Asocio pri lingvo-kreado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio pri lingvo-kreado
The Language Creation Society
negoco
Komenco 2007 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Garden Grove (Kalifornio), Usono
Tipo Lingvo asocio
Lingvoj

Angla

Retejo conlang.org
vdr

La asocio pro lingvo-kreado (angle: The Language Creation Society -LCS) estas organizaĵo starigita por promocii la artefaritajn lingvojn (angle:conlangs) kaj por informi al ĝenerala publiko pri la artefaritaj lingvoj kaj ties komunumoj.

La LCS ankaŭ rolas kiel peranto por la personoj, kiuj serĉas tiajn lingvojn por uzi ilin en siaj fikciaj verkoj (kiaj romanoj aŭ filmoj i.a.) kaj la kreantoj de tiaj lingvoj (angle:conlangers), kiuj volas labori profesie.

Celo

La celo de la LCS estas "promocii la artefaritajn lingvojn kaj la kreadon de tiaj lingvoj per la oferado de helpiloj al lingvo-kreantoj, por ke ili povu publikigi altkvalitajn kaj interesajn verkojn por la komunumo, krei konsciencon pri la artefaritaj lingvoj inter la ĝenerala publiko, organizi la laboron inter profesiaj lingvo-kreantoj kaj personoj kiuj laboras en la industrio pri amuzado kiuj volas aldoni profundecon al iliaj fikciaj mondoj kaj provizii centran lokon por kontaktuloj kaj fidinda informo al tiuj, kiuj volas lerni pli pri artefaritaj lingvoj"[1]

Servoj

Per peto la kliento priskribas siajn bezonojn kaj kian lingvon aŭ lingvojn artefaritajn la kliento celas, tiu peto estas sendata al listo de lingvo-kreantoj kiuj serĉas laboron; la proponoj de la lingvo-kreantoj estas reviziitaj de volontularo, kiuj ne konkuras pri la posteno. La plej bonaj proponoj estas sendataj al kliento, kiu elektas unu el la proponoj por ke ĝi estu plidisvolvigata de la lingvo-kreanto, kiu kreis ĝin.[2]

Ĝis nun, la LCS estis dungita de HBO, kaj ĝi dungis al David J. Peterson por krei la lingvon dothraki por la televida serio "A Game of Thrones (Ludo de tronoj), bazita sur la libro serio de George RR Martin de epika fantazio nomata A Song of Ice and Fire (Kanto de glacio kaj fajro).[3] Olivier Simon estis elektita de LCS por krei "Leosprache"-n por la germana filmo "Der Liebe Leo".[4]

Subteno el la komunumo

La plejmulto da enretaj forumoj de lingvo-kreantoj kaj la komunumoj estas antaŭaj al LCS kaj ne dependas de ĝi. La LCS provizas enretan gastigejon al serio de novaj projektoj por la komunumo, inter tiaj projektoj troviĝas la Conglang-a atlaso pri lingvo-strukturo,ankaŭ arĥivo de retpaĝoj el forpasintaj lingvo-kreantoj i.a., kaj enreta gastado por retpaĝoj pri konstruitaj lingvoj de individuaj membroj.[5]

La LCS ekis podkasto en februaro 2009[6] La LCS ankaŭ aranĝas la "Konferenco pri lingvo-kreado" proksimume ĉiun duan jaron. Ĝis nun la konferencoj aranĝitaj estas: 2006 (Berkeley, Kalifornio), 2007 (Berkeley, Kalifornio), 2009 (Providence, Rhode Island), kaj 2011 (Groningen, Nederlando).[7]

Membroj

Pluraj membroj de LCS kaj asocianoj estis dungitaj kiel lingvo-konsilistoj. Bill Welden konsilis pri elfaj lingvoj por la filma trilogio de la La Mastro de l' Ringoj[8]. Pluraj membroj havas diplomiĝon pri lingvistiko, kaj kelkaj laboras nuntempe en projektoj sub konfidencaj akordoj.[3]

Eksteraj ligiloj

Ĉefpaĝo

Referencoj