Saltu al enhavo

Nacia himno de Omano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el As-Salam as-Sultani)
نشيد عمان الوطني · Uman al-vatani
“نشيد عمان الوطني · Uman al-vatani”
nacia himno
lando  Omano
kantoteksto Raŝid bin Uzajiz Al Ĥusaidi en 1970
muziko la brita kapelestro James Frederick Mills en 1932
ekde 1970, melodio jam ekzistinta ekde 1932 kaj modifita en 1996
muzika ekzemplo
"Nacia himno de Omano"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

نشيد عمان الوطني (arabe, latinliterigite Uman al-vatani, formale laŭ DMG-latinliterigo Našīd ʿumān al-waṭanī) estas la nacia himno de Omano. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Omano en 1970.

La teksto estas verkita de la poeto Raŝid bin Uzajiz Al Ĥusaidi en 1970. La muzikon origine komponis la brita kapelestro James Frederick Mills en 1932, kiu estis petita komponi salutan fanfaron por la tiama sultano - la melodio ankoraŭ iom adaptiĝis en 1996; pro tiu origino la muzikaĵo ankoraŭ ofte nomatas as-Salaam as-Sultani (Saluto al la sultano). La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo G-maĵoro.

sultano Kabus ibn Sa'id Al Sa'id (1940-2020), al kiu la himno estis origine dediĉita