Saltu al enhavo

Assis Valente

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Assis Valente
Bazaj informoj
Naskiĝo 19-an de marto 1911 (1911-03-19)
en Santo Amaro
Morto 10-an de marto 1958 (1958-03-10) (46-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Deveno Santo Amaro
Ĝenroj Sambo
Profesio Komponisto, ilustristo
vdr

José de Assis Valente (Santo Amaro, 19-an de marto 1911 – Rio-de-Ĵaneiro, 6-an de marto 1958) estis brazila ilustristo kaj komponisto, kiu sin mortigis pro ŝuldoj.

Li estas konata ĉar komponis diversajn kantojn por Carmen Miranda. Tamen, unu el liaj famaj kantoj, "Brasil Pandeiro", estis malakceptita de ŝi.

Valente estas konsiderita pioniro en la popola muziko de Brazilo, ĉar li kreis multajn tipajn kantojn kiel Cai, Cai, Balão kaj la kristnaskan kanton Boas Festas, ambaŭ en 1933.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Assis Valente naskiĝis la 19-an de marto 1911, en Santo Amaro, lokata ĉe la brazila subŝtato Bahio. Siaj gepatroj estis José de Assis Valente kaj Maria Esteves Valente. Laŭ lin, li estis rabita por nekonato kaj donita al alia familio el Santo Amaro, kiu edukis lin, sed devigis lin labori por helpi hejme.[1]

Kiam li estis sesjara li ekloĝis en Alagoinhas, kun nova familio. Li ankaŭ malvolonte faris la hejmtaskojn tie, sed li baldaŭ eklaboris ce la urba hospitalo kiam tiu familio transloĝigis Salvadoron. En tiu hospitalo, lia arta talento estis agnoskita kaj lia familio matrikuligis lin en Liceu de Artes e Ofícios da Bahia, por plibonigi liajn desegnarton kaj skulptarton.[2]

Tiam, li estis invitita de pastro por labori en katolika hospitalo en Senhor do Bonfim sed, kiam li deklamis en populara festo kontraŭ-klerikajn versojn de la poeto Guerra Junqueiro, Assis Valente estis maldungita. Tiam, Assis Valente komencis labori en Circo Brasileiro. Tie li deklamis versojn de famaj poetoj kaj kelkfoje eĉ inprovize.[2]

En 1927, li transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kie li komencis labori kiel protezisto kaj eldoni siajn desegnojn en tiam-famaj magazinoj kiel Shimmy kaj Fon-Fon.[1]

En la 1930-aj jaroj li komponis siajn unuajn sambojn, tro kuraĝigita de amikoj. Multaj el liaj muzikaĵoj sukcesis en la voĉoj de famaj kantistoj kiel Carmen Miranda, Orlando Silva, Carlos Galhardo kaj aliaj. Lia admiro por Carmen faris lin lerni ludi gitaron, pensante ke la instruisto estis ŝia adopta patro, kio ne estis vera. La pasio ne haltis lin komponu multajn kantojn por ŝi, ĉiam estantaj en ŝiaj diskoj.

En sama epoko, li unuafoje provis memmortiĝi, kortinte siajn pulsojn, pro ŝuldoj, kiuj estis postulitaj de Elvira Pagã, unu el artistinoj, kiu, kune ŝia fratino, estis kantinta kelkajn de liaj komponaĵoj.[1]

En 1938, li eĉ anoncis, ke li finigus sian komponistan karieron; la revuo Carioca, tiu jaro, deklaris en artikolo kiu homaĝas lin: "Assis Valente estis sendube unu el plej bonegaj sambistoj de la nova generacio. Lia fama aperis subite kaj baldaŭ rapide kreskis(...) Li estis, dum longa tempo, la elsatara fakulo de populara muziko. Neniu teatraĵo debutas kun almenaŭ unu el liajn komponaĵojn en sia tekstlibreto."[3]

La 23-an de decembro 1939 li edziĝis al Nadyli da Silva Santos. La 13-an de majo 1941, li denove provis mortigi sin, saltante el Corcovado, tamen tiu provo malsukcesis ĉar la arboj dampis sian falon.[4]

En 1942, lia sola filino, Nara Nadyli, naskiĝis, post kiam li divorcis.[2]

Memmortiĝo

[redakti | redakti fonton]

Malesperite pro siaj ŝuldoj, Assis Valente aliris al oficejo por aŭtoraj rajtoj, esperante kolekti iom da mono. Tie li nur ricevis medicinaĵon por kalmi sin. Li apenaŭ telefonis al siaj dungitoj, instruinte ilin okaze de sia morto, kaj post al du amikoj, komunikinte sian decidon. Sidiĝinte en strata benko, li trinkis venenon por formikoj, lasinte noton al polico, kie li petas sian amikon Ary Barroso pagi du nepagitajn lupagojn. En la noto ankaŭ estas lia lasta verso:

"Mi haltos skribi, ĉar mi sopiras pri ĉiuj, kaj ĉio.

Diskografio

[redakti | redakti fonton]

Kvar postumaj albumoj kompilas la verkoj de Assis Valente:

  • Assis Valente (1970) - RCA/Abril Cultural 33/10 pol
  • Assis Valente (1977) - Abril Cultural 33/10 pol.
  • Assis Valente (1989) - FUNARTE LP
  • Assis Valente com Dendê - Sons da Bahia (Secretaria da Cultura e Turismo da Bahia - Bahiatursa); Salvador, 1999.

En 1956, la albumo "Marlene apresenta Sucessos de Assis Valente" estis lanĉita fare de la kantistino Marlene.[5] La brazila televida reto Rede Globo, en 1977, dediĉis lin tuta epizodo de seriozo "Brasil Especial".[6] La sama televida reto, en la 1980-jardeko, uzis titolon de unu el liaj komponaĵoj por nomi programon — Tamburina Brazilo (originale: Brasil Pandeiro pt ) — prezentita fare de la aktorino Beth Faria.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Dicionário Cravo Albin da Música Popular Brasileira Assis Valente Biografia (portugale). Alirita 2016-11-01 .
  2. 2,0 2,1 2,2 Lisboa Jr., Luiz Américo. (2006) Compositores e Intérpretes Baianos: de Xisto Bahia a Dorival Caymmi (portugale), p. 196 kaj sekv.. ISBN = 859849324-4.
  3. (1938) “Um músico por semana: Assis Valente”, Carioca (pt) (PDF) (161), p. 38. 
  4. Alvaro Costa e Silva. Cristo Redentor faz 90 anos (portugale). Alirita 2025-05-21 .
  5. Marlene apresenta Sucessos de Assis Valente (portugale). Alirita 2025-05-22 .
  6. Memória Globo - Brasil Especial (portugale). Alirita 2025-05-22 .
  7. Memória Globo - Brasil Pandeiro (portugale). Alirita 2025-05-22 .