Aspirino
Aspirino | ||
![]() | ||
Plata ĥemia strukturo de la Aspirino | ||
![]() | ||
Tridimensia strukturo de la Aspirino | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Ĥemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 50-78-2 | |
ChemSpider kodo | 2157 | |
PubChem-kodo | 2244 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aŭ blanka pulvoro senodora sed iomete amargusta | |
Molmaso | 180.157 g·mol-1 | |
Denseco | 1.40 g cm−3 | |
Fandpunkto | 135 °C | |
Bolpunkto | 140 °C (malkomponiĝas) | |
Refrakta indico | 1,5623 | |
Solvebleco | Akvo: 3.3 mg/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 200 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R22 R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36/37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
|
Aspirino, aŭ acetilsalikata acido, salikata etero de aceta acido estas la aktiva molekulo de pluraj kuraciloj, efikaj kaj ofte uzataj por malfortigi dolorojn, ankaŭ por malaltigi korp-temperaturon, kuraci febron kaj inflamojn. Ĝi ankaŭ povas preventi kungluiĝon de trombocitoj, kaj tial ĝi estas uzata por preventi koratakojn, apopleksiojn, kaj emboliojn. Ĝi estas la plej uzata kuracilo el la mondo: oni kalkulas ke 35 000 tunojn da ĝi oni produktas ĉiujare.
La nomo "Aspirin" estis registrita en 1899 de firmao Bayer AG. Tamen, post la unua mondmilito pluraj landoj oficiale konfiskis enlandajn germaniajn propraĵojn, tiel ke (ekzemple, en Usono, Britio, Francio) "Aspirin" perdis sian proprietan markecon kaj fariĝis komunuza nomo por la koncerna kemiaĵo. En Germanio kaj pli ol 80 aliaj landoj, tamen, la nomo restas propraĵo de Bayer AG. En Hungario la firmao Richter produktas la samon, kiel Kalmopirin.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La acido acetilsalikata o AAS havas ĥemian formulon C9H8O4 kaj molekulan formulon C6H4(OCOCH3)COOH
La molekula pezo estas 180,16 uma. Blankaj pinglecaj kristaloj estas solveblaj en varma akvo aŭ alkoholo.
Sintezo[redakti | redakti fonton]
- Preparado de acetilsalikata acido per interagado de salikata acido kun acetata anhidrido:
Reakcio[redakti | redakti fonton]
- Degradiĝo de la "aspirino":[1]
Historio[redakti | redakti fonton]
Longe oni sciis, ke krusto de blanka saliko (Salix alba) havas kuracan efikon kontraŭ inflamoj. La efiko kontraŭ febro kaj doloro aperas jam en verkoj de malnovaj aŭtoroj kiel Hipokrato, Plinio la Maljuna, Dioskorido kaj Galeno.
En 1897 Felix Hoffmann el la kompanio Bayer sintezis acetilsalikatan acidon, ekde 1903 la firmao produktas ĝin.
En 1763, Edward Stone prezentis esplorojn pruvante science tiujn efikojn. Postaj ĥemiaj esploroj en 1828 de la profesoro de farmacio en la Universitato de Munkeno, Johano Buknero, pruvis ke la efiko ŝuldiĝis al la salikino, glukozido analoga al la acidoj salikata kaj acetilsalikata.[2]
Postaj esploroj de farmaciistoj Henri Leroux, Raffaele Piria, Charles Frédéric Gerhardt kaj Hermann Kolbe kondukis al la sintezo de la salikata acido

La salika ŝelo kaj la salikata acido havas la malavantaĝon de sia kontraŭefikoj en la stomako, kaj tio kondukis al esploristoj de la entrepreno Bayer al la esploro de novaj substancoj kiuj malpliigus tiujn efikojn. En 1897 Felix Hoffmann sukcesis rafini la acetilsilikilatan acidon kun granda pureco.[3] La efikoj estis priskribitaj en 1899 fare de Heinrich Dreser, kio permesis ĝian komercadon, kun la nomo Aspirina.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Theory and Practice of Physical Pharmacy
- ↑ Jeffreys, Diarmuid: Aspirin: The Remarkable Story of a Wonder Drug
- ↑ LA HISTORIA DE LA ASPIRINA (hispane). Bayer Health Care.