Asian Dub Fondation

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Asian Dub Fondation
Asian Dub Foundation koncertanta en Strasburgo (Francio)
Asian Dub Foundation koncertanta en Strasburgo (Francio)
Bazaj informoj
Ĝenroj Duobligo, Roko, Hiphopo, Elektromuziko, Drumenbaso
Aktivaj jaroj 1993 - Nuntempo
Retejo asiandubfoundation.com
vdr

Asian Dub Foundation (ADF) estas angla alternativa elektronika muzika grupo. Ĝi miksas Duobligon, Hiphopon, Dancehalon, Drumenbason, Regeon, Ĝangalon, Bhangraon kaj poprokon.

La grupo koncertas en malsamaj formoj: kiam ĝi estas anoncita kiel Asian Dub Foundation, ĝi estas la tuta grupo, sed se temas pri la Asian Dub Foundation Sound System, nur la DJ miksas kaj ludas la muzikon de aliaj artistoj, unu aŭ du MC-oj repante.

La anoj de la grupo administras la Asian Dub Foundation Education (ADFED) en Londono, kiu celas ebligi al ĉiuj produkti muzikon senpage per dek-monataj kursaroj. Filio estis kreita en Amsterdamo de iama lernanto.

Anoj[redakti | redakti fonton]

Fondintaj anoj[redakti | redakti fonton]

  • Dr. Das
  • Master D (Deeder Zaman)
  • Pandit G
  • Chandrasonic

Nuntempaj anoj[redakti | redakti fonton]

  • Steve Chandra Savale (Chandrasonic)
  • Aktar Ahmed (Mc Aktarvata)
  • Rocky singh
  • Ghetto Priest
  • Nathan "flutebox" Lee
  • Dr Das

Diskaro[redakti | redakti fonton]