Asín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asín (Zaragoza))
Asín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50619
Demografio
Loĝantaro 101  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 1° 3′ U (mapo)42.283691-1.0466465Koordinatoj: 42° 17′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Alto 584 m [+]
Areo 18,466539 km² ( 184 6.6 539 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Asín (Provinco Zaragozo)
Asín (Provinco Zaragozo)
DEC
Asín
Asín
Situo de Asín
Asín (Hispanio)
Asín (Hispanio)
DEC
Asín
Asín
Situo de Asín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Asín [+]
vdr


Asín [aSIN] estas municipo de la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo de la regiono Aragono, Hispanio, je 95 kilometroj de Zaragozo, regiona kaj provinca ĉefurbo. Ĝi havas municipan areon de 18,4 kvadrataj kilometroj, estis 106 loĝantoj en la jaro 2008, kaj estas 5,82 loĝ/km². Ĝia poŝtkodo estas 50619. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Asín limas norde kun Luesia, oriente kun Orés, sude kun Farasdués, kaj okcidente kun Malpica de Arba. La plej grandaj kaj plej proksimaj urboj al Asín estas Ejea de los Caballeros, je 22,2 km en la sudo kaj Uncastillo, 24,4 km norde. Ĝia alteco sur la marnivelo estas 584 m. [1]

Ĝian municipan teritorion trairas de nordo al sudo la rivero Farasdués, kiu enfluas en la riveron Arba de Luesia inter Farasdués kaj Rivas, kiuj apartenas al municipo Ejea de los Caballeros. Asín estas malnova urbo situanta sur la maldekstra bordo de la rivero Agonías, en valo mallarĝa kaj frondo-riĉa. [2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Asín [3]
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2008
336 387 430 460 449 429 338 190 129 115 100 107

Post longdaŭra periodo de malkresko, la populacio stabiliĝis. En 2019 estis 110 loĝantoj. [4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Asín estis konkerita fare de la reĝo Sancho Ramírez (1064-1094) kaj la unuaj setlantoj, kiuj donis al tiu loko sian nomon (de la "Asín" genlinio), estis origine de la valo "Broto". [2] En la jaro 1132 Asín akiris sian unuan popolĉarton de la aragona reĝo Alfonso la 1-a, nomita "La Batalanto", konfirmita denove en 1320 fare de la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono.

La 24-an de decembro 1425, per juĝa verdikto de la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono, li devigis al Juan Fernández de Heredia kaj al Antonio de Urrea, vendi la urbeton Asín al la Ĉefepiskopejo de Zaragozo kontraŭ 22 500 salajroj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo "Santa María del Rosario", laŭ romanika stilo. Ĝi estas memorinda historia kaj arta monumento, kun grandioza gotika retablo kaj bildo de la Virgulino.:
Ĝi estas de la fino de la 12-a jarcento kaj la komenco de la 13-a jarcento. Ĝi konsistas el unuopa navo kovrita per barela volbo kaj duonronda absido, al kio estis aldonitaj en la 16-a jarcento du kapeloj ambaŭflanke de la unua sekcio de la navo kaj korpo ĉe la piedo, kiu servas kiel sakristio. [5]
Elstaras la baptujo en la suda brako kaj la bildo de la Virgen del Campo el la samnoma ermitejo, jam rekonstruita, situanta ĉirkaŭ 500 m norde de la farmdomo, jam en la teroj de Luesia. Ĝi estas bunta lignoĉizado, kun la infano sur la maldekstra brako. Ĉirkaŭ ĝi estas restaĵoj de trairejoj de gotika retablo kun bibliaj scenoj el la sama fonto. [6]
  • Ermitejo de la "Virgen del Campo" (Virgulino de la Kamparo), kiu estis parte disfalinta, sed jam tute rekonstruita.
  • Multaj domoj en Asín estas reĝaj konstruaĵoj de la Mezepoko, gravaj eksponentoj de sia pasinta grandeco kaj rego. [2]
  • Romanika ponto. Ĝi situas apud la urba areo, sur la malnova vojo al Luesia, kiu restis kiel aliro al la kampoj kiam la nova vojo estis konstruita. [7]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Diversaj funebraj steleoj estis trovitaj en ĝia teritorio. Oni povas vidi kelkajn el ili en la "Provinca Muzeo de Zaragozo". [2]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • "San Gregorio" - Sankta Gregorio, la 9-an de majo. [1]
  • "Fiestas mayores" - Grandaj festoj, de la 15-a ĝis la 18-a de aŭgusto.
  • "San Román" - Sankta Roman, la 18-an de novembro.
  • "Romería a la ermita de la Virgen del Campo" - Pilgrimado al ermitejo "Virgulino de la Kamparo", la tago de Pentekosto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 [2]
  3. INE - Instituto Nacional de Estadística de España
  4. [3]
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-12-16. Alirita 2022-12-16.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-01-28. Alirita 2022-12-16.
  7. [4]
  8. [5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Asín (Aragón TV) - [6]
  • Asín (Heraldo) - [7]
  • Asín - [8]