Ascanio Condivi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de Vita di Michelagnolo Buonarroti verkita de Ascanio Condivi.
Ascanio Condivi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1524 (1524-11-30)
en Ripatransone
Morto 10-an de decembro 1574 (1574-12-10) (50-jaraĝa)
en Ripatransone
Mortis per drono vd
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo pentristo • skulptistoverkisto • arthistoriisto • biografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ascanio CONDIVI (1525 – 10a de Decembro 1574) estis itala pentristo kaj verkisto. Ĝenerale konsiderita kiel mezgrava artisto, li estas memorata ĉefe kiel biografo de Mikelanĝelo, kiun li konis en Romo en 1540-aj jaroj. En 1553 li publikigis Vita di Michelagnolo [tiel] Buonarroti,[1] en kiu li defendis la faman artiston disde atakoj kontraŭ lia supozita malĝentila karaktero kaj disde malakuratecoj disvastigitaj en fama verko Vivoj de la Plej Elstaraj Pentristoj, Skulptistoj kaj Arkitektoj de Giorgio Vasari.

Krome li dediĉis sin al pentrado de religiaj temoj. Unu el tiuj pentraĵoj, nome la nefinita kaj ambigue nomita "Sankta Familio kaj aliaj figuroj" (nune en la Casa Buonarroti, Florenco), dependis komplete pro sia kompono el desegno havigita de Mikelanĝelo. Tiu desegno, konata kiel "Epifania" ĉar erare oni supozis, ke ĝi priskribas Epifanion, estas nun en la Brita Muzeo, Londono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chilvers, [eldonita de] Ian (2009). The Oxford dictionary of art and artists (4a eld.). Oxford: Oxford University Press. p. 139. ISBN 978-0-19-953294-0.