Asfalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tavolo de asfalto.

Asfalto estas miksaĵo de bitumo kiel ligento kun volumenaĵo (kutime gruzosablo). La bitumo, natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, estas ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta. Ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon, plejofte uzata por surkovri stratojn.

En la ŝosekonstrua profesia slango asfalto estas la koncizigita nomo de asfaltbetono

Asfaltbetono[redakti | redakti fonton]

Asfaltbetono estas betono kun asfalto kiel ligento, en la praktiko materialoprezentanta la supran tegaĵon de veturejo kaj de aliaj firmititaj areoj. Ĝi estas sternita, kompaktigita kaj rulpremita tavolo el miksaĵo konsitanta el asfalto, sablo, gruzo kaj eventuale almiksaĵoj.[1]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



  1. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99