Asteroida familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nubo da punktoj de la orbita klinangulo / granda duonakso de numeritaj asteroidoj. La familioj vidiĝas kiel apartaj amasoj. La ĉefaj malplenoj de Kirkwood dividas la centran regionon (A, B+C, D, E+F+G)
Nubo da punktoj de la orbita klinangulo / discentreco de numeritaj asteroidoj.

Asteroida familio estas grupo da asteroidoj, kiuj havas proksimume samajn orbitajn elementojn, tiajn kiaj : grandan duonakson, discentrecon kaj orbitan klinangulon. Iuj el tiuj asteroidaj familioj estas rigarditaj kiel koliziaj familioj, tio estas grupoj da rompaĵoj rezultantaj de asteroidaj kolizioj.

Ĝeneralaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Estas proksimume 20 al 30 klare identigitaj asteroidaj familioj, kaj pluraj deko da aliaj malpli nete, la plejparto el ili troviĝas en la asteroida ĉefzono, kvankam pluraj familioj (tiaj, kiaj la Palasa, la Hungaria kaj la Focea familioj) havas orbitan klinangulon pli granda kaj grandan duonakson pli malgranda ol tiuj de la korpoj de la ĉefa zono.

Inter 33 kaj 35% el la asteroidoj de la ĉefa zono estas anoj de familioj.

Estis trovita familio asociata kun la nanoplanedo Haŭmeo. Oni serĉis koliziajn familiojn ĉe la trojaj asteroidoj sed ĝis nun sen trovi tiajn familiojn.

Deveno kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Hipoteze, la familioj formiĝis post kolizioj inter asteroidoj. En multenombraj okazoj, la kolizita korpo estis frakasita. Sed estas ankaŭ pluraj familioj, kie la "ĉefa korpo" ne estis tre perturbata (ekzemple la Vesta, Palasa, Higia kaj Masalia familioj) Tiaj familioj konsistiĝas el unu granda asteroido kaj multe da malgrandaj. Iaj familioj (ekzemple la Flora familio) havas malsimplajn strukturojn malfacile klarigeblajn, kio povus rezulti de pluropaj kolizioj, okazinte je malproksimaj epokoj. Ĉar deveninte de sama korpo, la anoj de familio havas proksimajn kemian komponiĝon, sed estas notindaj eksceptoj, kiam la familio rezultas de la diseriĝo de diferenciĝinta kosma korpo (ekzemple, la Vesta familio).

Entruduloj[redakti | redakti fonton]

Ne estas malofte, ke asteroido havas hazarde samajn orbitajn elementojn kiel anoj de familio, kaj tamen ne devenas de la kolizio kiu formis la familion. La entruduloj povas esti "perfidataj" per iliaj spektraj ecoj, kiuj ne kongruas kun tiuj de la aliaj familianoj. Plej fama entrudulo estas Cereso, kiun oni malprave kredis ĉefa ano de la "Ceresa familio", familio nun konata kiel Gefiona familio.

Ĉefaj familioj[redakti | redakti fonton]

Familio nomita laŭ orbitaj elementoj Grando Alia nomo
Granda duonakso (AU) Discentreco Klinangulo (°) Proksimuma % el la asteroidoj Identigataj anoj
Eosa 221 Eos 2,99 al 3,03 0,01 al 0,13 8 al 12 480
Eŭnomia 15 Eunomia 2,53 al 2,72 0,08 al 0,22 11,1 al 15,8 5% 370
Flora 8 Flora 2,15 al 2,35 0,03 al 0,23 1,5 al 8,0 4-5% 590 Ariadna familio laŭ 43 Ariadne
Higia 10 Hygiea 3,06 al 3,24 0,09 al 0,19 3,5 al 6,8 1% 105
Koronisa 158 Koronis 2,83 al 2,91 0 al 0,11 0 al 3,5 310
Maria 170 Maria 2,5 al 2,706 12 al 17 80
Nisa 44 Nysa 2,41 al 2,5 0,12 al 0,21 1,5 al 4,3 380 Herta familio laŭ 135 Hertha
Temisa 24 Themis 3,08 al 3,24 0,09 al 0,22 0 al 3 530
Vesta 4 Vesta 2,26 al 2,48 0,03 al 0,16 5,0 al 8,3 6% 240
Adeona 145 Adeona 65
Astrida 1128 Astrid 11
Bower 1639 Bower 13 Endimiona familio laŭ 342 Endymion
Brazilia 293 Brasilia 14
Gefiona 1272 Gefion 2,74 al 2,82 0,08 al 0,18 7,4 al 10,5 0,8% 89 Ceresa familio laŭ Cereso kaj
Minerva familio laŭ 93 Minerva
Kloriza 410 Chloris 24
Dora 668 Dora 78
Erigona 163 Erigone 47
Hilda 153 Hilda 3,7 al 4,2 >0,07 <20° -
Karina 832 Karin 39
Lidia 110 Lydia 38
Masalia 20 Massalia 2,37 al 2,45 0,12 al 0,21 0,4 al 2,4 0,8% 47
Melibea 137 Meliboea 15
Merksia 808 Merxia 28
Misa 569 Misa 26
Naema 845 Naëma 7
Nemeza 128 Nemesis 29 Konkordia familio laŭ 58 Concordia
Rafita 1644 Rafita 22
Verita 490 Veritas 29 Undina familio laŭ 92 Undina
Transneptuna familio
Haŭmea Haŭmeo ~43 ~0,19 ~28

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]