Association for Computing Machinery
Association for Computing Machinery | |||||
---|---|---|---|---|---|
profesia kolegio eldonejo scienca societo eldonejo de malfermita aliro | |||||
Komenco | 15-a de septembro 1947 vd | ||||
Geografia situo | 40° 45′ 0″ N, 73° 59′ 32″ U (mapo)40.750084832983-73.992203843562Koordinatoj: 40° 45′ 0″ N, 73° 59′ 32″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Nov-Jorko | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Lingvoj |
angla lingvovd | ||||
Filioj | Special Interest Group on Security, Audit and Control (en) vd | ||||
| |||||
Agokampo | programaro | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c) | ||||
Asocio pri Komputila Maŝinaro (angle 'Association for Computing Machinery, akronime ACM) estas erudicia societo en la kampo de komputado kaj Informadiko (komputiko). La asocio estis fondita en 1947 kaj estas konsiderata grava en sia fako. En 2011, la asocio havis pli ol 100 000 membrojn. La ĉefoficejo de la asocio situas en Novjorko. La prezidanto de la ACM, ekde la 1-a de julio 2012, estas Vint Cerf. [1]
Agadoj
[redakti | redakti fonton]La asocio funkcias per 170 lokaj ĉambroj kaj 35 specialinteresaj grupoj (SIG), ĉiu el kiuj fokusiĝas al specifa areo de scio. Krome, la asocio havas filiojn en pli ol 500 universitatoj kaj altlernejoj tra la mondo (la unua estis fondita en 1961).
La asocio havas multajn dediĉitajn konferencojn kiuj fariĝis signifaj en la kampo de komputiko. La fakaj grupoj publikigas grandan nombron da revuoj kaj bultenoj. La asocio financas diversajn agadojn por disvastigi scion en la kampoj de komputiko. Interalie ĝi subtenis la ŝakkonkurson inter la ŝakisto Garri Kasparov kaj Deep Blue komputilo.
Revuoj
[redakti | redakti fonton]La asocio eldonas plurajn revuojn. La ĉefa estas Communications of the ACM, kiu estas distribuata al ĉiuj membroj de la asocio. Journal of the ACM estas la akademia ĵurnalo de la asocio. Kromaj ĵurnaloj temigas specifajn areojn de informadiko, kelkaj el kiuj estas publikigitaj ene de la specialiĝogrupoj. Kelkaj el la ĵurnaloj estas publikigitaj en kunlaboro kun la societo IEEE (kies agadoj parte interkovras kun tiu de la ACM). Preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj estas disponeblaj interrete por abonantoj.
Premioj kaj rekono
[redakti | redakti fonton]La asocio distribuas premiojn kaj atestojn pri aprezo en siaj agadkampoj, inkluzive de:
- Premio Turing por elstara atingo en komputiko. Ĉi tiu estas la plej grava premio en la mondo en ĉi tiu kampo.
- ACM-Premio por Programaro-Sistemo por elstaraj atingoj en la kampo de programaro.
- ACM Fellow : Insigno de honoro fondita en 1993, kaj aljuĝita al ACM-membroj por atingoj en komputiko kaj informa teknologio kaj por grandaj kontribuoj al la celoj de la ACM. Ĉirkaŭ 500 membroj de la ACM ricevis ĉi tiun rekonon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ACM Elects Vint Cerf as President. ACM (25 May 2012). Arkivita el la originalo je 2012-05-26. Alirita 2012-10-23. Arkivigite je 2012-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Unknown. (2006) Oral History interviews (angle). Association for Computing Machinery. doi:10.1145/1141880. ISBN 9781450317719. “Senpaga”.
- Portalo de ACM por publikaĵoj
- Cifereca biblioteko de ACM
- Rikordoj de la Asocio por Komputa Maŝinaro, 1947-2009, Charles Babbage Instituto (ĉe la IT History Society), Universitato de Minesoto.
- ACM Upsilon Phi Epsilon honora societo. Arkivigita la 9a de aprilo, 2018, ĉe la Wayback Machine