Astereoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Astereoj
specio Erigeron Glaucus
specio Erigeron Glaucus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Tribo: Astereoj
Cassini
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Astereoj (latine Astereae) estas biologia tribo de precipe floraj plantoj, tamen ankaŭ iuj arbustoj kaj arboj, el la familio de Asteracoj kaj la ordo de Asteraloj. La plantoj ene de la tribo estas dividitaj en 170 genroj kaj en pli ol 2 800 specioj. Ili troviĝas ĉefe en mezvarmaj regionoj de la mondo.

La taksonomio de la tribo Astereoj draste ŝanĝiĝis post kiam ambaŭ morfologia kaj molekula analizoj sugestis, ke la antaŭa granda genro Astero samkiel multaj aliaj genroj de la Asteracoj bezonis esti disigitaj en pluraj genroj kaj esti ŝanĝitaj por pli bone reflekti la plantajn interrilatojn. Scienca artikolo[1] de la botanistoj Richard D. Noyes kaj Loren H. Rieseberg en 1999 montris, ke la plimulto de la genroj ene de la tribo en Norda Ameriko fakte apartenas al unuopa klado, kio signifas ke ili havas komunan praulon. La sciencistoj Guy L. Nesom kaj Harold E. Robinson estis du el la plej gravaj taksonomiistoj aktivaj en la re-kategoriigo de la genroj ene de la tribo tutmonde.

Referencoj[redakti | redakti fonton]