Astianakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astianakso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Hektoro
Patrino Andromaka
Infanoj Polydorus
vdr
Astianakso sur la genuoj de sia patrino Andromaka provante kapti la kaskon de sia patro Hektoro dum lia lasta vizito al sia familio antaŭe sia duelo kun Aĥilo. Apulia ruĝfigura kolonkratero, (ĉ. 370-360 a.K.), el Ruvo di Puglia. Konservita en la Nacia Muzeo de la Palaco, Ruvo di Puglia en Italio.

Astianakso (helene Ἀστυάναξ, latine Astyanax) estis en la helena mitologio filo de Hektoro, heroo de la Troja milito kaj supera komandanto de la troja soldataro.

Lia patrino estis Andromaka, amanta edzino kaj patrino, fidela, solida, majesta. Sed la sorto ne ebligis al ili longan kaj kontentan vivon.

En la deka jaro de la Troja milito estis Astianakso, nomata ankaŭ Skamandrio, nur aminda infaneto. Kiam grekoj konkeris kaj ruinigis Trojon, kunvenis ilia militkonsilantaro por decidi kiel disponi pri membroj de la reĝa familio. Odiseo rekomendis, ke ĉiuj posteuloj de la reĝo Priamo estu ekstermitaj, sed la ceteraj konsilantoj ne volis la bebon mortigi. La profetanto Kalĥaso tamen deklaris ke, se la knabo restos viva, li venĝos siajn gepatrojn kaj sian urbon. Tio gvidis al decido. Odiseo ĵetis Astianakson el la urbaj muregoj. Aliaj versioj tiun ĉi teruran faron atribuas al Neoptolemo, kiu akiris la patrinon de la infano, Andromakon, kiel militakiraĵon en sklavecon.

Tiel perdis sian vivon la lasta posteulo de la fondinto de Trojo, Ilo. Per tio finiĝis grandaj esperoj de lia patro Hektoro, kiu en li vidis estontan grandan reganton super la tuta lando, gloratan kaj ŝatatan de sia popolo.

En Iliado, li kunigis sian patrinon Andromaka en unu el la plej emociiga sceno apud la pordoj Skeoj de la urbo Trojo, kiam sia patro Hektoro ekbatalis[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Origine transprenita kaj malstrikte tradukita de cs:Astyanax