Asocio de Tenisaj Profesiuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio de Tenisaj Profesiuloj
logotipo = ATP World Tour.png
angle Association of Tennis Professionals (ATP)
fondodato 1972
centra oficejo Bank Lane
Roehampton
Londono SW15 5XZ
Britio
retejo: www.atptennis.com

La Asocio de Tenisaj Profesiuloj - angle Association of Tennis Professionals (ATP), hispane Asociación de Tenistas Profesionales, ruse Ассоциация теннисистов-профессионалов - estas la tutmonda organizaĵo de profesiaj viraj tenisaj sportistoj. Ĝin kompletigas la Virina Tenisa Asocio, angle Women's Tennis Association (WTA), por profesiaj virinaj tenisaj sportistoj. Tegmenta organizaĵo super ATP kaj WTA estas la Internacia Tenisa Federacio (ITF), kiu fiksas la regulojn de tenisa ludado kaj de turnira organizado.

La monda oficejo de la asocio estas en Londono, Britio. La asocio dividiĝas en tri regionajn branĉojn: Oficejo de la amerika branĉo havas sian sidejon en Ponte Vedra Beach, Florido, Usono; la oficejo de la eŭropa branĉo situas en Monako, kaj oficejo de la branĉo "ATP internacia", kiu kovras Afrikon, Azion kaj Aŭstralazion, troveblas en Sidnejo, Aŭstralio.

Historio

La asocio estis fondita en la jaro 1972, por solvi konfliktojn inter profesiaj tenisaj sportistoj kaj por pli profesie varbi pri profesiaj tenisaj turniroj.

ATP-Mondturneo

La asocio organias internacian turnearon por viraj tenisistoj, angle nomata "ATP Tour" respektive "ATP World Tour", do ATP-Turneo respektive ATP-Mondturneo. La plej multaj profesiaj tenisaj turniroj estas parto de ĝi. Plej gravaj turniroj el la ATP-Turneo estas la naŭ turniroj de la Majstra Serio (angle Masters Series). La ĉiujare kvar turniroj de la serio Granda Ŝlemo (Grand Slam) kaj la matĉoj de la Davisa Pokalo ne estas parto de la ATP-Turneo, ĉar ili organiziĝas rekte de la Internacia Tenisa Federacio. La Finalo de la ATP-Mondturneo fine de ĉiu sporta sezono meze de novembro organiziĝas komune de la organizaĵoj ATP kaj ITF.

ATP-Turneo por Defiantoj

Aldone al la supre menciata turneo por pintaj profesiuloj, la asocio ekde la jaro 1990 organizas plian tutmondan turnearon angle nomatan "ATP Challenger Tour", pli-malpli ATP-Turneo por Defiantoj: Ĝi estas por profesiaj tenisistoj, kiuj ne (jam) estas inter la 100 plej bonaj de sia fako, kaj servas inter alie al tio kolekti poentojn por rajti ekpartopreni en la "pintaj" turniroj de la ATP-Turneo.

Monda ranglisto pri teniso

Ekde sia fondiĝo la asocio ankaŭ daŭre aktualigas rangliston de plej bonaj viraj tenisistoj. Sumo da poentoj, en iom komplika sistemo kolektitaj laŭ personaj rezultoj en la tenisaj turniroj de la lastaj 52 semajnoj, difinas la personan lokon en ranga listo de ĉiuj tenisistoj, kaj ankaŭ difinas en kiuj pozicioj la tenisistoj startas en venontaj turniroj, ĉu ili do en jam unua aŭ nur posta matĉo ludas kontraŭ plej pintaj tenisistoj. Ĉar tiu sistemo por la publiko ŝajnas malfacile superrigardebla, ekde la jaro 2000 aldone estas dua ranglisto nomata "Ĉampiona Konkuro" (angle Champions Race). Laŭ tiu kalkulto komence de la sezono, do komence de januaro, ĉiuj tenisistoj havas nul poentojn kaj post ĉiu sukceso en turniro la poentoj plimultiĝas. Tiu sistemo inter alie konatas el la aŭtovetkonkura turnearo Formulo Unu.

De januaro 2004 (la Aŭstralia Malferma Turniro) ĝis aŭgusto 2008 (internacia turniro en Cincinnati) kaj denove ekde julio 2009 (fino de la turniro en Wimbledon), la sviso Roger Federer gvidas la viran rangliston pri teniso.

La koncernan virian rangliston prizorgas la Virina Tenisa Asocio, angle Women's Tennis Association (WTA).

Organizado

Prezidanto de la asocio estas Adam Helfant. Li gvidas sepmembran estraron, krom lia persono ankaŭ tri reprezentantoj de profesiaj tenisaj turniroj (laŭ la stato de februaro 2010 Zeljko Franulovic, Gavin Forbes kaj Graham Pearce) kaj tri reprezentantoj de profesiaj tenisistoj (laŭ la stato de februaro 2010 Justin Gimelstob, David Edges kaj Ivan Ljubicic).

Eksteraj ligiloj