Ashley Harkleroad
Aspekto
| Ashley Harkleroad | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 2-an de majo 1985 (40-jaraĝa) en Rossville |
| Loĝloko | Los-Anĝeleso |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Chattanooga Christian School (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Chuck Adams (en) Alex Bogomolov (en) |
| Infanoj | 2 |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto (2000–) digital creator (en) modelo de la erotika fotografio |
Ashley Harkleroad (Rossville (Georgio), 2-an de majo 1985) estas usona tenisistino.
Ŝi fariĝis profesia tenisistino je la 12-a de junio 2000 kaj gajnis ĝis nun 8 turnirojn je internacia ITF nivelo. Ŝia plej alta klasifikado je la WTA mondoranglisto estas la 39-a loko, kiun ŝi atingis je la 9-a de junio 2003. Ŝi atingis je Roland Garros kaj la Australian Open la trian raŭndon, respektive en 2003 kaj 2007.

