Astartea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Moneroj reprezentataj Iŝtar.
Siriaka Astartea. 1877. Rossetti.

Astartea (en fenica 𐤀‏𐤔‏𐤕‏𐤓‏𐤕‏ [ʔštrt], ʾAŝtart) estas la asimiligo fenic-kananea de diino mezopotamia kiu estis konata de sumeroj kiel Inano, de akadoj, asirianoj kaj babilonanoj kiel Iŝtar kaj de israelanoj kiel Astarot.

Ŝi reprezentis la kulton al la natura patrino, la vivo kaj la fekundeco, same kiel la elstarigo de amo kaj de volupto. Laŭlonge de la tempo, ĝi iĝis ankaŭ diino de milito kaj ricevis sangelverŝan adoradon fare de siaj sekvantoj. Ŝi estis fote reprezentata nuda aŭ apenaŭ kovrita per fajna zono, staranta sur leono.

Francisko Azorín faras detalan priskribon de Astartea jene:

Citaĵo
 Dia patrino-virgino adorita de pluraj antikvaj semidaj popoloj, nomita Iŝtar de la fenicoj. Kiel la greka Afrodita naskiĝis de la maro, estis reprezentita per la luno k. simbolis la belecon, volupton, fruktiĝon. 

[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 24.