Asociación Deportivo Cali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deportivo Cali
futbala klubo
Kluba nomo  Asociación Deportivo Cali
Kromnomo La Amenaza Verde (La verda minaco), Azucareros (Sukeruloj), Verdiblancos (Verd-blankuloj), El Superdepor
Fondita  23-a de novembro 1912 (kiel "The Cali Football Club")[1]
16-a de februaro 1959 (2002) (Refondita)
kiel asocio
18-an de majo de 1962
oficiale rekonata[1]
Stadiono  *Pascual Guerrero (provizora)
Santiago de Cali,  Kolombio
*Stadiono Deportivo Cali (oficiala), Palmira,  Kolombio.
Kapacito  33.130[2]
Prezidanto  Kolombio Óscar Astudillo.
Trejnisto  Kolombio Fernando Castro Lozada
Ligo  Categoría Primera A
2015-I  1-a
Hejme
Ekstere
vdr

La Asociación Deportivo Cali[3] (Sporta Asocio Kalio), pli konata kiel Deportivo Cali aŭ nur "Cali", estas sporta klubo de la Kolombia urbo Kalio, fondita la 23-an de novembro 1912[4]. La Deportivo Cali estas pli konata kiel futbalteamo, sed ankaŭ konkuras en aliaj sportoj kiel korbopilkado,[5] naĝado[6] kaj teniso.

Je sia futbala profesia branĉo, ĝi atingis la ĉampionad-titolojn de la jaroj 1965, 1967, 1969, 1970, 1974, 1996, 1998, 2005 kaj 2015, pro tio, Deportivo Cali estas la kvara plej sukcesa futbalteamo de la "Categoría Primera A" (Kategorio Unua A, La plej grava profesia kaj oficiala ĉampionado el Kolombio), en kiu ĝi nuntempe ludas. Estas la nura Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propan futbalan stadionon, nomata "Estadio Deportivo Cali" (Stadiono Deportivo Cali), tiu ĉi stadiono estas la plej granda el Kolombio. Krome, la Deportivo Cali estis la unua Kolombia klubo kiu pridisputis finalon en la Copa Libertadores de América (Pokalo Liberigintoj de Ameriko, la plej grava futbal-pokalo de Sudameriko).

Historio[redakti | redakti fonton]

Neprofesia epoko[redakti | redakti fonton]

Unua blazono de la "Cali Football Club" (Futbala Klubo Kalio) de 1912.

La Deportivo Cali (tiamtempe: Cali Football Club), estis fondita je 1912[7] por studentoj kiuj alvenis el Eŭropo kun la regularo de futbalo. Je 1927 ĝi sanĝis sian nomon al Deportivo Cali kaj reprezentis la departementon de la Valo de Kaŭko en la naciaj ludoj, ili gajnis la titolojn de 1928-1930. Pluraj kluboj unuiĝis al la Deportivo Cali kiam ĝi preskaŭ komencis sian profesian epokon, ankaŭ en tiu tempo, la klubo komencis ludi je aliaj sportoj kiel korbopilkado, atletiko kaj naĝado. [8]

Profesia epoko[redakti | redakti fonton]

La Deportivo Cali estas unu el la "fondintaj" kluboj de la futbala profesia ligo en Kolombio. Ĝia unua matĉo estis kontraŭ "Junior", la rezulto de la matĉo estis malvenko de Deportivo Cali, 2-0. Ĝia unua venko estis 4-1 kontraŭ "Nacional". Je la fino de la sezono, Deportivo Cali finis je la 8a pozicio.[9]

Ĉe 1949, la Cali-a klubo kontraktis la peruan Valeriano López kaj aliaj futbalistoj de tiu lando por krei la futbalteamon kiun la historio rememoras kiel "El rodillo negro de Cali" (La rulknedilo nigra de Cali), en tiu epoko la kolombia futbalo elstaris pro ĝia forta ekonomio (tiu epoko estas konata kiel "El Dorado" [la orkolorulo]), tiu ĉi futbalteamo pridisputis forte la ĉampionadon kun la teamo de "Millonarios" (Riĉuloj), kie ludis Alfredo Di Stéfano, Deportivo Cali atingis la 2-an pozicion je 1949[10] kaj la trian je 1950.[11]

La 10-an de marto 1956, Deportivo Cali estis forpelita de la "División Mayor del Fútbol Colombiano" (La kontrola organo de la profesia Kolombia futbalo) dum nedifinita periodo. Tiu decido farigis ke la klubo bankrotis kaj malfondiĝis, sed la klubo estis refondita je 1959.[12]

Titoloj[redakti | redakti fonton]

Naciaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Naciaj turniroj (Neprofesia epoko)[redakti | redakti fonton]

  • Campeonato Departamental Aficionado (Departementa amatora ĉampionado): 1931

Oficialaj naciaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Junularaj naciaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Amikaj internaciaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Rivalecoj[redakti | redakti fonton]

Deportivo Cali havas plurajn sportajn rivalecojn kun aliaj Kolombiaj futbalteamoj. La plej kutima el tiuj rivalecoj estas kontraŭ la alia samurba futbalteamo, "América", pro la historio de ambaŭ teamoj, pro la naciaj titoloj kiuj kolektas inter ambaŭ teamoj (21 ĝis nun, 13 "ruĝaj" kaj 8 "verdaj"), kaj ankaŭ pro la granda rivaleco de ĝiaj fanaroj: plurfoje ambaŭ fanaroj batalis unu kontraŭ la alian. Ĉi tiu estas la rivalmatĉo plej antikva kaj ankaŭ la plejfoje ludita en Kolombio. Ankaŭ ekzistas rivaleco inter Deportivo Cali kaj "Millonarios" el Bogoto kaj "Atlético Nacional" el Medeĝino".

Deportivo Cali kontraŭ Millonarios[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi matĉo estas nomata kiel la "Clásico Añejo" (la "malnova rivalmatĉo"), tiu estas unu el la plej antikvaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo. Ambaŭ teamoj pridisputis 6 finalojn, el kiuj 4 "Millonarios" atingis la ĉampionadon kaj Deportivo Cali atingis 2. La rivaleco je la fanaro ankaŭ ekzistas ĉar ambaŭ teamoj havas huliganajn fanarojn, la huligana fanaro de Deportivo Cali nomiĝas "Frente Radical Verdiblanco" kaj la huligana fanaro de "Millonarios" nomiĝas "Comandos Azules", ambaŭ fanaroj batalis plurajn fojojn, ĉe KalioBogoto.

Deportivo Cali kontraŭ Atlético Nacional[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "Clásico de Verdes" ("Rivalmatĉoj de verduloj"). Tiu estas relative unu el la plej novaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo, ĉe aliaj kialoj, la rivaleco naskiĝas por la sporta rivaleco inter la departementoj de la Valo de Kaŭko kaj Antjokio.

Deportivo Cali kontraŭ América de Cali[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "clásico vallecaucano" ("Kaŭkvalana rivalmatĉo") kaj estis ludita 278 fojojn je la profesia Kolombia futbalo (ekde 1948 ĝis nun, oni ne konsideras la matĉojn en internaciaj turniroj kaj de "Copa Colombia"). La Deportivo Cali estas, el la du teamoj, kiu venkis pliajn fojojn.[17]

La unua matĉo ludita inter la du teamoj okazis en 1931, tiam Deportivo Cali venkis al América 1-0, dum la matĉo la arbitraciisto nuligis 2 golojn de "América de Cali" pro ofsajdo.[17]

Uniformo[redakti | redakti fonton]

Ĉemizo hejma de Deportivo Cali en 2011-II.

La hejma uniformo de Deportivo Cali estas komponita de verdkolora ĉemizo. La randoj de la manikoj kaj de la kolumo estas blank-koloraj. La pantalono kaj la ŝtrumpoj estas blankaj.

La ekstera uniformo, estas komponita de blank-kolora ĉemizo. La manikaj randoj kaj la kolumo estas verdkoloraj. La pantalonoj kaj la ŝtrumpoj restas egale al la hejma uniformo.

La tria uniformo, estas komponita de verdkoloraj ĉemizo kaj pantalono, la ŝtrumpoj estas de la sama koloro. Kutime oni uzas ĉi tiun uniformo je ludoj kontraŭ "Atlético Nacional" kaj "La Equidad" (ambaŭ teamoj havas ankaŭ verdajn uniformojn).

Komence, la teamo "Cali Football Club" dividiĝis je du teamoj, la unua uniformo de "Cali Football Club A" estis duone ruĝa kaj duone verda franĝoj, kaj la franĝoj estis vertikalaj, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj nigraj. La uniformo de "Cali Football Club B" estis duone ruĝa kaj la alia duona franĝo estis verda, ankaŭ la franĝoj estis vertikañaj, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj estis nigraj.

Oni jam antaŭdecidis ke la koloroj de la venkita teamo inter la teamoj "A" kaj la "B" estu la koloroj de departemento kaj la koloroj de la malvenkita teamo estu la koloroj de la urbo, la teamo "A" rezultis venkinta kaj ekde tiam ĝiaj koloroj estas la koloroj de la departemento en sportaj okazaĵoj [18]. Post tio la teamo ŝanĝigis sian nomon al "Deportivo Cali A" kaj adoptis la koloroj de "Cali Footbal Club B". La uniformo de tempo al tempo ŝanĝis ĝis transformiĝi en la nuntempa uniformo kiu estas tute verda. Je la jaro 1948 oni decidis ŝanĝi la koloron de la ŝtrumpoj al blankaj kaj verdaj.

The Cali Football Club "A"
1912
The Cali Football Club "B"
1912
Deportivo Cali A
1912
Deportivo Cali
1947
2012, omaĝa ĉemizo pro la centjariĝo

Stadiono[redakti | redakti fonton]

La Stadiono Deportivo Cali.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estadio Olímpico Pascual Guerrero.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Stadiono Deportivo Cali.

3° 25′ 47.77″ N 76° 32′ 27.65″ U / 3.4299361 °N, 76.5410139 °U / 3.4299361; -76.5410139 (mapo)

Dum la plej granda parto de ĝia historio en la Kolombia futbalo Deportivo Cali ludis ĝian hejmajn matĉojn ĉe la Estadio Olímpico Pascual Guerrero (olimpika stadiono "Pascual Guerrero").

Deportivo Cali estas la unua kaj nura Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propran stadionon. La antaŭ-inaŭguro de la Stadiono Deportivo Cali okazis je fino de 2008, je amika matĉo inter la naciaj futbalteamoj de Kolombio kaj Niĝerio. Poste, la 21-an de februaro 2010, la stadiono estis oficiale inaŭgurita je matĉo kontraŭ Deportes Quindío.[20] Kelkfoje Deportivo Cali ankaŭ ludas en la urba stadiono "Pascual Guerrero".

La estraro de Deportivo Cali, je oficiala komunikaĵo la 17-an de aŭgusto 2011,[21] decidis ludi provizore en la olimpika stadiono "Pascual Guerrero", dum la konstruado de la teama stadiono finiĝas.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

Deportivo Cali havas du sidejojn, la administra sidejo "Alex Gorayeb" (3° 28′ 17.7″ N 76° 31′ 30.7″ U / 3.471583 °N, 76.525194 °U / 3.471583; -76.525194 (mapo)) estas konstruaĵo de tri etaĝoj, tie estas la oficiala vendejo de la teamo, nomata la "Tienda verde" (La verda vendejo), ankaŭ tie estas pluraj futbalaj kaj korbopilkadaj kampoj (el betono kaj ligno), skvaŝa kampo, gimnastikejo, restoracio kaj naĝejo.

La kampara sidejo estis akirita post la vendo de la futbalisto Carlos Valderrama, la sidejo nomiĝas "La Casona de Pance" kaj estas lokata je la periferio de la urbo, tie trejnas la profesia teamo kaj la junaj teamoj. La kampara sidejo havas 4 laŭregulajn futbalkampojn, gimnastikejon, naĝejon por infanoj, knaboj kaj plenaĝuloj, kampojn de plaĝa flugpilkado kaj korbopilkado, turkajn banejojn, saŭnejojn, restoracion, parkadejon, kaj alirejon al la proksima rivero.

La abonantoj de la klubo povas uzi ambaŭ sidejojn senkoste.

Datumoj de la klubo[redakti | redakti fonton]

Nuna teamo 2015[redakti | redakti fonton]

  • Aktualigita la 11-an de Februaro 2015.[23]


Nac. Nombre Posición Aĝo Club Procedencia
1 Kolombio Luis Hurtado Golulo 28 Deportivo Cali B
2 Kolombio Danilo Arboleda Defendanto 28 Deportivo Cali B
3 Kolombio Juan Sebastian Quintero Defendanto 27 Deportivo Cali BSub-20
4 Argentino Cristian Nasuti Defendanto 41 Ekvadoro Emelec 2
5 Kolombio Andrés Pérez Mezkampludanto 43 Argentino San Lorenzo de Almagro 1
6 Kolombio Juan David Cabezas Mezkampludanto 31 Kolombio Once Caldas
7 Kolombio Harold Preciado Golisto 30 Kolombio Jaguares de Córdoba
8 Kolombio Juan Carlos Guazá Mezkampludanto 42 Kolombio Atlético Huila
9 Kolombio Sergio Herrera Golisto 42 Kolombio Independiente Santa Fe
10 Paragvajo David Mendieta Mezkampludanto 36 Paragvajo 3 de Febrero
11 Kolombio Harrison Mojica Mezkampludanto 29 Deportivo Cali B Lesionado
12 Urugvajo Ernesto Hernández Golulo 37 Kolombio Atlético Huila
13 Kolombio Helibelton Palacios Dekstra flanko 30 Kolombio La Equidad
14 Kolombio Luis Fernando Mosquera Mezkampludanto 36 Kolombio Atlético Nacional
16 Kolombio Germán Mera Defendanto 33 Kolombio Atlético Bucaramanga
17 Kolombio Harrison Canchimbo Maldekstra flanko 33 Kolombio Llaneros F.C.
18 Kolombio Frank Fabra Lateal Izquierdo 31 Kolombio Envigado F.C.
19 Kolombio Yerson Candelo Mezkampludanto 31 Kolombio Aston Villa de Cali
20 Kolombio Alveiro Sánchez Golisto 25 Kolombio Escuela Carlos Sarmiento Lora Lesionado
21 Kolombio Víctor Giraldo Dekstra flanko 36 Kolombio La Equidad
22 Kolombio Jaiber Cardona Golulo 32 Kolombio Uniautónoma F.C.
23 Kolombio Jose Mondragon Defendanto 29 Kolombio Jaguares de Córdoba
24 Kolombio Luis Calderón Defendanto 34 Kolombio Pacífico F.C.
25 Kolombio Andrés Felipe Roa Mezkampludanto 29 Kolombio Unión Magdalena
26 Kolombio Jeison Angulo Maldekstra flanko 26 Deportivo Cali BSub-20
29 Kolombio Miguel Murillo Golisto 29 Kolombio Deportivo Pereira
30 Kolombio Mateo Casierra Golisto 26 Deportivo Cali B
31 Kolombio Alí Rodolfo Reyes Mezkampludanto 31 Kolombio Depor Fútbol Club
32 Kolombio Manuel Loaiza Golulo 28 Deportivo Cali B
33 Kolombio Carlos Renteria Mezkampludanto 28 Deportivo Cali B Lesionado
34 Kolombio Rafael Santos Borré Golisto 28 Deportivo Cali BSub-20
Kolombio Eduar Caicedo Defendanto 27 Kolombio Cúcuta DeportivoSub-20
Kolombio Victor Arboleda Golisto 27 Kolombio Escuela Carlos Sarmiento Lora
Kolombio Jhon Alexander Ramirez Mezkampludanto 28 Kolombio Depor Fútbol Club
Kolombio Estefano Arango Golisto 28 Kolombio Patriotas F.C.
Kolombio Luis Manuel Orejuela Dekstra flanko 27 Deportivo Cali BSub-20
Kolombio Nilson Castrillón Dekstra flanko 26 Deportivo Cali BSub-20
DT Kolombio Fernando "Pecoso" Castro 74


  • La kolombiaj teamoj nur povas havi maksimume 4 ekterlandajn futbolistojn. La listo montras nur la ĉefan naciecon de ĉiu futbolisto.
  • Vundita = Longtempa vundo.
  • Kapitano = Kapitanoj.
  • Ludantoj kiuj estis kunvokitaj, por la plenkreskula kolombia nacia teamo de futbalo aŭ la Sub-20jaraĝa teamo nacia.

Gol-faristoj[redakti | redakti fonton]

No. Nomo Lando # Goloj Jaroj
1. Walter Marcolini Argentino 30 1960
2. Jorge Ramírez Gallego Kolombio 168 1965 - 1973[24]
3. Alberto de Jesús Benítez Argentino 136 1975 - 1983[25]
4. Néstor Leonel Scotta Argentino 79 1977 - 1980
5. Miguel Oswaldo González Argentino 34 1985
6. Jorge Aravena Ĉilio 23 1987
7. Hamilton Ricard Kolombio 36 1996 - 1997
8. Víctor Bonilla Kolombio 37 1998
9. Léider Preciado Kolombio 17 2003-II
10. Hugo Rodallega Kolombio 12 2005-II
11. Freddy Montero Kolombio 16 2008-II

Historiaj Futbalistoj [26][redakti | redakti fonton]

 

Prezidantoj[27][redakti | redakti fonton]

Prezidanto Jaroj
Genaro Otero Vázquez 1912-1943
Camilo Caycedo Méndez 1943-1945
Arcesio Silva Ledesma 1945-1947
Armando Bohórquez 1947-1948
Venancio Solórzano 1948-1949
Carlos Sarmiento Lora 1949-1954
Guillermo Otoya Rengifo 1954-1959
Alex Gorayeb 1959-1962
Camilo Barreneche 1962-1964
Edgar Vásquez Madriñán 1964-1965
Héctor González Quintero 1965-1967
Alex Gorayeb 1967-1983
Pedro José Piedrahita Plata 1983-1984
Nelson Garcés Vernaza 1984-1985
Aurelio Grimberg 1985-1990
Carlos Arcesio Paz 1990-1993
Humberto Arias 1993-1996
Óscar Astudillo 1996-1997
Humberto Arias 1997-2005
Rodrigo Otoya Domínguez 2005-2009
Hebert Celín 2009-2010
Fernando Marín 2010 - 2012
Óscar Astudillo 2012-Nuntempe

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 referenco pri la refundaĵo de "Deportivo Cali" (es). Arkivita el la originalo je 2010-10-20. Alirita 2010-10-20.
  2. Cali (2-a de aŭgusto). Arkivita el la originalo je 2010-10-16. Alirita 2012-01-27.
  3. El Club - web oficial del Deportivo Cali. Arkivita el la originalo je 2010-10-19. Alirita 2012-01-27.
  4. Dimayor - Asociación Deportivo Cali (2011lingvo=es). Arkivita el la originalo je 2012-06-13. Alirita 2012-01-27.
  5. Escuela de baloncesto (korbopilkada lernejo) (hispane) (27 de novembro). Arkivita el la originalo je 2009-12-08. Alirita 2012-01-27.
  6. Escuela de natación (Naĝada lernejo) (hispane) (27 de novembro). Arkivita el la originalo je 2009-12-03. Alirita 2012-01-27.
  7. 100 años de fútbol en Colombia (100 futbalaj jaroj ĉe Kolombio).
  8. Historia del Deportivo Cali (Historio de la "Deportivo Cali" (20 de aŭgusto). Arkivita el la originalo je 2008-08-30. Alirita 2012-01-27.
  9. statistikoj (22-a de decembro).
  10. La Subĉampeonado de 1949
  11. La tria pozicio je 1950
  12. Hace 54 años el Deportivo Cali quedó por fuera de la Dimayor (antaŭ 54 jaroj la Deportivo Cali estis forpelita de la Dimayor) (11-a de decembro).
  13. CAMPEON CALI CAMPEON.[rompita ligilo]
  14. Torneo Cuadrangular de Medellín 1953
  15. Copa Bogotá 2002
  16. Miami Cup 1986
  17. 17,0 17,1 Statistikoj de "Deportivo Cali vs America", FIFA. Arkivita el la originalo je 2013-01-28. Alirita 2012-01-27.
  18. [1] Arkivigite je 2011-10-17 per la retarkivo Wayback Machine The Cali footbal Club, je la oficiala paĝo]
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-17. Alirita 2012-01-27.
  20. Deportivo Cali jugará en su estadio contra Deportes Quindío. Arkivita el la originalo je 2010-02-22. Alirita 2012-01-27.
  21. komunikaĵo de la estraro.[rompita ligilo]
  22. http://espndeportes.espn.go.com/futbol/resultados?league=conmebol.libertadores&date=20060221
  23. Deportivo Cali Nuna teamo 2015. Arkivita el la originalo je 2013-12-07. Alirita 2015-02-12.
  24. Oficiala paĝo de la klubo Deportivo Cali. Jorge Ramírez Gallego. Arkivita el la originalo je 2010-10-19. Alirita 2012-01-27.
  25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-24. Alirita 2012-01-27.
  26. Historio - Neforgeseblaj futbalistojOficiala TTT-ejo de "Deportivo Cali" Arkivigite je 2010-10-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  27. La prezidantoj de Deportivo Cali http://www.deporcali.com/deporcali/notas/Julio222003/presidenteslistado.php Arkivigite je 2009-10-03 per la retarkivo Wayback Machine

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asociación Deportivo Cali en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]