Asira arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La reĝo, ĉasanta leonon, el la Norda Palaco, Ninivo (nun en la Brita Muzeo en Londono).
Flugilanta virbovo el Ĥorsabado.
Vundita leono, reliefo el la Nineveh palaco .
Flugila Feino, Dur-Sharrukin Palaco, Ĥorsabad.

La asira arto (skulptarto, arkitekturo, pentrarto kaj ceramiko) estas konata pere de la elfosaĵoj kaj postaj studoj faritaj en Ninivo (aktuala Mosulo), kaj en aliaj urboj kiuj formis parton de la civilizacio de la asira popolo. La arkeologoj kiuj laboris en Mezopotamio studis antaŭ la antikvaĵojn de asiroj ol tiujn el babilonanoj, simplem ĉar tio rezultis pli facila. Estis pli simpla aliri kaj sekvi la vojon de la elfosado de la urbo de Ninivo, kie konserviĝis la cimentoj el ŝtono preskaŭ sentuŝe, ol fari ĝin en Babilono, kie abundis la adobo tre detruita de la paso de la jarcentoj. Pere de detalaj studoj de la palacoj, temploj kaj konturoj de la asiriaj urboj, la arkeologoj akiris la esperton kiu poste permesis ilin sekvi en la mezopotamiaj urboj detruitaj plano de laboro jam praktikita kaj testita.

Francisko Azorín faras detalan priskribon de Asira arto jene:

Citaĵo
 Arto disvolviĝinta en Asirio (Azio), de XV ĝis VII jc. a.K. La arkitekturo estis elvolba; la ĉefurboj Asuro, Korsabado, Ninivo, havis kolosajn palacojn, konstruitajn sur ampleksaj terasoj, kun salonoj ĝis 50 x 11 m., ornamitaj el oro, bronzo, alabastro, azulehoj k. belaj reliefoj: famaj estis la pluretaĝaj turoj similaj al la ĥaldeaj sed sen eksteraj ŝtuparoj 

[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 20.