Arĥeologia muzeo de Sanĉio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arĥeologia muzeo de Sanĉio
hindie साँची पुरातत्व संग्रहालय
angle Sanchi Archaeological Museum
Muzeo
Foto ekstere de la muzeo
Foto ekstere de la muzeo
Foto ekstere de la muzeo
arkeologia muzeo [+]

Lando Barato
ŜtatoMadja-Pradeŝo
Koordinatoj23° 28′ 46″ N, 77° 44′ 23″ O (mapo)23.4794177.739616Koordinatoj: 23° 28′ 46″ N, 77° 44′ 23″ O (mapo)

Arĥeologia muzeo de Sanĉio (Madja-Pradeŝo)
Arĥeologia muzeo de Sanĉio (Madja-Pradeŝo)
DEC
Arĥeologia muzeo de Sanĉio
Arĥeologia muzeo de Sanĉio
Lokigo de Madja-Pradeŝo en Barato
Situo en la ŝtato Madja-Pradeŝo de Barato.

Arĥeologia muzeo de Sanĉio (Barato)
Arĥeologia muzeo de Sanĉio (Barato)
DEC
Arĥeologia muzeo de Sanĉio
Arĥeologia muzeo de Sanĉio
Situo en Barato.

Map
Arĥeologia muzeo de Sanĉio

Vikimedia Komunejo:  Sanchi Archaeological Museum [+]
Retpaĝaro: asi.nic.in/HI/museum-sanchi/
vdr

La arĥeologia muzeo de Sanĉio (hindie साँची पुरातत्व संग्रहालय, IAST: sānchī purātatv sangrahālay) troviĝas proksime de la arĥeologia situo de Sanĉio en Madja-Pradeŝo, Barato. Ĝi enhavas diversajn restaĵojn kiuj estis trovitaj en proksima budhana komplekso.[1][2] La muzeo, kun siaj vidindaĵoj, atestas la riĉan religian kaj arĥitekturan heredaĵon de Barato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La arĥeologia muzeo estis starigita en la jaro 1919 fare de la s-ro John Marshall; poste ĝi konvertiĝis en la hodiaŭan muzeon de Sanĉio. La arĥeologia servo de Hindio estas la nuntempa posedanto de la muzeo. La muzeo malfermiĝas por la publika spektantaro ekde 9 atm ĝis 5 ptm (loka horo). La barataj turistoj pagas kotizon de 30 ₹, dum la eksterlandanoj devas pagi 500 ₹.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo kolektadas grandan kvanton da tre antikvaj ŝtonskulptaĵoj de Hindio, de la tria, dua kaj unua jarcentoj a.K.E.. La ĉiuj vidindaĵoj estis kolektitaj en Sanĉio mem. Oni povas vidi en la muzeo — inter la aliaj — plurjarcentajn kestetojn, malsamajn ilojn, kaj kelkajn metalobjektojn uzitaj fare de monaĥoj. Eĉ fama leona kapitelo de Aŝoko, adoptita kiel nacia emblemo de Barato, videblas ene de la muzeo (la plej fama kapitelo troviĝas, anstataŭe, en la muzeo de Sarnato, en Utar-Pradeŝo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arĥeologia Servo de Barato (hindie kaj angle). Arkivita el la originalo je 10-a februaro 2014. Alirita 20-a junio 2018.
  2. Retejo de la arĥeologia muzeo de Sanĉio (angle). Arkivita el la originalo je 25-a marto 2018. Alirita 20-a junio 2018.