Ashley Judd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ashley Judd
Ashley Judd - 2014.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de aprilo 1968 (1968-04-19) (51-jara)
en Granada Hills
Ŝtataneco Usono
Alma mater John F. Kennedy School of Government • Universitato de KentukioUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Paul G. Blazer High School
Profesio aktoro, filmaktoro, kantisto, televida aktoro, voĉaktoro, teatra aktoro
Oficiala retejo http://ashleyjudd.com/
Familianoj
Edz(in)o Dario Franchitti
Patrino Naomi Judd
Frat(in)o Wynonna Judd
v  d  r
Information icon.svg

Ashley JUDD (naskita Ashley Tyler Ciminella; 1968) estas usona aktorino. Ŝi estas filino de kantistino Naomi Judd kaj fratino de Wynonna Judd.

Judd komencis sian aktoran karieron en televido per Star Trek: The Next Generation en 1991 kaj en kino per Kuffs. Ŝi partoprenis kinfilmon Ruby in Paradise en la ĉefa rolo en 1993.

Dum 1990-aj jaroj ŝi laboris ĉe kinfilmojn Natural Born Killers, Smoke, The Passion of Darkly Noon, Heat, Normal Life, A Time to Kill, The Locusts, Kiss the Girls, Simon Birch, Eye of the Beholder, Double Jeopardy, inter aliaj krom ĉe televidaĵo Norma Jean & Marilyn.

En komenco de 21-a jarcento ŝi aperis en kinfilmoj kiel Where the Heart Is, Someone Like You..., High Crimes, Divine Secrets of the Ya-Ya Sisterhood, Frida, Twisted, Come Early Morning, Bug kaj Crossing Over.

Ŝi diplomiĝis ĉe la Universitato de Kentukio en 2007.

Dum la 2010-a jardeko Judd laboris en kinaĵoj kiel Tooth Fairy, Flypaper, Dolphin Tale, Olympus Has Fallen, Divergent, The Identical, Dolphin Tale 2, Big Stone Gap, Insurgent, Allegiant, Good Kids, A Dog's Way Home kaj ankaŭ en televidserioj Missing, Twin Peaks kaj Berlin Station.