Arzavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao: la regno Arzavo brune en sudokcidenta Malgranda Azio

Arzavo estis antikva regno en sudokcidenta Malgranda Azio en la Bronzepoko kaj en la Ferepoko: la loĝantoj de la regno estis parolantoj de la luva lingvo en la kultura regionego Luvio, do konsideratas membroj de la iom hipoteza etno luvianoj.

Arzavo jam estas menciita en antikvaj hititaj tempoj antaŭ la disvolviĝo de la Hitita Imperio, sed en tiu tempo ĝi estis ekster la intereso de la hititaj reĝoj. La unuaj armitaj konfliktoj erupciis sub reĝo Tudĥalija la 1-ala 2-a. Interalie, trudeniroj de la kaŝkanoj el la regiono Bitinio kaj Ponto borde de la Nigra Maro en la Hititan Imperion fine de la 4-a jarcento antaŭ nia erao kaŭzis malfortiĝon de la imperio kaj samtempe la plifortigon de la regno Arzavo, kies reĝo Tarĥuntaradu estis petita de la egiptia faraono Amenhotep la 3-a doni al li filinon kiel edzino. La hitita Granda Reĝo Murŝili la 2-a finfine frakasis la regnon Arzavo post pluraj militaj kampanjoj. Antaŭ la falo de la ĉefurbo Apaša (probable la pli posta urbo Efezo), la lasta reganto de Arzavo ĉirkaŭ la jaro 1316 antaŭ nia erao fuĝis al insulo en la Egea Maro, kie li baldaŭ mortis. Arzavo poste estis dividita fare de la hititoj en vasaloŝtatojn: Mira (verŝajne la antaŭa kernlando de Arzavo), Ŝeĥa (Šeḣa) kaj Ĥapala (Ḫapalla).