Asketismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolika monaĥo

Asketismo (el greka ασκητής – fakulo kaj sence laŭ greka άσκημα, άσκησις – ekzerco, vivmaniero de la atletoj) estas ofte religie motivita fastado, abstino, silentado, ĉasteco, nedormado, elsociiĝo, ankaŭ rezigno pri korpa purigado, memskurĝado (vipado), marŝado senŝua (nudpiede), senhejmeco kaj ankaŭ tolerado de humiligaj agadoj. Asketismo rilatas al korpo kaj animo. Ĝi estas ĉefe spirita sinteno: Oni eltenas ĉion libervole kaj pro iu celo ekster si.

La pitagora skolo ankaŭ praktikis asketismo kiel parto de la procezo de purigado de la animo. La radikoj de la asketismo de judoj, kristanoj kaj islamanoj kuŝas en la hebrea biblio, eĉ se la vorto mem ne aperas tie. Por la frua kristanismo Johano la Baptisto estis ekzemplodona. Jesuo mem ne praktikis specialan asketismon, kvankam laŭ Mat. 4, 2 li fastis dum 40 tagoj.

Multaj monaĥaj ordenoj, aparte en budhismo, kristanismo kaj islamo (tie aparte la sufismaj ordenoj de derviŝoj), akcentas la praktikon de asketismo.

Multaj atletoj ankaŭ sindetenas de seksumado antaŭ diversaj konkuradoj, por koncentri siajn fizikajn kaj mensajn klopodojn sur la konkurado.

La socia movado Rektaj punkoj estas karakterizita de siaj membroj sindetenantaj de alkoholo, drogoj kaj neformala seksumado, kiel vivmaniero.

Malsatstriko estas uzata kiel ilo de protesto aŭ kiel levilo de soci-politika premo kontraŭ diversaj aŭtoritatoj (ĉefe dum koloniismo kaj en malliberejoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]