Asteriono (stelo)
Aspekto
Asteriono estas nomo de la stelo β de la norda konstelacio de Ĉashundoj. Temas pri tiel nomata "flava nano". Asteriono havas stelan grandecon de +4.3 m kaj apartenas al la spektra klaso G0. De la Suno ĝi estas en distanco de 27 lumjaroj. Alia nomo: Chara (greka "ĝojo"). Asteriono estas similulo de la Suno. Do, kiel oni vidas Asterion, oni vidus la Sunon de distanco de 27 lumjaroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Asterion" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 16790260). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |