Asociación Sevillana de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Asociación Sevillana de Esperanto (Sevilja Esperanto-Asocio) estas asocio kreita en Seviljo, Andaluzio en lastaj 1970-aj jaroj de Tomas Caspe Cereijo por disvastigo de esperanto en tiu urbo. Ĝi estis kune kun SEJO (Sevilja Esperantista Junulara Organizo) grava referenco en Hispana movado dum 1980-aj jaroj. Sevilja Esperanto-Asocio estis tiel multenombra kaj aktiva ke ĝi eldonis periodaĵojn, disvastigis e-on tra la lokaj medioj kaj foiroj, instruadis la lingvon per tutjaraj kursoj, organizis naciajn kaj regionajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj eĉ naskis junularan sekcion, S.E.J.O.-n (Sevilja Esperanta Junulara Organizo) kiu fariĝis alia grava referenco en la hispana junulara movado ĝis la naŭdekaj jaroj. Post kelkaj jaroj sen aktiveco dum 1990-aj jaroj en jaro 2004 ĝi refondiĝis okaze de organizado de Andaluza Kongreso de Esperanto.