, konsilanto de IKBE en Ĉeĥio (Olomouc) en 2012.

Grava emo estis disvastigo kaj plibonigo de kono de Esperanto inter viddifektitoj per modernigo de lernolibroj kaj partopreno en ĝeneralaj Esperanto-kursoj. Iniciatis en 2008 kunlaboron de LIBE kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). La unua rezulto estis, ke ankaŭ viddifektitoj estis bonvenaj partopreni Someran Esperanto-Studadon (SES 2010) en Slovakio (Piešťany) en julio 2010. Ĝin partoprenis kvar viddifektitoj (3 el Finnlando, 1 el Serbio). Kiel prezidanto de LIBE li koncentriĝis krei strategion por fortigi la asocian strukturon por ke LIBE povu daŭre oferti al gejunuloj kaj plenkreskuloj internaciajn kontaktojn kaj novajn spertojn kaj siaparte eviti retiriĝon.

En 2009 iniciatis platskriban eldonon de ”Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939" kaj kompletigon per superrigardo de postmilita tempo. Pere de tradukoj nacilingven de la historia verko LIBE celas disvastigi la konon de la Esperanto-kulturo inter viddifektitoj. Esperanto ludis gravan rolon en la funkciigo de internacia kunlaboro de viddifektitoj kaj naciaj blindul-asocioj en kreado de servoj al viddifektitoj. Dum Esperanto-kongresoj oni parolis pri samaj terminoj kiel nun en la kunvenoj de EBU kaj WBU: edukado, metioj, enlaborigo, aliro al informado, sociaj cirkonstancoj, intergriĝo en socion.

Krom en Esperanto-kongresoj prelegis en Esperanto i.a. en la internacia konferenco pri profesia klerigo de viddifektitoj (problemoj, spertoj, perspektivoj) okazinta en Moskvo 2003. En la konferenco pri enlaborigo de vidhandikapuloj en Tokio 2007 Arvo Karvinen estis unu el tri invititaj eksterlandaj prelegintoj (Finnlando, Hispanio, Italio).

Plej vaste Arvo Karvinen disvastigis konon de Esperanto ĉe EBU kaj WBU. Ekzemple dum la ĝenerala asembleo de WBU en Ĝenevo en 2008 partoprenintoj ricevis materialon pri Esperanto, kaj tuj post la kunveno la oficejo de WBU distribuis prezentadon de Esperanto kaj agado de LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj. Krome Karvinen estis intervjuata de reta radio ACB Radio World en Esperanto.

En la kunveno de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj okazinta en Parizo en 1982 Esperanto evidentiĝis utila. Arvo Karvinen prezidis unu komisionon. Kun unu delegito ne eblis komunikiĝi. La problemo solviĝis kiam Arvo Karvinen proponis Esperanton kaj povis gvidi diskutojn uzante la anglan kaj Esperanton. Same okazis en Sauda Arabio (Riadho) en 1984 en la kunveno de WBU.