Ashland (Oregono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ashland
urbo en Oregono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Oregono
Kantono kantono Jackson
Poŝtkodo 97520
Telefonkodo 458
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 360  (2020) [+]
Loĝdenso 1 242 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 122° 42′ U (mapo)42.191388888889-122.70083333333Koordinatoj: 42° 11′ N, 122° 42′ U (mapo) [+]
Alto 594 m [+]
Areo 17,19 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Ashland (Oregono)
Ashland (Oregono)
DEC
Ashland
Ashland
Lokigo de Oregono en Usono
Situo de Ashland

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashland, Oregon [+]
vdr

Ashland (Oregono) estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Oregono kaj en la kantono Jackson. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 21 360 loĝantoj sur areo de 17,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 242 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn en 1852. Ĝis la limo al Kalifornio sude estas 26 kilometroj.

du el la tri ŝekspiraj teatroj de la urbo el birda perspektivo
la kinejo Varsity Theatre, loko de la sendependa filmfestivalo

Artoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

La Oregona Ŝekspiro-Festivalo kreskis de somera subĉiela serio en la 1930-aj jaroj al sezono kiu etendiĝas de februaro ĝis oktobro, sceneje prezentante ŝekspirajn kaj ne-ŝekspirajn ludojn en tri teatroj. La Ŝekspiro-Festivalo fariĝis la plej granda regiona repertuara teatro en Usono.

La Oregona Kabaredo-Teatro prezentas muzikalojn kaj komediojn tutjare. Malfermita en 1986, la vespermanĝoteatro okupas iaman baptistan preĝejon konstruitan en stilo de revivigo de la antaŭaj hispanajkaj poste meksikaj misiejoj en Kalifornio. La sendependa filmfestivalo Ashland Independent Film Festival, kiu montras internaciajn kaj hejmajn filmojn de preskaŭ ĉiu ĝenro, okazas ĉiun aprilon en la kinejo Varsity Theatre urbocentre. Proksimume 90 filmoj estas montritaj dum la kvin tagoj de la festivalo - inter alie, ĉi tie en 2012 la filmo La universala lingvo de Sam Green pri Esperanto ricevis la ĵurian premion de plej bona mallonga dokumenta filmo. En 2009, Ashland estis la scenaro por la filmadaptigo de la porinfana horora-fantasta novelo Coraline de la brita verkisto Neil Gaiman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]