Asaita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asaita
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 11° 34′ N, 41° 26′ O (mapo)11.56666666666741.433333333333Koordinatoj: 11° 34′ N, 41° 26′ O (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Asaita (Etiopio)
Asaita (Etiopio)
DEC
Asaita
Asaita
Situo de Asaita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Asaita [+]
vdr

Asaita (amhare አሳይታ - Asayəta), konata ankaŭ kiel Aussa, estas urbo en nordorienta Etiopio, kaj ĝis 2007, ĝi estis la ĉefurbo de la Regiono Afaro. Situa en la distrikto Afambo, nome parto de la Regiona Administracia Zono 1a, la urbo havas latitudon kaj longitudon de 11°34′N 41°26′E kaj alton de 300 metroj.

Regiono Afaro.

Asaita estis dummallonge la ĉefurbo de Adela Sultanlando[1] kaj de la Hararia Imamlando de Aussa same kiel la sidejo de la Aussa Sultanlando, nome ĉefa regno de Afaroj, sed ĝi estas 50 kilometrojn suden laŭ nepavimita ŝoseo el la aŭtoŝoseo inter Aŭaŝ (centra Etiopio) kaj Asab (plej sudorienta Eritreo). Telefona linio el Kombolĉa al Asaita funkciis el 1964.[2] La urbo Semera, nome tute nova planita setlejo situa apud la propra aŭtoŝoseo, en 2007 iĝis la nova ĉefurbo de la regiono.

Sudoriente de Asaita, sur la suda bordo de la Danakila dezerto, estas grupo de dudek salakvaj lagoj kiu kovras la teritorion ĝis la landlimo kun la najbara Ĝibutio. Tiuj lagoj estas Gummare, konata pro siaj flamengoj, kaj Abbe, nome fina destinejo de la rivero Avaŝo.

Baze sur informo de la Centra Statistika Agentejo en 2005, la urbo havis kalkulitajn 22,718 loĝantojn, el kiuj 12,722 estas maskloj kaj 9,996 inoj.[3] Laŭ la ŝtata popolnombrado de 1994, la urbo havis 15,475 loĝantojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shinn, David. Historical Dictionary of Ethiopia. Scarecrow Press. p. 21. Alirita la 22an de aŭgusto 2019.
  2. [ "Local History in Ethiopia" Arkivita en 2007-09-27 en Wayback Machine (pdf) The Nordic Africa Institute website (alirita la 21an de novembro 2007)
  3. CSA 2005 National Statistics Arkivita la 23an de novembro, 2006, en Wayback Machine, Table B.3