Asiria lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asiria)
Asiria lingvo
lingvo • dialektomoderna lingvo
aramea lingvo • novaramea lingvaro
Parolantoj 232 300
Skribo Siria alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 aii
  Glottolog assy1241
Angla nomo Chaldean Neo-Aramaic
Franca nomo soureth
vdr

Asiria lingvo (alinome "nov-siria lingvo") estas komuna nomo de modernaj orientarameaj dialektoj, en kiu parolas asirianoj. La totala nombro de la parolantoj ne estas konata. Asiria lingvo, laŭ sia strukturo, ege distancis de ŝemida tipo, al kiu ĝi apartenas laŭ origino. Perdiĝis kelkaj ŝemidaj sonoj, samtempe aperis novaj; Asiria leksiko riĉiĝis de arabaj, persaj, turkaj vortoj.

Moderna asiria lingvo havas multajn dialektojn, kaj la literatura lingvo, kiu kreiĝis en 40-aj jaroj de 19-a jc, baziĝas sur Urmia dialekto. En ĝi kreiĝis beletro, religia kaj lernoliteraturo, aperadis periodaĵoj.


Iu dialekto de la antikva akada lingvo ankaŭ nomiĝas Asiria lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]