Asizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo traktas la italan urbon Asizo. Pri la jura termino asizo vidu la artikolon asiza tribunalo.
Assisi
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Umbria.svg Umbrio (2005)
Provinco PG Peruĝo (2005)
Geografia situo 43° 4′ N, 12° 37′ O43.06666666666712.616666666667Koordinatoj: 43° 4′ N, 12° 37′ O
Alto super marnivelo 424 m
Areo 186 (2005) km²
Loĝantaro 26196 (31-12-04)
Loĝdenso 131 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Vedi Assisi#Frazioni (2005)
Najbaraj komunumoj Bastia Umbra, Bettona, Cannara, Nocera Umbra, Perugia, Spello, Valfabbrica, Valtopina (2005)
Patrono San Rufino
Festa tago 12-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj assisani
Poŝtkodo 06081 (2005)
Imposta kodo A475 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 054001 (2005)
Telefona prefikso 075 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.assisi.pg.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Asizo (itale: Assisi [aSIzi]) estas urbo en la itala regiono Umbrio.

Ĝi situas proksime de la provinca ĉefurbo Perugia ĉe monto Subasio, havas ĉ. 25.000 loĝantojn kaj areon de ĉ. 187 km².

En Asizo estis fonditaj la katolikaj monaĥaj ordenoj de la franciskanoj kaj de la klaraninoj. La fondintoj, Sankta Francisko kaj Sankta Klara, estas entombigitaj en preĝejoj dediĉitaj al ili: la Baziliko Sankta Francisko kaj la Baziliko Sankta Klara. En 1756 la Baziliko Sankta Francisko nomumiĝis kvina granda baziliko de la Latina Eklezio, kaj en 1906 la la Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj en Asizo nomumiĝis sesa Granda Baziliko (ĉiuj aliaj kvar estas en Romo). Pro tiuj preĝejoj Asizo iĝis la dua plej grava pilgrimejo de katolikismo post Romo.

En 1997 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj la kongresanoj spektis esperantlingvan muzikalon pri la vivo de Francisko de Asizo.

La Baziliko Sankta Francisko kun la du pliaj bazilikoj kaj aliaj franciskanejoj de la urbo ekde la jaro 2000 apartenas al la monda kultura heredaĵo laŭ UNESKO.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]